去目錄頁

super / supre

DuckFiasco, 2016年1月3日

讯息: 7

语言: Esperanto

DuckFiasco (显示个人资料) 2016年1月3日下午10:45:22

Bonvolu helpi al mi kompreni kiel super/supre kaj supera/supra estas malsamaj.

Dankon.

nornen (显示个人资料) 2016年1月4日上午6:39:08

DuckFiasco:Bonvolu helpi al mi kompreni kiel super/supre kaj supera/supra estas malsamaj.

Dankon.
"Super" estas propozicio kaj enkondukas noman frazon: super la urbo.
"Supre" estas adverbo: Mi estas supre kaj vi estas malsupre.

"Supera" estas la adjektiva formo de "super": Mia rango estas super via rango --> Mia rango estas supera al la via.
"Supra" estas la adjektiva formo de "supre": Mi forhakis la supran parton de la arbo.

Sume:
super/ signifas "pli alta/grava/ĉefa ol referencpunkto".
supr/ signifas "alta/grava/ĉefa".

super/ estas relativa kaj supr/ estas absoluta.

Komparu la Germanan: über = super. oben = supre

horsto (显示个人资料) 2016年1月5日上午3:05:30

DuckFiasco:Bonvolu helpi al mi kompreni kiel super/supre kaj supera/supra estas malsamaj.

Dankon.
Eble ekzemploj helpos:

La lampo estas super la tablo.

La supra brako (la supra parto de la brako).

sudanglo (显示个人资料) 2016年1月5日下午12:51:43

super(preposition) - over, above.
supre (adverb) - upstairs, in a higher position - vidu supre -see above.
supera (adjective)- superior
supra (adjective) - upper

Duck, try searching the Tekstaro for typical usages.

horsto (显示个人资料) 2016年1月5日下午7:21:31

Ŝerco:

Kiam vi levas vian manon supren tiam via malsupra brako estas super via supra brako.

nornen (显示个人资料) 2016年1月5日下午7:31:40

horsto:Ŝerco:

Kiam vi levas vian manon supren tiam via malsupra brako estas super via supra brako.
Via propozicio ne estas ŝerco; ĝi estas tre taŭga por vidigi la malsamecojn.

Sama propozicio kun "super + akuzativo":

Kiam vi levas la manon supren super vian kapon, via malsupra brako estas super via supra brako.

kvarelcentenorvega (显示个人资料) 2020年8月20日上午1:31:09

horsto:Ŝerco:

Kiam vi levas vian manon supren tiam via malsupra brako estas super via supra brako.
R I D I G E

回到上端