Al la enhavo

maljuna ludo

de alonsososo, 2015-decembro-27

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

alonsososo (Montri la profilon) 2015-decembro-27 11:48:28

Ĉu vi konas ludon ĉe tio uloj sidas en cirklo kaj flustras en la orelon de apudulo mallongan frazon por fine aŭdi la rezult(aĉ)on de la alia flanko?
Nomiĝas Stille Post (trankvila poŝto) en Germanio, angle Chinese whispers (ĉina flustrado), france Téléphone arabe (araba telefono)...
Kiel nomiĝas ĝi en via lando kaj kiel povus en Esperanto?

Off_Lana (Montri la profilon) 2015-decembro-27 14:21:25

En Rusio, Ukrainio, Belorusio tia ludo nomiĝas "rompa telefono"

nornen (Montri la profilon) 2015-decembro-28 02:07:36

En Gvatemalo "teléfono descompuesto" = "telefono rompita".

dobri (Montri la profilon) 2015-decembro-28 11:14:15

En mia lando ĝi nomiĝas simile kiel en Germanio "silenta poŝto".

alonsososo (Montri la profilon) 2015-decembro-29 19:13:10

Dankon pro viaj respondoj. Eble la ludo estas pli olda ol la telefono. En Esperanto povus esti: rompita mesaĝo...

Reen al la supro