目次へ

senredaktila, senredaktita aŭ senredakta?

dema90,2016年1月6日の

メッセージ: 4

言語: Esperanto

dema90 (プロフィールを表示) 2016年1月6日 21:11:53

Saluton karaj homoj,

imagu jenan situacion. Se mi defius homojn filmi sin mem kaj poste ne redakti la filmon, kio estus la nomo de tiu ĉi defio?

senredaktila defio
senredaktita defio
senredakta defio
neredaktita defio
neredakta defio
defio ne redakti
neredaktaĵo
neredaktotaĵo
[via eĉ pli taŭga propono]
...

Mi ja havas preferon, sed mi ŝatus ekkoni viajn opiniojn!
multan dankon!

Rachaelz (プロフィールを表示) 2016年1月6日 21:35:04

El tiu listo mi preferas aŭ "senredaktila" aŭ "senredakta," sed vi eĉ povus diri "senredaktilo-defio." Laŭ mi tio estas la plej komprenebla

horsto (プロフィールを表示) 2016年1月7日 2:24:53

Mi ne komprenus iun ajn el al listo.

Kial ne pli klare?

Memfilmado sen posta prilaborado.

Muzikistino (プロフィールを表示) 2016年1月7日 7:08:15

Miaopinie, tute ne tenas pri defio. Oni ja ne batalas, ĉu ne? Temas nur pri instigo, inspiro aŭ io simila.
Malfacilas filmi sin! Oni ne vidas eĉ ĉu la tuta vizaĝo trafis en la kadron.
Pli facilas peti aliulon fari la laboron de operatoro, tamen, mi rekontis ege multe de malbonaj amatoraj filmistoj, kies manoj ne kapablas teni la kameraon sen tremado.

先頭にもどる