K vsebini

Kompara etimologio

od Altebrilas, 05. januar 2016

Sporočila: 5

Jezik: Esperanto

Altebrilas (Prikaži profil) 05. januar 2016 16:52:27

Teorie, esperanta movado estas ideala ejo por kompari etimologion en diversaj lingvoj. Tiu komparo povas fariĝi laŭ du manieroj:

a) Kompari la signifojn de simil-aspektaj vortoj en diversaj lingvoj:

ekz: eo_demandi, fr_demander, en_to_demand

(mi aldonas prefikson por indiki, pri kiu lingvo temas sen uzi tro multe da citiloj kaj lingvonomoj)

b) Kompari vortojn kiuj estas faritaj per la samaj ideoj:

ekz: eo_televido, de_Fernsehen, fr_télévision, en_television ("de" estas la oficiala kodo por la germana)

Mi scivolemas pri eblo de simila ide-asocio inter fr_abandonner kaj en_to_give_upde_aufgeben (en la signifo "rezigni" )?

Mi legis en franca etimologia vortaro, ke "abandonner " devenas el "à ban donner"
(fr_donner= doni; ban estas frankdevena vorto, kiu signifas leĝo, komando aŭ estraro)

nornen (Prikaži profil) 05. januar 2016 19:13:11

Altebrilas:ekz: eo_televido, de_Fernsehen, fr_télévision, en_television ("de" estas la oficiala kodo por la germana)

Mi scivolemas pri eblo de simila ide-asocio inter fr_abandonner kaj en_to_give_upde_aufgeben (en la signifo "rezigni" )?

Mi legis en franca etimologia vortaro, ke "abandonner " devenas el "à ban donner"
(fr_donner= doni; ban estas frankdevena vorto, kiu signifas leĝo, komando aŭ estraro)
La televido ekzemplo ŝanjas al mi ĝusta, ĉar ĉiuj vorto signifas "vidi malproksime".

Tamen mi ne vidas etimologian rilaton inter de_aufgeben, en_give_up, no_gi_opp, etc unuflanke kaj fr_abandonner, es_abandonar, en_abandon, en_ban, de_bannen, de_verbannen.

La unua grupo signifas "doni supren". La dua grupo signifas "ordoni foresti (t.e. ke iu aŭ io forestu)", tamen kun malsamaj nuancoj. La ĝermana *banna (eble < indoĝermana *bʰeh₂- paroli) eniris la Anglan du fojojn. Unue kiel "ban" kaj poste denove tra la Franca abandonner kiel "abandon". ĝe_*banna -> en_ban; ĝe_*banna -> fr_ban; fr_à_ban_donner -> fr_abandonner -> en_abandon. Ankaŭ la itala enportis ĝin du fojojn, kiel "bandire" kaj kiel "abbandonare".

akueck (Prikaži profil) 05. januar 2016 20:29:31

Altebrilas:Teorie, esperanta movado estas ideala ejo ...
Kiam mi infanaghe sciighis pri la ekzisto de Esperanto kaj aliaj planlingvoj, mi supozis jenon: Chiu el ili estas uzata nur por unu difinita scienca apliko, ekzemple unu nur por lingvoscienco, nome por priskribi lingvojn per neutrala planlingvo (kio shajnis al mi racia). Mi supozis, ke nur tiaokaze estas entute senc-hava tio, krei plurajn planlingvojn. Multajn jarojn poste mi malkovris la Esperanto-movadon. Vi certe povas imagi, kiel shokis min la konstato, ke mia infanagha hipotezo estas tiel erara.

Altebrilas (Prikaži profil) 05. januar 2016 22:17:41

nornen:

Tamen mi ne vidas etimologian rilaton inter de_aufgeben, en_give_up, no_gi_opp, etc unuflanke kaj fr_abandonner, es_abandonar, en_abandon, en_ban, de_bannen, de_verbannen.
La rilato estas ke la unua grupo kaj la duono de la dua grupo enhavas elementon kiu ŝajne signifas "doni". La dua grupo enhavas le elementon "ban", kiu en la tempo de la kreado de la vorto fr_abandonne (11a jarcento)signifis "leĝo" aŭ "ordono kies malobeo estos punita", kaj antaŭe komandi.

Kion signifas "supren" et en_give_up ? Ĉu temas pri ia hierarkio?

Altebrilas (Prikaži profil) 05. januar 2016 22:46:58

akueck:
Altebrilas:Teorie, esperanta movado estas ideala ejo ...
Kiam mi infanaghe sciighis pri la ekzisto de Esperanto kaj aliaj planlingvoj, mi supozis jenon: Chiu el ili estas uzata nur por unu difinita scienca apliko, ekzemple unu nur por lingvoscienco, nome por priskribi lingvojn per neutrala planlingvo (kio shajnis al mi racia). Mi supozis, ke nur tiaokaze estas entute senc-hava tio, krei plurajn planlingvojn. Multajn jarojn poste mi malkovris la Esperanto-movadon. Vi certe povas imagi, kiel shokis min la konstato, ke mia infanagha hipotezo estas tiel erara.
Tio estas vera por la nunaj sciencaj ĵargonoj, kiuj povas iamaniere esti vidataj kiel artefaritaj lingvoj kun leksikono, morfologio kaj gramatiko. Vd. kemion, ekzemple. Oni povus esperi, ke esperanto iĝu ankaŭ bazo de lingvo por lingvistoj. Sed eble la timo de reformemuloj estigas inhiban efikon pri tiu uzado de nia lingvo.

Nazaj na začetek