Sisu juurde

Kiom da lingvoj vi parolas? Ĉu vi volas lerni aliajn lingvojn?

kelle poolt Luann, 18. detsember 2015

Postitused: 44

Keel: Esperanto

Koracio (Näita profiili) 25. jaanuar 2016 18:16.56

Mia denaska lingvo estas la Hungara. Mi parolas Germana pli bone ol la meza. Anglan kaj Esperantan lingvojn uzas baze, kaj ankaŭ mi povas uzi Latinon. Mi lernas ankaŭ la Hungaran Signolingvon, sed mi ankoraŭ ne havas lingvajn kapablojn en ĝi. Mi malcertas miajn lingvonivelojn.

Inspektisto (Näita profiili) 25. jaanuar 2016 19:52.59

Mi volas lerni germana lingvon,sed ne estas facile trovi bonajn instruistojn.

EratoNysiad (Näita profiili) 25. jaanuar 2016 20:31.33

Mi parolas la Nederlandan kiel denaska lingvo. Mi ankaŭ parolas la Anglan flue. En lernejo, mi ankaŭ lernas la Germanan, kaj mi lernas la Japanan kaj Esperanton en mia propra tempo.
Eble mi lernos la Rusan kiam mi finis altlernejo, aŭ eble la Ĉinan. Mi ne certas. Se mi povas paroli la Ĉinan, mi povas kreii maglevojn tie, anstataŭ en Japanujo aŭ Germanujo.

ludomastro (Näita profiili) 25. jaanuar 2016 20:57.42

Mi denaske parolas la angla. Ankaŭ, mi parolas la hispana. Mi volas lerni la itala kaj la japana.

bethenna (Näita profiili) 27. jaanuar 2016 22:36.16

Mi denaske parolas la Anglan. Mi ne parolas multajn lingvojn, sed mi volas lerni la japanan kaj la germana. Mi studis la germanan en mia lernejo por 2 jaroj, sed mi ne parolas ĝin bone. Mi pensas ke mi trovas la germanan malfacila kompreni ĉar mi ne ŝatas mian instruiston. Mi ankaŭ lernis Esperanton por du monatoj ridulo.gif

devilyoudont (Näita profiili) 14. veebruar 2016 3:22.50

Mi parolas la anglan kaj la japanan, sed mi ne legas la japanan bone. Mia nivelo de esperanto ne estas tre bona.

Mi volas bonigi ambaŭ la japana kaj esperanto. Ankaŭ mi volas lerni la hispanan.

tyroncs (Näita profiili) 14. veebruar 2016 17:18.36

Mi originale naskiĝis en sudafrikujo (mi loĝas en Britujo nun), kaj mi denaske parolas la anglan. En lernejo mi devis studi la francan por kvin jarojn sed mi ne estas tre bona, kaj ankaŭ mi devis studi la hispanan por du jarojn sed mi forgesis preskaŭ ĉion.

Mi studis Esperanto antaŭ sep monatoj, kaj mi supozas ke mi estas mez-nivelo (B1 uzanta 'Komuna eŭropa referenckadro'). Ekde septembro mi ankaŭ lernas la latinan, kaj mi scias preskaŭ nenion.

En la futoro mi volas lerni pli lingvojn. Unue mi volas iĝi flua en Esperanton, sed post mi intencas lerni la afrikanan (ĉar miaj gepatroj povas paroli ĝin), la grekan kaj la jida lingvo

bdlingle (Näita profiili) 14. veebruar 2016 18:42.00

Mia denaska lingvo estas la angla, kaj mi parolas Esperanton, evidente ridulo.gif Mi iomete parolas la hispanan, kaj mi scias kelkajn vortojn en la itala kaj la japana. Mi ankaŭ parolas Idon, sed mia Esperanto estas pli bona ol mia Ido.

Vinisus (Näita profiili) 14. veebruar 2016 18:42.52

Mi parolas du ligvojn, sed mi ĉiam klopodis paroli la anglan, sed ĝis nun mi ne sukcesis.

armatus (Näita profiili) 16. veebruar 2016 9:46.58

1. Rusa - denaske
2. Angla - pli bone ol la meza
3. Esperanton - iomete (mi estas komencanto)
4. Germana - iomete (eklernas ĝin)
5. Kroation kaj Serbian - iomete (gravaj frazoj dum vojaĝoj)

Tagasi üles