К содержанию

Kiel Oni Dirus "One's Own" Esperante?

от Chriswood, 15 декабря 2015 г.

Сообщений: 8

Язык: Esperanto

Chriswood (Показать профиль) 15 декабря 2015 г., 23:08:25

Saluton, ĉiuj!

Bonvolu helpi min traduki ĉi tiun frazon al Esperanto: "The only thing which is certainly real is one's own mind". Jen mia provo:
"La ununura afero, kiu certe estas reala estas sia propra konscio".

Mi volas traduki ĉi tiun frazon, ĉar mi nuntempe tradukas miajn lernejonotojn al Esperanto por plibonigi mian Esperanto-sciadon.

Dankon antaŭe (bonvolu ankaŭ ĝustigi mian tekston supre okulumo.gif).

Epovikipedio (Показать профиль) 15 декабря 2015 г., 23:34:29

Vi pravas. ridulo.gif

opalo (Показать профиль) 16 декабря 2015 г., 3:36:37

Mi sugestas onia propra.

La vorto oni funkcias kiel la aliaj pronomoj: renkontas onin, onia patrino, oniajn gepatrojn

sergejm (Показать профиль) 16 декабря 2015 г., 5:02:17

Kiel jam parolis opalo, oni traduku:
"La ununura afero, kiu certe estas reala, estas onia propra konscio".
Se vi uzus "sia" ĉi tie, ĝi rilatus al "afero".
Por uzi "sia" necesas ŝanĝi subjekton:
"Oni havas la ununuran aferon, kiu certe estas reala - sian propran konscion".
Sed en
"Oni(1) havas la ununuran aferon, kiu certe estas reala - onian(2) propran konscion".
oni(1) kaj oni(2) - estas malsamaj oni.
Iafoje, oni povas uzi "vi" kaj "ni" en senco de "oni":
"La ununura afero, kiu certe estas reala, estas via propra konscio".
"La ununura afero, kiu certe estas reala, estas nia propra konscio".

sudanglo (Показать профиль) 16 декабря 2015 г., 12:22:15

Rapida serĉo en la Tekstaro montras ke 'onia propra' estas malofta. Prefere oni diras 'la propra'

"The only thing which is certainly real is one's own mind" - La ununura afero, kiu certe estas reala estas la propra konscio/menso".

opalo (Показать профиль) 16 декабря 2015 г., 15:27:14

Miasperte, en Esperanto aparte, nura malofteco estas malforta kritiko. Ĝenerale, uzo de propra sen apuda posesivo implicas ke la substantivo estas posedaĵo de la subjekto: Ŝi dehakis ĝin per la propra mano kontraŭ [Al ili] mi manĝigos ilian propran karnon (Jesaja 49:26).

sergejm (Показать профиль) 17 декабря 2015 г., 5:00:28

ankoraŭ unu varianto:
"La ununura afero, kiu certe estas reala, estas ies propra konscio".

"Oni" estas rare uzata ne en nominativo; okaze de neceso de uzo de "oni" ne en nominativo, ofte estas uzata "vi" en tiu senco.

Kirilo81 (Показать профиль) 17 декабря 2015 г., 14:18:50

La malofta uzo de onia aŭ eĉ jam la akuzativo onin ŝuldiĝas el eŭropa nacilingva influo, kio ne estas logike pravigebla, do mi kuraĝigas ĉiujn ne fiksiĝi al tiu limigita esprimado kaj utiligi la sistemecon de E-o.
La koncerna frazo ĉi tie estas bona okazo.

Наверх