メッセージ: 43
言語: Esperanto
Paulinho (プロフィールを表示) 2016年2月21日 18:53:58
SPadern (プロフィールを表示) 2016年2月21日 22:52:23
rmagalhaes85 (プロフィールを表示) 2016年3月2日 16:51:36
Vinisus (プロフィールを表示) 2016年3月2日 17:38:12
rmagalhaes85:Mi denaske parolas la brazilan portugalan. Mi lernas la anglan ankaŭ (mia nivelo estas probable meza, dependas la mezuro, mi neniam ekzate scias). Preskaŭ ĉio portugala parolantaj komprenas la hispanan iomete, sed nur iomete (iuj el ni parolas miksaĵon de portugala kaj hispana, sed tio ne rezultas bone). Mi komencis lerni Esperanton lasta januaro. Mi volas lerni la hispanan poste mi lernos pli da Esperanton. Mi pensas ke la japana estas tre bela sed mi ne eblas lerni ĝin en la venontaj jaroj.Gratulon, vi jam bonege regas Esperanton!
rmagalhaes85 (プロフィールを表示) 2016年3月4日 22:11:17
Vinisus:Gratulon, vi jam bonege regas Esperanton!Dankon Vinisus! Sed me scias, ke estas longa vojo ĝis mi regos nian belegan lingvon!
Belapo (プロフィールを表示) 2016年3月6日 21:23:25
Laŭ mia opinio, ĝi estas pli facile, kaj pli interese lerni lingvojn dum mi konas personojn, kiuj parolas aliajn lingvojn ol mi. Mi do povas lerni de ili, kaj tuj uzi la novan lingvon. Mi ne nur lernus lingvon por lerni lingvon, sed mi volas havi uzo por ĝin.
Nightflush (プロフィールを表示) 2016年3月8日 10:39:25
KlaraE (プロフィールを表示) 2016年3月8日 17:03:23
Mi lernis kvar lingvojn denaske: la francan, nederlandan, Esperanton kaj hungaran. Poste mi lernis la germanan (ekde la aĝo de 9) kaj anglan (ekde la aĝo de 11) en la lernejo. Kvin el tiuj lingvoj mi parolas flue kaj ofte havas okazon paroli. Nur la hungaran, bedaŭrinde, mi malofte parolas kaj ne tiom fluas en ĝi. Sed mi plibonigis ĝin kiam mi studis en Hungario dum duonjaro.
Mi scipovas kelkajn vortojn kaj frazojn en multaj (ĉefe Eŭropaj) lingvoj. Mi ankaŭ scipovas kanti kantojn en multaj lingvoj, kiujn mi tute ne parolas. Antaŭ tri jaroj mi provis lerni la svedan kun lernolibro, kaj akiris bazan nivelon. Sed ekde tiam mi ne plu okupiĝis pri ĝi.
Mi havas ankaŭ longan liston de lingvoj, kiujn mi ŝatus lerni! Mia prioritato nun estas la kataluna, ĉar mia koramiko estas kataluna. Tion mi tute ne antaŭvidis, sed nun mi ne povas fari aliel. Jam de jaroj mi ŝatus lerni la italan, brazilan portugalan kaj svedan. Pri tiuj tri lingvoj mi havas ege bazan konon. La brazilan portugalan mi aŭtomate lernetas pro tio, ke mi trejnas Capoeira. Mi vidas ke estas multaj brazilanoj en Lernu, eble vi povos helpi min. Mia itala estas verŝajne la plej bona de la tri, dank´ al la kantistino Gianna Nannini, kies kantojn mi aŭskultis ekde kiam mi estis infano. Nuntempe mi denove iomete eklernis tiujn lingvojn en retaj kursoj, ĉar mi havas denove iom da tempo.
Malpli prioritataj lingvoj, kiujn mi ŝatus lerni iam en mia vivo, estas ekzemple la rusa, araba, turka, afrikansa, greka kaj persa. Samkiel Camill95, mi ŝatus lerni gestolingvon. Sed mi ankoraŭ ne scias kiu estus la plej utila, ĉar ekzistas multaj!
Серёга (プロフィールを表示) 2016年3月8日 18:08:37
Du - krokodila
Bezrobotny (プロフィールを表示) 2016年3月18日 16:57:42