Al la enhavo

kial la islamaj rifuĝintoj volas veni al eŭropo kaj ne al la riĉaj samreligiaj arabaj monarĥioj?

de cromañon, 2015-novembro-25

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

cromañon (Montri la profilon) 2015-novembro-27 18:02:56

nornen:
cromañon:
erinja:La afero ankaŭ ne estas tiel simpla. La "samreligiaj" landoj ne ĉiam volas akcepti tiujn rifuĝintojn, do se mi volas iri al tiu lando kaj tiu lando ne akceptas min, ne multe helpas min, mia volo iri tien!

Aldone -- jam estas *amasego* da rifuĝintoj en multaj islamaj landoj. Turkujo havas amasegon (pli ol 2 milionoj da siriaj rifuĝintoj), Libano havas amasegon (pli ol miliono da siriaj rifuĝintoj en lando kun loĝantaro de ĉ. 5.8 milionoj). Jordanio havas pli ol unu milionon.

Estas malfacile ensorbi tiom da rifuĝintoj, en lando kiu ofte mem ne havas tre grandan loĝantaron, en lando kiu ofte mem jam havas tre delikatan ekvilibron inter diversaj religiaj kaj etnaj grupoj.
ĉu turkujo kaj libano estas riĉaj arabaj monarĥioj?

sauda arabujo, kuwait, katar, ktp. devus uzi la naftodolarojn ne nur por detrui siajn najbarojn sed ankaŭ por helpi la viktimojn. ĉu ne?
Saudiarabio: 500.000 fratoj en neceso
Kuvajto: 120.000 refuĝintoj
...
tamen la militkrimaj monarĥoj de saudarabio ne estas en neceso.

klmn (Montri la profilon) 2015-novembro-28 07:48:59

Eble tial - video

yyaann (Montri la profilon) 2015-novembro-28 15:35:38

Vestitor:Estas ankaŭ malfacile ensorbi tiom da rifuĝintoj en malgrandaj landoj en Eŭropo kiuj havas malgrandan loĝantaron (ili ne ĉiuj iras al Germanio kaj Francio). En Eŭropo novaj rifuĝintoj havas lingvon problemon kaj novan kulturan diferencon KAJ ankaŭ novan problemon de religia diferencon. Tia situacio ne estas aŭtomate pli bona, ĉu ne?
Ankaŭ la judaj rifuĝintoj havis nek la saman lingvon nek la saman religion, kiam ili alvenis al Usono.

externalImage.png

Ankaŭ la vjetnamaj rifuĝintoj havis nek la saman lingvon, nek la saman religion, kiam ili alvenis al diversaj okcidentaj landoj.

externalImage.png

Ensorbi multajn rifuĝintojn neniam estas facila afero, sed tute certe tio ne pravigas lasi la rifuĝintojn senhelpaj. Milionoj fuĝis al resto de Mezoriento. Libano kaj Jordano estas multe malpli riĉaj ol ni, sed ili faras ilian parton. En Eŭropo oni faru la nian.

externalImage.png

Dankon al Germanio, pro montri la justan ekzemplon.

externalImage.png

robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-novembro-28 16:57:13

Saŭdiarabio havas similan politikon pri la lasado de kapo sur la ŝultroj de homaj estaĵoj kiel havas Daeŝ, do se vi preferas havi vian kapon ankoraŭ ligitan kun via korpo evitu Saŭdiarabion.

cromañon (Montri la profilon) 2015-decembro-09 17:41:22

erinja:La afero ankaŭ ne estas tiel simpla. La "samreligiaj" landoj ne ĉiam volas akcepti tiujn rifuĝintojn, do se mi volas iri al tiu lando kaj tiu lando ne akceptas min, ne multe helpas min, mia volo iri tien!

Aldone -- jam estas *amasego* da rifuĝintoj en multaj islamaj landoj. Turkujo havas amasegon (pli ol 2 milionoj da siriaj rifuĝintoj), Libano havas amasegon (pli ol miliono da siriaj rifuĝintoj en lando kun loĝantaro de ĉ. 5.8 milionoj). Jordanio havas pli ol unu milionon.

Estas malfacile ensorbi tiom da rifuĝintoj, en lando kiu ofte mem ne havas tre grandan loĝantaron, en lando kiu ofte mem jam havas tre delikatan ekvilibron inter diversaj religiaj kaj etnaj grupoj.
mi ne komprenas kial kelkaj usonanoj en lernu volas ke la eŭropanoj faros la tutan penon por akcepti rifuĝintojn sed esperas ke la riĉegaj arabaj monarĥioj faros nenian penon tiusence.

ĉu vi vere kredas ke ne estus juste se ankaŭ tiuj riĉegaj monarĥioj akceptus parton el la rifuĝintoj?

nornen (Montri la profilon) 2015-decembro-09 18:09:09

Kiom vi aĝas? Ĉu vi vere kredas ke la mondo estas justa? Vekiĝu.

cromañon (Montri la profilon) 2015-decembro-10 12:13:32

la regno de katar ne kapablas akcepti eĉ unu sirian rifuĝinton, tio povus minaci la nacian ekvilibron. tamen ili povas organizi mondĉampionecon de futbalo sen ŝajna embaraso. la mondo estas justa, ja!

Reen al la supro