Al la enhavo

Kio estas verbo?

de nornen, 2015-decembro-03

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2015-decembro-03 21:44:12

Kio estas verbo? Kiujn ecojn devas havi (sintaksa) vorto por esti taksata kiel verbo? Kiuj ecoj devas foresti por ke vorto estu taksata kiel verbo?

Vikipedio eldiras:
Verbo estas vortspeco, kiu plej ofte signifas agon ("legi", "kuri" ), okazon ("brili", "disiĝi" ), aŭ staton ("ekzisti", "vivi", "stari" ).
(Mi enigis spacetojn por eviti ridvizaĝetojn.)

Tiu ĉi nure semantika difino ne konvikas min.

La vorto "fiŝkapto" signifas agon, t.e. la agon kapti fiŝojn. Ĉu sekve "fiŝkapto" estas verbo?
La vorto "falo" signifas okazon, t.e. la okazon de rapida subeniro. Ĉu sekve "falo" estas verbo?
La vorto "povas" signifas nek agon nek okazon nek staton [1]. Ĉu sekve "povas" ne estas verbo?

Ĉu ekzistas ia difino de verbeco, kiu aplikiĝas (pli malpli) sendepende de la lingvo analizata?

.

----
[1] Aŭ ĝi ja signifas staton, tamen tiuokaze ni devas difini la koncepton "stato" tiel vaste, ke ĉiuj vortoj signifos staton.

sergejm (Montri la profilon) 2015-decembro-04 10:50:18

Ĉu vi scias ke angla lingvo ne havas verbojn?
Por ekzample, "I kiss" estas mallongigo de "I do kiss" kie "kiss" estas substantivo kaj "do" estas helpa partiklo, ofte ne uzata. En "I did kiss" partiklo "did" kutime ligiĝas kun la substantivo kaj faras "kissed". En demandaj kaj negativaj frazoj la helpa partiklo tamen estas uzata: "Did I kiss?" "I didn't kiss"

nornen (Montri la profilon) 2015-decembro-10 19:03:56

Neniu? Nenia ideo?

(senhonta memŝovo)

sergejm (Montri la profilon) 2015-decembro-11 05:55:59

Supre pri la angla, certe, estis ŝerco.
Ĉu povas esti lingvo sen verboj?
Se vi scias la rusoj, vi povas vidi kurson Elpensitaj lingvoj en interreto aŭ legi libron de Lukjanenko "Застава" ("Limposteno") - paroloj kun martiŝoj ("мартыши"), kiuj komprenas nur substativojn, kaj vi povos vidi, kiom multe oni povas paroli nur per substantivoj.

Pri viaj ekzemploj:
"fiŝkapto", "falo" estas nomoj de agoj. ofte anstataŭ ili povas esti uzataj infinitivoj (kaj en la angla, kie verboj ne estas markitaj per finaĵoj, ilin estas malfacile distingi), ekz:
"muskaptado estas ne ezokafero" = "muskapti estas ne ezokafero"
"povas" tamen estas stato, ebleco fari ion.

troyshadow (Montri la profilon) 2015-decembro-13 21:00:57

"povas" signifas ne "ebleco" sed posedo de tiu ebleco,t.e. "mi povas" signifas "mi HAVAS eblecon",ne nur "ebleco",verbo sen verbo ne tradukeblas.
Al mi ŝajnas,ke verbo estas unu el varioj de formoj de predikatoj,kiu siavice estas io miksita signifanta kaj staton,kaj agon,kaj kvaliton.
En la turkidaj lingvoj adjektivoj kaj nomoj ankaŭ povas konjugiti per tempoj kaj personoj simile al verbo.
En e-o tio ankaŭ eblas per sufiksoj -as/os/is,kiuj oni rajtas aldoni teorie al ciu ajn vorto.

sergejm (Montri la profilon) 2015-decembro-14 05:27:33

troyshadow:... povas konjugiti ...
"konjugiti" sonas strange por mi. mi preferus "konjugaciiĝi" aŭ "konjugiĝi"

En la hungara oni ankaŭ povas "konjugacii" substantivojn:
ház - domo
házam - mia domo
háza - lia/ŝia domo
Sed oni ne povas aldoni tempajn finaĵojn al substantivojn.

troyshadow:En e-o tio ankaŭ eblas per sufiksoj -as/os/is, kiuj oni rajtas aldoni teorie al ciu ajn vorto.
Aldoninte -as/os/is, vi/oni tuj faras verbon. vi/oni ne povas uzi ilin kun ne-verboj.
Teorie, vi povas aldoni post -as/os/is aliajn sufiksojn, sed mi renkontis tion nur en vorto "adasismo" - sed vi certe aludis ne tion.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-decembro-14 09:02:02

La problemo estiĝas, kiam oni miksas semantikajn vortoklasojn¹ kun sintaksaj vortospecoj², kion la eŭropa lingvoscienco faras jam de du mil jaroj, verŝajne ĉar en la eŭropaj lingvoj estas klara rilato inter ili, tamen ne bijekcia.

En ekstereŭropaj lingvoj la diferenco multe pli klare videblas, sed ankaŭ Esperanto bone taŭgas por demonstri la diferencon.
La verboj¹ kapt' kaj fal' restas verboj¹ en la substantivoj² fiŝkapto kaj falo, same kiel la substantivo¹ reĝ' restas si en la verbo² reĝi.
La manko de bonaj distingigaj terminoj estas bedaŭrinda.

La vortoklasoj estas difinendaj semantike, verŝajne laŭ prototipa modelo (do estas pli kaj malpli tipaj verboj), la vortospecoj estas depende de la lingvoj difineblaj laŭ formaj (ekz. en Esperanto) aŭ sintaksaj trajtoj (ekz. en la angla).

troyshadow (Montri la profilon) 2015-decembro-14 10:19:24

sergejm:
troyshadow:... povas konjugiti ...
"konjugiti" sonas strange por mi. mi preferus "konjugaciiĝi" aŭ "konjugiĝi"

En la hungara oni ankaŭ povas "konjugacii" substantivojn:
ház - domo
házam - mia domo
háza - lia/ŝia domo
Sed oni ne povas aldoni tempajn finaĵojn al substantivojn.

troyshadow:En e-o tio ankaŭ eblas per sufiksoj -as/os/is, kiuj oni rajtas aldoni teorie al ciu ajn vorto.
Aldoninte -as/os/is, vi/oni tuj faras verbon. vi/oni ne povas uzi ilin kun ne-verboj.
Teorie, vi povas aldoni post -as/os/is aliajn sufiksojn, sed mi renkontis tion nur en vorto "adasismo" - sed vi certe aludis ne tion.
as/is/os/us/i/u miaopinie estas verbaj sufiksoj laŭ la gramatiko de e-o,sed fakte tiuj estas sufiksoj de la predikato ĉar ili donas al ajna vorto signifo de stato,distingilo,kvalito aŭ ago,kiun oni ankaŭ povas akcepti kiel unu plie varion de stato.

sergejm (Montri la profilon) 2015-decembro-14 10:45:31

troyshadow:
sergejm:Aldoninte -as/os/is, vi/oni tuj faras verbon. vi/oni ne povas uzi ilin kun ne-verboj.
as/is/os/us/i/u miaopinie estas verbaj sufiksoj laŭ la gramatiko de e-o,sed fakte tiuj estas sufiksoj de la predikato ĉar ili donas al ajna vorto signifo de stato,distingilo,kvalito aŭ ago,kiun oni ankaŭ povas akcepti kiel unu plie varion de stato.
Aldoninte -as al reĝ- vi ricevas regas, kiu estas verbo kaj ne plu povas agi kiel substantivo. Kompare, la hungara királyom (mia reĝo) restas substantivo.
Kompare, vi povas uzi pli kun sibstantivo, sen fari adjektivon (oni vin komprenos, kvakam tio ne estas laŭ reguloj de Esperanto):
Ĉi tiuj reĝoj kolektas armeojn por defini, kiuj el ili estas pli reĝo (ruse, neformale: Кто из них царее?) (hungare: királyobb, sed mi certas)
Por aldoni tempan signifon vi povas aldoni patricipajn sufiksojn: reĝinto = eksreĝo, reĝanto = anta reĝo = nuna reĝo, reĝonto = onta reĝo = futura reĝo
Kaj eĉ tio ne estas bona solvo: martelinto estas ulo, kiu uzis martelon, ne eks-martelo. inta martelo tamen taŭgas.
Kaj martelas signijas ne estas martelo, sed batas per martelo, do -as ne faras predikaton.

troyshadow (Montri la profilon) 2015-decembro-14 11:08:57

sergejm:
troyshadow:
sergejm:Aldoninte -as/os/is, vi/oni tuj faras verbon. vi/oni ne povas uzi ilin kun ne-verboj.
as/is/os/us/i/u miaopinie estas verbaj sufiksoj laŭ la gramatiko de e-o,sed fakte tiuj estas sufiksoj de la predikato ĉar ili donas al ajna vorto signifo de stato,distingilo,kvalito aŭ ago,kiun oni ankaŭ povas akcepti kiel unu plie varion de stato.
Aldoninte -as al reĝ- vi ricevas regas, kiu estas verbo kaj ne plu povas agi kiel substantivo. Kompare, la hungara királyom (mia reĝo) restas substantivo.
Kompare, vi povas uzi pli kun sibstantivo, sen fari adjektivon (oni vin komprenos, kvakam tio ne estas laŭ reguloj de Esperanto):
Ĉi tiuj reĝoj kolektas armeojn por defini, kiuj el ili estas pli reĝo (ruse, neformale: Кто из них царее?) (hungare: királyobb, sed mi certas)
Por aldoni tempan signifon vi povas aldoni patricipajn sufiksojn: reĝinto = eksreĝo, reĝanto = anta reĝo = nuna reĝo, reĝonto = onta reĝo = futura reĝo
Kaj eĉ tio ne estas bona solvo: martelinto estas ulo, kiu uzis martelon, ne eks-martelo. inta martelo tamen taŭgas.
supremencitaj verbsufiksoj efektivas sintaksajn rolojn,ne nur semantikajn."Mi reĝanto" signifas ne pli ol du neligitajn vortojn,indas aldoni la predikat-ilon por ke jenaj du vortoj ekestu senca frazo.Sen la sufiksoj -as/is/ktp neniu kunmeto de vortoj havos memstaran sencon.

Reen al la supro