Contribuții/Mesaje: 4
Limbă: Esperanto
Junpe (Arată profil) 26 decembrie 2015, 10:49:32
la alian?:
Oni kuiras manĝaĵon ĉe fajro.
Oni kuiras manĝaĵon per fajro.
Manĝaĵo kuiriĝas ĉe fajro.
Manĝaĵo kuiriĝas per fajro.
opalo (Arată profil) 26 decembrie 2015, 15:34:55
Ĉiuj viaj frazoj pravas. La diferencoj estas nur nuancoj.
Kontraŭe: oni segas per segilo, sed ne segas per stablo, eĉ se oni ĉiam segas ĉe stablo, ĉar la stablo ne estas centra elemento de la ago. (Tamen miaopinie segas per stablo kaj segilo estas akceptebla, ĉar almenaŭ unu elemento estas rekta ilo.)
Aldone, oni diras Mi sidas en seĝo sed ne Mi sidas per seĝo, ĉar sidado estas simila al stato, ne okupo kiu bezonas atenton. Komparu kun Mi stariĝis per bastono kaj Mi trankviligis min per muziko.
Junpe (Arată profil) 27 decembrie 2015, 07:22:21
opalo:La vorto ĉe montras la lokon, sed la vorto per montras la ilon aktivan, aŭ la aĵon uzatan centre dum konscia ago.La diferenco inter lokaj rolvortetoj kaj "per" interesas. Koran dankon! Mi nun komprenas ankaŭ la nuancojn inter miaj frazoj.
Ĉiuj viaj frazoj pravas. La diferencoj estas nur nuancoj.
Kontraŭe: oni segas per segilo, sed ne segas per stablo, eĉ se oni ĉiam segas ĉe stablo, ĉar la stablo ne estas centra elemento de la ago. (Tamen miaopinie segas per stablo kaj segilo estas akceptebla, ĉar almenaŭ unu elemento estas rekta ilo.)
Aldone, oni diras Mi sidas en seĝo sed ne Mi sidas per seĝo, ĉar sidado estas simila al stato, ne okupo kiu bezonas atenton. Komparu kun Mi stariĝis per bastono kaj Mi trankviligis min per muziko.
kvarelcentenorvega (Arată profil) 20 august 2020, 02:00:56
Junpe:Elekto inter rolvortetoj aŭ prepozicioj estas la plej malfacila, kiam temas pri Esperanto, mi opinias. Ĉu la signifoj de la sekvantaj frazoj malsimilas unu``ĉe`` estas vorto eja, ``per`` estas vorto ila.
la alian?:
Oni kuiras manĝaĵon ĉe fajro.
Oni kuiras manĝaĵon per fajro.
Manĝaĵo kuiriĝas ĉe fajro.
Manĝaĵo kuiriĝas per fajro.