Til indholdet

Ne povas aliri la retpaĝon pli

af Oliya, 2. dec. 2015

Meddelelser: 4

Sprog: Esperanto

Oliya (Vise profilen) 2. dec. 2015 01.53.35

Saluton! Mi loĝas en Kamboĝo, kaj dum tri jaroj preskaŭ ĉiu tage mi regule kaj senprobleme uzis lernu.net kaj vortaro.net. Sed du semajnoj antaŭ ion ŝanĝis, kaj mi ne plu povas ŝarĝi paĝarojn estante en Kamboĝo. La sola solvo estas uzi prokurilon de Norda Ameriko aŭ Eŭropo, kaj ĝi estas iom maloportuna.

Ĉu vi scias kion okazis kaj ĉu eblas solvi tiun problemon? Mi sentas forlasita...

Esperantst (Vise profilen) 2. dec. 2015 05.26.41

Eventuale rekte skribu al la retpaĝestroj.
Oliya:Ĉu vi scias kion okazis kaj ĉu eblas solvi tiun problemon? Mi sentas forlasita...

erinja (Vise profilen) 2. dec. 2015 16.58.48

Ĉu estas ia reta filtrado en Kamboĝo? lernu.net devus esti havebla tutmonde sed en landoj kiuj havas ian retan filtradon, povus esti ke estus problemoj. Mi aŭdis pri problemoj de kelkaj ĉinaj uzantoj, kaj mi suspektas ke temas pri iliaj retaj filtroj. lernu.net havas neniun politikan enhavon (krom iuj forumaj diskutoj kiuj rilatas nek al Ĉinujo nek al Kamboĝo!) sed povus esti ke iu malpreciza filtrilo mise inkluzivas lernu.net inter la filtritaj paĝaroj.

nornen (Vise profilen) 2. dec. 2015 18.45.13

erinja:sed povus esti ke iu malpreciza filtrilo mise inkluzivas lernu.net inter la filtritaj paĝaroj.
Pli verŝajne ili inkluzivigas iun el la paĝaroj, kiuj aperas ĉe lernu.net kiel reklamo aŭ aliaĵo (doubleclick.net, fbcdn.net, googlesyndication.com, googleanalytics.com, twitter.com).

Eble uzi reklambarilon povus rimedi tiun problemon.

Ankaŭ estas penseble, ke unu el la paĝaroj de la lernu-servilo estas barita (kaj sekve la tutan IP'on): lernu.net, esperantic.org, slovake.eu, vortaro.net, edukado.net.

Tilbage til start