Späť na obsah

Kiam vi Esperantiĝis?

od Daisy454, 21. decembra 2015

Príspevky: 5

Jazyk: Esperanto

Daisy454 (Zobraziť profil) 21. decembra 2015 13:45:55

Mi aŭdis "Esperantiĝis," "Esperantistiĝis," kaj "ekEsperantistiĝis." Ĉu ĉiuj ĝustas, aŭ...?

Kirilo81 (Zobraziť profil) 21. decembra 2015 14:15:37

Mi preferas esperantistiĝis, do iĝis Esperantisto.

esperantiĝis estas iom eksmoda, ĉar oni jam delonge ne plu nomas la parolantojn/anojn de Esperanto Esperantoj (kiel okazas ankoraŭ en la himno La Espero).

Kaj ekesperantistiĝis estas simple erara, ĉar la transiro/komenco, kiun esprimu ek-, troviĝas jam en -iĝ-.
Oni povas samtempe uzi ek- kaj -iĝ- nur en tiuj okazoj, kiam ĉi-lasta esprimas ne statŝanĝon, sed netransitivecon, kiel ekz. ekruliĝi.

Christa627 (Zobraziť profil) 2. januára 2016 5:13:25

Mi kutimas diri "Esperantiĝi", sed mi neniam pretendis ne esti eksmoda!

sudanglo (Zobraziť profil) 2. januára 2016 11:42:50

Se iu volas scii kiam mi Esperantistiĝis, mi foje diras ke mi eklernis Esperanton en ...

Urho (Zobraziť profil) 2. januára 2016 13:06:36

sudanglo:Se iu volas scii kiam mi Esperantistiĝis, mi foje diras ke mi eklernis Esperanton en ...
Bonege! — Parenteze, en lernu!-vortaro ekzistas la vorto esperantistiĝi (esper·ant·ist·iĝ·i).

Nahor