Zum Inhalt

Filozofio, Aristotelo, kaj Aristotelismo

von Jonatano, 29. Dezember 2015

Beiträge: 15

Sprache: Esperanto

robbkvasnak (Profil anzeigen) 15. Januar 2016 20:40:51

Ayn Rand neniam estis filozofo - ŝi estis egoisto hiprokrita, virino konfuza kun talento por verki librojn, sed ne filozofo. Legu ŝian biografion. Ŝi kontraŭstaris ŝtatan monhelpon sed ĉe la fino de sia vivo ŝi vivis de ĝi. Ŝi tiom malrespektis sian edzon ke ŝi prenis junan amanton el sia grupo de sekvantoj dum sia edzineco kun alia viro, Ŝi drinkis vinon sed predikis akvon, kiel oni diras en la germana.

Paulinho (Profil anzeigen) 17. Januar 2016 17:18:29

Certe, Aristotelo kaj Tomaso de Akvino estas inter miaj preferataj filozofoj. Mi ŝatas homojn kiuj estas malfermaj al novecoj. Speciale Tomaso de Akvino, mi kredas ke ni povas lerni multon de li. Li vivis en kulturo fundamente religia kiu, devis malkovri la "kulturan spacon" por la scienco sen nei ĝin. Hodiaŭ ni vivas en kulturo kontraŭe direkta: kulturo bazita ĉefe sur matureco de scienco kaj bezonas eltrovi "kulturan spacon" de religio, sen ĝin nei. Ni ĉiam povas lerni de li. Ni tamen ne devus tamen ripeti lin.

Jonatano (Profil anzeigen) 20. Januar 2016 00:09:04

robbkvasnak:Ayn Rand neniam estis filozofo - ŝi estis egoisto hiprokrita, virino konfuza kun talento por verki librojn, sed ne filozofo. Legu ŝian biografion. Ŝi kontraŭstaris ŝtatan monhelpon sed ĉe la fino de sia vivo ŝi vivis de ĝi. Ŝi tiom malrespektis sian edzon ke ŝi prenis junan amanton el sia grupo de sekvantoj dum sia edzineco kun alia viro, Ŝi drinkis vinon sed predikis akvon, kiel oni diras en la germana.
Ĉu vi legis Ayn Rand and the World She Made de Anne C. Heller?

Jonatano (Profil anzeigen) 20. Januar 2016 00:32:33

Paulinho:Certe, Aristotelo kaj Tomaso de Akvino estas inter miaj preferataj filozofoj. Mi ŝatas homojn kiuj estas malfermaj al novecoj. Speciale Tomaso de Akvino, mi kredas ke ni povas lerni multon de li. Li vivis en kulturo fundamente religia kiu, devis malkovri la "kulturan spacon" por la scienco sen nei ĝin. Hodiaŭ ni vivas en kulturo kontraŭe direkta: kulturo bazita ĉefe sur matureco de scienco kaj bezonas eltrovi "kulturan spacon" de religio, sen ĝin nei. Ni ĉiam povas lerni de li. Ni tamen ne devus tamen ripeti lin.
Interesa. Ĉu vi legas Ayn Rand? Portugale, mi pensas ke ŝiaj romanoj estas titolitaj A Revolta de Atlas kaj A Nascente. Ŝi estas filozofia verkistino, kaj ŝi estas Aristolelista, kiel Tomaso de Akvino. Multaj homoj kiu mi konas kiu ŝatas Aristotelo kaj Tomaso de Akvino ankaŭ ŝatas Ayn Rand.

Mi konsentas kun vi ke ni povas lerni multon de Tomaso de Akvino, sed mi malkonsentas ke ni bezonas pli religion. Mi pensas ke ni bezonas pli Aristotelismon, forme Objektivismo primare kaj Tomismo akcesore. Mi pensas ke nia problemo estas ne scienco sed estas Platonismo, forme Kantismo.

Paulinho (Profil anzeigen) 24. Januar 2016 17:42:17

Ne, mi neniam legis Ayn Rand. Fakte mi ne eĉ sciis pri ŝia ekzisto. Aliflanke, mi vidas ke aliaj partoprenantoj indikis en la fadeno aliajn filozof(in)ojn. Ĉi tie en Brazilo ni ankaŭ havas grandajn nomojn de filozofio hodiaŭa, kiel Henrique Cláudio de Lima Vaz, Marilena Chauí kaj Manfredo de Oliveira. Jen kiel mi vidas la nunan momenton: Gravaj grupoj filozofiaj de la deknaŭa kaj dudeka jarcentoj marŝis al la malpermeso de filozofio. Multaj diris ili ke filozofii estis sensencaĵo. Ili ne sciis, ke dirante tion "filozofio estas sensignifa" jam estas filozofia frazon kaj tiusence, kontraŭdira. Laŭgrade tiu kontraŭdiro estas venkita. Do aperas multaj lastatempaj filozofoj, en Kartvelio, Usono aŭ Brazilo ktp.
Kaj estas (ankaŭ) en tiu senco ke mi opinias ke Thomas de Akvino estas grava. Li estis kristano kaj vivis en "kristana kulturo". Li estis la plej granda disvastiginto de Aristotelo en la Okcidento. Nun, Aristotelo estis enkondukita al la okcidento de islamanoj. Sekve Akvino, kristanulo, iĝis disvastiginto de pagana aŭtoro, prezentita de islamanoj kiel Aviceno kaj Averoeso. Tio montras ke nia Tomaso amis la veron kaj akceptis ĝin, venus el kie ĝi venus. Tiu estas esenca sinteno al filozofio: la bonveno al la vero.

Zurück nach oben