Meldinger: 7
Språk: Esperanto
nornen (Å vise profilen) 2016 1 4 23:29:27
Kirilo81:Mi pensas, ke oni povas resumi la funkciojn sub "~io okazas al la subjekto", -iĝ do estas relative pura esprimo de la kategorio, kiun la lingvistiko nelerte nomas "unaccusative" (E-a termino mankas).Kara Kirilo,
Krom ĉe la netransitivaj ekzemploj kiel sidiĝi, ĝi origine hejmis ĉe tiuj transitivaj verboj, kie ĝi esprimu okazaĵon sen vera aganto, la supraj ekzemploj ruliĝi kaj komenciĝi estas tipaj. La vastigo al vortoj kun klara aganto/koncernato kiel venkiĝi aŭ aŭdiĝi estas sekundara. Mi pensas, ke ĉe ĉi-lastaj ne ekzistas signifa diferenco al la pasivo, sed nur la sintaksa limigo, ke oni ne povas aldoni la aganton (*La viro mordiĝas de la hundo sonas strange por mi). Do oni ne povas uzi tiajn vortojn por simpla interŝanĝo de temo kaj remao, sed efektive donas okazo- anstataŭ faro-perspektivon al la situacio. Tiu fenomeno estas treege interesa kaj similas al strukturoj en ergativaj lingvoj.
mi ĉiutage parolas kaj skribas ergativan lingvon, nome la Kekĉian, tamen mi ne sukcesas vidi la rilaton inter -iĝ- kaj strukturoj en tiu ergativa lingvo, kaj ĉefe al mi ne estas klare, kio estas la okazo- kaj faro-perspektivo kiun vi priparolas.
Certe, en la Kekĉia estas du tre malsimilaj specoj de predikatoj: stativaj kaj verbaj. (Ĉu eble tio estas la okazo- kaj faro-persektivo?)
Stativaj predikatoj estas de la formo [R]-[Futuro/Malfuturo]-[Absolutivo]. La eblaj vortspecoj de la radiko R estas stativoj, adjektivoj kaj substantivoj. Ekzemploj estas: Mi ne havas dentojn. La patro estis sana. Mi estos via patro. Oni ne plugas tiun ĉi terenon. Vi sidas. Li estas kaptita en reto.
Verbaj predikatoj estas de la formo [Tempo/Aspekto/Modo]-[Absolutivo]-[Ergativo]?-[Direkto]?-[R]-[Kaŭzativo]?-[Pasivo/Antipasivo]?-[Futuro/Malfuturo]?. Evidente la ergativo nur aperas ĉe transitivaj frazoj (inkl kaŭzativaj) kaj neniam ĉe netransitivaj frazoj (inkl pasivaj kaj antipasivaj). La eblaj vortspecoj de la radiko R estas verbo radika transitiva, verbo derivita transitiva kaj verbo netransitiva. Ekzemploj estas: Mi vidas vin (trans). Mi kuris (netrans). Mi legas (antipas). Mi estas batata (pas).
Kiel vi povas vidi la eblaj radikoj por stativaj predikatoj (okazo-perspektivo?) kaj por verbaj predikatoj (faro-perspektivo?) ne havas komunajn anojn. Do, mi neniam povas ŝanĝi stativan frazon en verba aŭ verban frazon en stativa. Sekve, mi ne povas kompreni kiaj strukturoj povas difini la perspektivon.
nornen (Å vise profilen) 2016 1 4 23:31:00
Derivita el stativa radiko:
Yajaqin. [MALSAN]-[futuro]-[1SgAbs] = Mi estos malsana.
Tinyajo'q. [estonteco]-[1SgAbs]-[MALSAN]-[pasivo]-[futuro] = Mi malsaniĝos.
Derivita el verba radiko:
Xatweechani. = [pasinteco]-[2SgAbs]-[1SgErg]-[VENK] = Mi venkis vin.
Xat-eechaniik. = [pasinteco]-[2SgAbs]-[VENK]-[pasivo]-[malfuturo] = Vi venkiĝis. = Vi estis venkita.
(Nerilate, tamen por kompleteco: Xin'eechanink. = [pasinteco]-[1SgAbs]-[VENK]-[antipasivo]-[malfuturo] = Mi venkis.)
Ne estas nenia malsameco inter "vi estas venkita" kaj "vi venkiĝis". Kaj mi ne scius kiel ŝanĝi la perspektivon verban al perspektivo okaza.
Ĉu vi bonvole povus ellabori iom pli pri tiu perspektivo kaj la rilato inter ĝi kaj -iĝ- kaj ergativaj strukturoj?
Mi dankas vin.
----
Piednoto: La streketo en xat-eechaniik necesas, ĉar se oni skribus xat'eechaniik (paralele al xin'eechanink) la apostrofo glotigus la antaŭirantan dentalon. La prononco de la streketo ĉi tie estas glota halto.
Kirilo81 (Å vise profilen) 2016 1 19 20:49:21
Mi efektive ne plu tiel bone scias, kion mi volis diri per mia aludo, sed mi aldonas kelkajn pensojn pri la temo, kiu min ege interesas, kvankam mi ĝis nun ne havis tempon ĝin vaste studi.
La strukturoj de ergativaj lingvoj povas tre varii, kaj povas esti, ke ne estas aplikebla al la kekĉia, kion mi skribis. Ĉiuokaze ĝi ne havas rilaton al la stativaj predikatoj.
Mi male celis ion similan al la distingo inter aktivo kaj pasivo en akuzativaj lingvoj. La aktivo estas kutima, la pasivo markita. Oni povas diri, ke tiel la akuzativaj lingvoj substrekas, kiu faras ion, aŭ alie dirite, ili prefere nomas iun kaŭzanton de la ago. Ekstrema okazo estas la angla, kiu movas ĉian ajn temrolon en la fortan pozicion de subjekto, ekz. I like him, dum la franca havas Il me plait kun dativo de spertanto. Se esceptokaze oni volas emfazi, kio okazis, oni uzas la pasivon, subjektigante la objekton kaj flankenŝovante aŭ eĉ forigante la aganton.
Tion oni nomas ŝanĝo de faro- al okazo-perspektivo. Ĝi servas ankaŭ por la interŝanĝo de temo kaj remao, se bezone.
Ergativaj lingvoj havas la komunan trajton, ke ĉe ili la kutima nemarkita formo (kiun vi nomis "pasivo", eble analogie al la antipasivo oni povus ĝin nomi "antiaktivo"?) enhavas la okazo-perspektivon, la aganto estas en sintaksa malforta temrolo (ofte la ergativo estas iu oblikva kazo, ekz. instrumentalo). Kaj nur, kiam oni volas emfazi la aganton, oni subjektivigas ĝin per antipasivo.
Nur kie tio eblas sintakse, ni povas paroli pri tia kontrasta ŝanĝo simile kiel en tiuj akuzativaj lingvoj, kiuj havas pasivon.
En ergativaj lingvoj la strukturoj "La kruĉon rompas Petro" - "La kruĉo estas rompata (de Petro)" kaj "La kruĉo rompiĝas (pro Petro)" estas plejparte identaj.
Kiu rolon ludas la E-a -iĝ- ĉi tie? Ja E-o havas pasivon, do oni ne bezonus -iĝ- ĉe transitivaj verboj. Sed ĝuste ĉe ili ĝi aperas en speciala funkcio, nome de netransitivigo - alie dirite de ŝanĝo al okazo-perspektivo kaj forigo de aganto. La pasivo ne devas do esprimi kaj ŝanĝon de perspektivo kaj de temo/remao, sed povas esti uzata pli por la lasta, dum -iĝ- montras nur, ke io okazas.
La similaĵo al ergativaj lingvoj estas, ke temas pri fleksie pli baza esprimo ol la pasivo, la diferenco estas, ke oni ne nur ne devas, sed eĉ ne povas nomi aganton. Do eble mi iomete mise komparis la du aferojn. Tamen ĝi restas interesa, precipe la pligrandigo de la uzado al verboj kiel venki, aŭdi.
nornen (Å vise profilen) 2016 1 20 21:26:51
Mi samopinias kun vi, ke ĉefe temas pri markiteco kaj nemarkiteco, aŭ pri la grado de markiteco.
En ĉiuj nominativaj-akuzativaj (n-a) lingvoj, kiujn mi konas, la nominativo estas malpli markita, foje per nulmorfemo, ol la akuzativo.
En ĉiuj absolutivaj-ergativaj (a-e) lingvoj, kiujn mi konas, la absolutivo estas malpli marikita, foje per nulmorfemo, ol la ergativo.
Se ni supozas, ke des malpli markita estas frazo ju pli ĉefa kaj fokusita ĝi estas, do ja, la n-a lingvoj substrekas la aganton, dum la a-e lingvoj substrekas la suferanton. Aŭ kiel vi diris: la n-a lingvoj substrekas la agon de la aganton, dum la e-a lingvoj substrekas la okazon, kiu okazas al la suferanto.
Tio estas eĉ pli videbla en majaaj lingvoj. En Esperanto kaj la nominativo kaj la akuzativo estas alireblaj, t.e. oni povas topikigi ambaŭ kaj oni povas eltiri ambaŭ el relativa frazo. Tamen en la majaaj lingvoj nur la absolutivo estas alirebla kaj sekve topikigebla kaj eltirebla.
La hundo kaptis la katon.
Xchap li mis li tz'i'. [pasinteco-3SgAbs-3SgErg-KAPT det KAT det HUND]
Oni sen problemo povas topikigi la suferanton:
Li mis xchap li tz'i'. [det KAT pasinteco-3SgAbs-3SgErg-KAPT det HUND]
Tamen se oni volas topikigi (ekz por neado, demando, ktp) la aganton, oni unue devas transformi la verbon en antipasivo por ŝovi la aganton el la ergativo en la absolutivon:
Li tz'i' xchapok re li mis. [det HUND pasinteco-3SgAbs-KAPT-b]antipasivo[/b] prp det KAT]
La hundo kaptis ne la katon (tamen la muson).
Moko li mis ta xchap li tz'i'.
Ne la hundo kaptis la katon (tamen la urso).
Moko li tz'i' ta xchapok re li mis.
Kiun kaptis la hundo?
Ani xchap li tz'i'?
Kiu kaptis la katon?
Ani xchapok re li mis?
Vi vidas, ke oni sensŝanĝe povas aliri la suferanton, tamen ne la aganton.
Ankaŭ se mi diras "Xchap li mis li tz'i'." (nemarkita) kaj iu demandus al mi, pri kio mi parolas, mi respondus: "Pri kato."
Tamen se mi diras "El perro agarró al gato." (nemarkita) kaj iu demandus la samon, mi respondus: "Pri hundo."
Do jes, a-e lingvoj koncentriĝas pri okazo al suferanto, dum n-a lingvoj koncentriĝas pri ago de aganto.
Pri via (mis)kompreno pri la pasivo kiel nemarkita formo:
Same kiel en Esperanto, la aktivo estas nemarkita, dum la pasivo (kaj la antipasivo) estas morfologie markita.
La malsameco estas, ke en la aktivo en Esperanto la aganto estas nemarkita (kaj sekve forta), dum en la Kekĉia la suferanto estas nemarkita (kaj sekve forta).
Ankaŭ la vorto "antiaktivo" laŭ mi ne estas tre taŭga.
Kaj Esperanto kaj la Majaaj lingvoj havas du ilojn por redukti la argumentojn de transitiva verbo (A = aganto, P = suferanto, S = nura argumento de netransitiva verbo, ĉe neakuzativaj verboj S = P, ĉe neergativaj verboj S = A; Adj = adjunkto):
La pasivo: P -> S, A -> Adj
Kaj la antipasivo: A -> S, P -> Adj
[...]
nornen (Å vise profilen) 2016 1 20 21:48:34
Aktivo: La hundo [A=Nom] kaptis la katon [P=Aku].
Pasivo: La kato [S=Nom] estis kaptita (de la hundo [Adj]).
Antipasivo: La hundo [S=Nom] kaptis. (Ne tre bona ekzemplo, tamen komparu: La patro legas.)
La verboj aktivaj kaj antipasivaj estas morfologie nedistingeblaj, tamen fakte kapti restas transitiva, kaj estas redukita per antipasivigado.
Aktivo: Xchap li mis [P=Abs] li tz'i' [A=Erg].
Pasivo: Xchape'k li mis [S=Abs] (xb'aan li tz'i' [Adj]).
Antipasivo: Xchapok li tz'i' [S=Abs] (re li mis [Adj]).
En Esperanto du verbformoj, en la Kekĉia tri. En n-a lingvoj la aktivo kaj la antipasivo estas similaj (foje nedistingeblaj) ĉar pere de A=Nom -> S=Nom la kazo ne ŝanĝas, dum en a-e lingvoj la aktivo kaj la pasivo estas similaj ĉar pere de P=Abs -> S=Abs la kazo ne ŝanĝas.
Kion mi celis kun ĉio ĉi, estas klarigi ke la pasivo ne estas nemarkita formo, tamen unu el du transformiloj, kiuj reduktas la argumentojn.
Eble la plej ĉefa malsameco inter pasivo en Esperanto kaj pasivo/antipasivo en la Majaaj lingvoj estas jena: En Esperanto la pasivo estas nur necese por aldoni pluajn informaĵojn al frazo (kiel substreki ion), tamen ĉiuj pasiva frazo povas esti esprimita per aktiva frazo:
La kato estis kaptita. -> Iu kaptis la katon.
Kaptitaj katoj estas tristaj. -> Katoj, kiujn iu kaptis, estas tristaj.
En la Majaaj la pasivo kaj la antipasivo estas necesaj, ĉar multaj frazoj ne povas esti esprimitaj per aktivaj frazoj. La antipasivo estas necesa, ĉar sen ĝi mi ne povus demandi "Kiu faris tion?", kaj la pasivo estas necesa, ĉar neanimaĵo ne povas esti ergativa aganto, kaj sekve "La ŝtono rompis la fenestron." devas esti vortigata kiel "La fenestro estis rompita per la ŝtono".
Sume, Esperanto la pasivo estas pragmatike necesa kaj sintakse nenecesa, dum en aliaj lingvoj ĝi estas eĉ sintakse necesa.
Sume sume, jes: En ergativaj lingvoj la nemarkita (notu bone: aktiva, ne pasiva, nek "antiaktiva" ) frazo ja substrekas la suferanton kaj ne la aganton kiel ĝin faras la akuzativaj lingvoj. Por substreki suferanton en akuzativaj lingvoj oni povas uzi la pasivon, kaj por substreki la aganton en ergativaj lingvoj oni povas uzi la antipasivon.
nornen (Å vise profilen) 2016 1 20 22:39:37
Esperanto havas kelkajn ilojn por ĉirkaŭŝovi la argumentojn de verba frazo:
Pasivo:
ĝenerale: P -> S, A -> Adj
Esperante: P -> S, A -> de + A, V -> est/ V'at/it/ot/
La viando estas manĝata de la hundo.
Antipasivo:
ĝenerale: A -> S, P -> Adj
Esperante: A -> S, P -> ε, V -> V
La hundo manĝas.
Pasivo-kaŭzativo [1]:
ĝenerale: P -> P, A -> Adj, ε -> A
Esperante: P -> P, A -> prp + A, ε -> A, V -> V'ig/
Mi manĝigas la viandon al la hundo.
Antipasivo-kaŭzativo [1]:
ĝenerale: A -> P, P -> Adj, ε -> A
Esperante: A -> P, P -> prp + A, ε -> A, V -> V'ig/
Mi manĝigas la hundon per viando.
Nun mi jam dum jaroj estas tentata de formuli -iĝ- kiel antikaŭzativo:
Antikaŭzativo:
ĝenerale: P -> S, A -> ε
Esperante: P -> S, A -> ε, V -> V'iĝ/
Mi moviĝis.
Kial nomi -iĝ- antikaŭzativo? Ĉar la kaŭzativo produktas A el nenio (ε -> A) kaj -iĝ- bildigas A al ε (A -> ε), la mala funkcio.
Restas la netransitivaj verboj kun -iĝ-:
Netransitiva antikaŭzativo:
ĝenerale: S -> S
Esperante: S -> S, V -> V'iĝ/
Mi sidiĝas.
Nun la demando estas se la netransitiva antikaŭzativo povas esti formita kaj el neakuzativaj verboj kaj el neergativaj verboj.
Ŝajnas, ke ja eblas kun neakuzativaj verboj (S=P), ĉar mi legis la vorton "disfaliĝo".
Tamen kion signifas neergativa frazo (S=A) "mi kuriĝas"?
Se nur eblas ĉe neakuzativaj verboj, ambaŭ antikaŭzativoj transitivaj kaj netransitivaj estus la samo, kaj tio iom pravigus la vorton antikaŭzativo.
Se eblas ankaŭ ĉe neergartivaj verboj, eble la vorto antikaŭzativo ne estas tiel taŭga malantaŭ ĉio.
-Iĝ- ja estas tre aparta morfemo.
----
[1] Pasivo-kaŭzativo, t.e. kaŭzativo de pasivo, kaj ne kaŭzativo-pasivo, t.e. pasivo de kaŭzativo.
Kirilo81 (Å vise profilen) 2016 1 21 08:29:47
Mi pensas, ke via termino antikaŭzativo estas bone pravigebla, unue, ĉar oni ne povas aldoni -iĝ- al "neergativaj" netransitivaj verboj, kaj due, ĉar tiu termino estis jam ekuzita por -iĝ- en leginda magistra laboraĵo (eble vi ne konas tiun libron):
Weidmann, Dietrich.1989. Das Kausativ und das Antikausativ in der gemischten Plansprache Esperanto. Schaffhausen: Weidmann's Mondo-ServoMi la (ne)uzo de antiaktivo mi devas ankoraŭ mediti.