본문으로

maljuna ludo

글쓴이: alonsososo, 2015년 12월 27일

글: 5

언어: Esperanto

alonsososo (프로필 보기) 2015년 12월 27일 오전 11:48:28

Ĉu vi konas ludon ĉe tio uloj sidas en cirklo kaj flustras en la orelon de apudulo mallongan frazon por fine aŭdi la rezult(aĉ)on de la alia flanko?
Nomiĝas Stille Post (trankvila poŝto) en Germanio, angle Chinese whispers (ĉina flustrado), france Téléphone arabe (araba telefono)...
Kiel nomiĝas ĝi en via lando kaj kiel povus en Esperanto?

Off_Lana (프로필 보기) 2015년 12월 27일 오후 2:21:25

En Rusio, Ukrainio, Belorusio tia ludo nomiĝas "rompa telefono"

nornen (프로필 보기) 2015년 12월 28일 오전 2:07:36

En Gvatemalo "teléfono descompuesto" = "telefono rompita".

dobri (프로필 보기) 2015년 12월 28일 오전 11:14:15

En mia lando ĝi nomiĝas simile kiel en Germanio "silenta poŝto".

alonsososo (프로필 보기) 2015년 12월 29일 오후 7:13:10

Dankon pro viaj respondoj. Eble la ludo estas pli olda ol la telefono. En Esperanto povus esti: rompita mesaĝo...

다시 위로