Mergi la conținut

Demando pri la kurso de literaturo

de Gricaj, 22 decembrie 2015

Contribuții/Mesaje: 6

Limbă: Esperanto

Gricaj (Arată profil) 22 decembrie 2015, 19:09:05

Saluton! Mi volas demandi vin pri la kusro de la gepatra literaturo, kiu estis en via lernejo. Verkaĵojn de kiuj verkistoj de via lando vi lernis?

Ekzemple, tio estas mia listo (USSR, 1980-aj):

La 19-a jarcento:
Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogol, Ivan Turgenev, Lev Tolstoj, Fjodor Dostoevskij, Anton Ĉeĥov

La 20-a jarcento:
Vladimir Majakovskij, Sergej Esenin, Aleksandr Fadejev

Certe, mi memoras ne ĉiujn nomojn. Kio estas via listo?

Martinbr (Arată profil) 22 decembrie 2015, 21:08:50

Saluton!

Ĉu vi certas, ke tia kurso estas ofertata en ĉi tiu retejo?

Amike,
Martin

nornen (Arată profil) 22 decembrie 2015, 21:22:31

Gricaj:Saluton! Mi volas demandi vin pri la kusro de la gepatra literaturo, kiu estis en via lernejo. Verkaĵojn de kiuj verkistoj de via lando vi lernis?

Ekzemple, tio estas mia listo (USSR, 1980-aj):

La 19-a jarcento:
Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogol, Ivan Turgenev, Lev Tolstoj, Fjodor Dostoevskij, Anton Ĉeĥov

La 20-a jarcento:
Vladimir Majakovskij, Sergej Esenin, Aleksandr Fadejev

Certe, mi memoras ne ĉiujn nomojn. Kio estas via listo?
Miaj truplenaj listoj (Gvatemalo kaj Germanio, 80aj - 90aj):

Germanoj (kaj aliaj Germanparolantoj): Goethe, Droste-Hülshoff, Brecht, Hauptmann, Büchner, Dürrenmatt, ktp. Ho, kaj Jens Sparschuh. Abomene.
Gvatemalanoj: Arce, Asturias.

ludomastro (Arată profil) 22 decembrie 2015, 21:36:34

Mia neplena listo proksimume estas de 1990 ĝis 1995. Mi lernis je la Usono.

Mark Twain, William Shakespeare, Harper Lee, George Orwell, Aldous Huxley, F. Scott Fitzgerald, William Faulkner.

Certas ke la tuto ne estas Usona; tamen, ni studis ilian verkon.

erinja (Arată profil) 22 decembrie 2015, 22:02:22

Usonaj lernejanoj ofte ankaŭ legas verkojn de John Steinbeck, Nathaniel Hawthorne, Ernest Hemingway, ktp. En la lernejoj en kiuj mi lernis (dum la 90aj jaroj) oni emfazis multkulturan literaturon (t.e. literaturo ankaŭ de usonaj etnaj minoritatoj). Do ni legis ankaŭ verkojn de August Wilson, Maya Angelou, Toni Morrison, Amy Tan, Richard Wright.

Vestitor (Arată profil) 22 decembrie 2015, 22:52:25

Nord Anglio (dum la frua 80aj jaroj). Ni legis la generalajn klasikajn verkojn - Shakespeare, Dickens, Hardy k.t.p, sed ankaŭ pli moderna verkoj.

La libroj ke mi plej memoras: Taglibro de neniu (Diary of a Nobody - George & Weedon Grossmith); Patroj Kaj Filoj (Turgenev); Tri Viroj en Boato - Jerome K Jerome; Amas sur la Almozo (Love on the Dole - Walter Greenwood); Speco de Ama (A Kind of Loving - Stan Barstow).

Mi legis pli multe libroj ekster la klasĉambro ol en la klasĉambro.

Înapoi mai sus