Sisu juurde

Da aŭ de (Traduko de poemo)

kelle poolt Junpe, 28. detsember 2015

Postitused: 15

Keel: Esperanto

corobu (Näita profiili) 29. detsember 2015 15:47.52

Junpe:

Ĉu "mia kolekto da libroj" signifas "libroj, kiujn mi kolektis"?
Ne. De la kunteksto oni povas kompreni ke temas pri libroj verkitaj de tiu kiu deklamas en la poemo. La vorto "kolekto" pensigas ke estas sufiĉe da libroj kaj ke ili estis zorge kolektitaj de la verkisto. La vorto "aro" ne plaĉas al mi ĉar ĝi estas sensenteca, senpersoneca, malsubjektiva, tro teĥnika, kruda kaj malintima. De la poemo mi komprenas ke la verkitaj libroj estas karaj al la verkisto. Samkiel oni diras pri siaj amataj vestoj kolektitaj en valizon antaŭ foriro, penseble estas ke la deklamanto en la poemo diris pri siaj kolektitaj libroj.
Nu... tiel mi "sentis la poemon" sed ekster pli vasta kunteksto ne estas facile ĝuste kompreni.
Ĉu vi povus plu rakonti pri la poemo? pri ties aŭtoro kaj tiel plu...?
Mireja

opalo (Näita profiili) 29. detsember 2015 19:03.00

Plejparte, la esprimo miaj libroj signifas libroj kiujn mi posedas kaj ne libroj kiujn mi verkis. Kiam mi legis la poemon unuafoje, mi miskomprenis dum momento.

Do, mi sugestas aro/kolekto de/da miaj verkoj (almenaŭ ĉe la unua mencio).

Mi ne konsentas ke aro estas nur teĥnika vorto—fakte, ĝi sentiĝas simpla kaj infana.

Tamen, se vi uzus kolekto, pli gravus klarigi ke la kolekto estas kolekto de la propraj verkoj de la poeto, kaj ne ria kolekto de aliaj libroj. La vorto kolekto implicas ke okazis kolektado, kaj tio sugestas, ke okazis procezo de trovado.

SPadern (Näita profiili) 29. detsember 2015 19:39.16

Junpe: Ri volas, ke riaj poemoj estu uzeblaj reale. Eĉ se la libroj estus bruligataj, la libroj havus signifon.

Vivo estas pli grava ol vorto. Tial la poemoj de la poeto en libroj volonte bruliĝas.

Tion mi kredas. Ĉu tio estas komprenebla?
Jes mi pensas ke mi komprenas. Mi iam vidis filmon pri junuloj kiuj ŝirmas sin en biblioteko. Ja subite venis ŝtormo kaj malvarmego. Ili ankaŭ bruligas librojn. Mi memoras ke mi pensis ke estis tre bedaŭrine, ke ili devis fari tiel. Do ĉi tiu poemo havas alian perspektivon. Interese, vere...

Junpe (Näita profiili) 29. detsember 2015 22:30.10

corobu:Ne. De la kunteksto oni povas kompreni ke temas pri libroj verkitaj de tiu kiu deklamas en la poemo. La vorto "kolekto" pensigas ke estas sufiĉe da libroj kaj ke ili estis zorge kolektitaj de la verkisto.
Fakte tio ne estas libroj, kiujn la verkisto kolektis, sed estas pluraj verkoj de ri, kiujn tiu, kiu bakas panon, havas.

Mi volis diri:
fajro fariĝas ankaŭ el miaj verkoj
Sed mi aldonis "aro", ĉar la poeto en la originala teksto aldone diras, ke temas pri okazo, ke kiam troviĝas pluraj aŭ multaj verkoj de ri. Se oni havas multe da libroj, oni povas fari sufiĉe grandan fajron. Sed se oni havas nur malmulte da libroj, oni ne povas uzi ilin kiel brulaĵon por baki panon. Mi kredas, ke la poeto volas diri, ke ankaŭ riaj verkoj uzeblas, se ili estas multaj.

Ĉu
fajro fariĝas ankaŭ el miaj verkoj, el kiuj pano ne fariĝas, se troviĝas multe da ili
estas pli bona?

opalo:Plejparte, la esprimo miaj libroj signifas libroj kiujn mi posedas kaj ne libroj kiujn mi verkis. Kiam mi legis la poemon unuafoje, mi miskomprenis dum momento.

Do, mi sugestas aro/kolekto de/da miaj verkoj (almenaŭ ĉe la unua mencio).
Dankon! Tio estas granda miskompreno, mi opinias, kaj korektis mian tradukon sur la unua paĝo de tiu ĉi fadeno.

SPadern:Jes mi pensas ke mi komprenas. Mi iam vidis filmon pri junuloj kiuj ŝirmas sin en biblioteko. Ja subite venis ŝtormo kaj malvarmego. Ili ankaŭ bruligas librojn. Mi memoras ke mi pensis ke estis tre bedaŭrine, ke ili devis fari tiel. Do ĉi tiu poemo havas alian perspektivon. Interese, vere...
Dankon pro la rakonto! En tiu ĉi poemo la vidpunkto de la aŭtoroj de tiuj libroj, kiujn homoj bruligas, estas priskribita. La poemo signifas multe por mi. Mi opinias, ke ĝi instigas verki.

Viaj komentoj, ke vi ne komprenas, estas tre raraj valoraj.

Junpe (Näita profiili) 30. detsember 2015 1:13.19

Junpe:Ĉu
fajro fariĝas ankaŭ el miaj verkoj, el kiuj pano ne fariĝas, se troviĝas multe da ili
estas pli bona?
Tio ne estas bona. Mi proponas anstataŭe:

Ha,
ankaŭ el miaj verkoj, el kiuj pan' ne fariĝas, fajro uzebla povas fariĝi, kiam la verkoj, kiujn vi havas, estas sufiĉaj

Tagasi üles