Al la enhavo

kiel oni tion prononcas en español?

de troyshadow, 2015-decembro-04

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2016-januaro-07 22:19:56

troyshadow:mi havas novan demandon: en la reguloj skribitas ke en kunliteraĵo "gu+vokalo" "u" oni ne legas si malestas "trema" super "u" > "ü",sed antaŭ nelonge aŭdante la hispanan,mi rimarkis,ke "agua" prononcitas kiel "agŭa",kaj "guapa" kiel "gŭapa",do pri tio ja estas la demando: kiam "u" sen tremo legindas kaj kiam ne?
La nuraj kombinacioj, en kiuj la u ne prononciĝas, estas gue kaj gui, ĉar tie la u estas nur indikilo, ke la antaŭiranta g prononciĝu kiel kaj ne [x].

[ga], [ge], [gi], [go], [gu] skribiĝas ga, gue, gui, go, gu.
Ekzemploj: gato, guerra, guitarra, golfo, gusto

[xa], [xe], [xi], [xo], [xu] skribiĝas ja, ge/je, gi/ji, jo, ju.
Ekzemploj: jade, gesto/jefe, giro/jirafa, jocote, julio

[gwa], [gwe], [gwi], [gwo] skribiĝas gua, güe, güi, guo.
Ekzemplo:
Guatemala, güero, güiro, averiguo.

[gja], [gje], [gjo] skribiĝas guia, guie, guio.
Ekzemplo:
guiaste (ci gvidis), guie (mi gvidis), guio (li gvidis).

Notu bone: Gua, güe, güi, guo estas prononcataj de kelkaj (multaj?) parolantoj kiel [wa], [we], [wi], [wo] kaj tial ne distingeblaj de hua, hue, hui, (bui), huo. Do ne surpriziĝu kiam vi aŭdos [awa] kaj [desawe] por agua kaj desagüe. Ekzemple mia filo skribis hueso kiel güeso kaj kiam mi al li diris "Hueso lleva hache," li ĝustigis ĝin kiel güesoh.

Notu bone: Malsamaj verbformoj povas aldoni aŭ perdi tremaon.
averiguar, averigüe, averigüé, averiguo, averiguó.
Malsamaj verbformoj povas enŝovi aŭ forŝovi u:
tragar, trague, tragué, trago, tragó.
distinguir, distingue, distinga, distinguí, dinstingo, dinstiguió.
Malsamaj verbformoj povas ŝanĝi j kaj g.
rugir, rujo, ruge, ruja, rugí
coger, cojo, coge, coja, cogí

La grava afero estas ke la prononco restu sama, kaj ke la skribo adaptiĝu al la prononco.

Se vi scias kiel Hispana vorto skribiĝas, vi sendube kaj logike povas determini ĝian prononcon. Eble escepte de propraj nomoj, tamen tiuj estas frenezaj en multaj lingvoj.
Tamen se vi scias kiel Hispana vorto prononciĝas, vi bedaŭrinde ne ĉiam povas determini ĝian skribon.

nornen (Montri la profilon) 2016-januaro-07 23:16:44

Pluaj tri detaloj, kiujn mi ĉiam sciigas al lingvolernantoj:

1) La akcento gravas.


Me contrataron para enseñar inglés.
Ili dungis min por instrui la Anglan.
Tiun ĉi frazon povas diri lingvoinstruistino.

Me contrataron para enseñar ingles.
Ili dungis min por montri femurojn.
Tiun ĉi frazon povas diri nuddancistino.

próspero - prospero - prosperó
prospera - mi prosperas - li prosperis
próspera - prospera - prosperá
prospera - li prosperas - prosperu (vos)

2) Vortkomenca r estas kaŝita rr

Kaj kiam oni antaŭponas prefikson, kiu finiĝas je vokalo, necese estas skribi rr.
romano -> prerromano
ruso -> antirruso
Puerto Rico -> portorriqueño
referencia -> georreferencia
rogar -> prorrogar
rey -> virrey
regir -> corregir

3) La prefikso post- povas perdi la t antaŭ konsonanto

modernismo -> posmodernismo
pago -> pospago
tamen: soviético -> postsoviético

4) La plejmulto da diftongoj ie kaj ue fariĝas monoftongoj en neakcentataj silaboj
tienda -> tendero
infierno -> infernal
juego -> juguete
huésped -> hospedaje

Reen al la supro