前往目錄

neniigi kaj neniiĝi

貼文者: nornen, 2016年1月6日

訊息: 4

語言: Esperanto

nornen (顯示個人資料) 2016年1月6日下午10:33:08

Kiuj estas la radikoj de tiuj du vortoj, kiujn Z mem uzis?

Nek en la Universala Vortaro, nek en la Akademia Vortaro troviĝas la vorto neni', tamen nur la neanalizeblaj vortoj nenia, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio kaj neniu en ambaŭ vortaroj, kaj la neanalizeblaj vortoj nenial kaj neniom nur en la Akademia vortaro.

Do, la analizoj neni'ig'i kaj neni'iĝ'i ŝajnas neeblaj.

Dum la Universala Vortaro enhavas nenio sen apostrofo ĉe ĝia fino, vortaro.net montras la lemon neni/o (notu bone la strekon). Ĉu tio signifas ke ekzistas Fundamenta vorto nenio kaj eksterfundamenta vorto neni'?

FE:Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, ĉiama, kioma, tiea, ĉi-tiea, tieulo, tiamulo k. t. p. (= kaj tiel plu).
Tiam'a, ĉiam'a, kiom'a, tie'a, ĉi-tie'a, tie'ul'o, tiam'ul'o (aŭ tia'mul'o) estas facile analizeblaj kaj neniu el tiuj ĉi ekzemploj uzas reduktitan tabelvorton kiel neni'.

horsto (顯示個人資料) 2016年1月7日上午2:16:05

Jes, vi pravas. Tio estas stranga. Mi konsultis la bonan vortaron de Krause, Esperanto - Germana.
En tiu vortaro ĉiu tabelvorto estas radiko, nur la radiko neni- ekzistas, eĉ duoble:

neni-a

kaj:

neni-o

Tre strange, kutime ĉiu radiko aperas nur unuoble.

La aliaj formoj de neni-, ekzemple nenies, neniam, ktp. estas radikoj.

Kirilo81 (顯示個人資料) 2016年1月7日上午10:00:50

Jen kion Z mem skribis:
PRI “NENIIGI”

Ĉiuj vortoj de la “interrilata tabelo” konsistas el du partoj: a) radiko, b) karakteriza finiĝo (ekzemple ki-al, ki-o, neni-u, neni-a k.t.p.). Ĉar pro diversaj kaŭzoj, pri kiuj mi ne povas nun paroli detale, la karakterizaj finiĝoj de la diritaj vortoj ne povis esti fiksitaj kiel finiĝoj sendependaj kaj ĝeneralaj (ekzemple mi estis devigita preni la finiĝojn e kaj u, kiuj kiel sendependaj finiĝoj havis jam alian sencon), tial mi devis alkroĉi ilin nedisigeble al la radiko. Tiamaniere ilia uzado sendependa (ekzemple en formoj “ali-u”, “ali-es”, “kelk-om”, k.t.p., kiuj per gramatika instinkto estis uzataj de kelkaj Esperantistoj) estas kontraŭregula. Sed en tiuj du kolonoj, kiuj finiĝas per a kaj o, la finiĝoj estas ne kondiĉe interrilataj, sed pure adjektivaj kaj pure substantivaj, kvankam ili, pro unuformeco, estas presataj en la vortaro kune kun la radiko (oni povus tamen tre bone presi ilin ankaŭ sen la finiĝo). Tial la forĵetado de la pure substantiva o kaj ĝia anstataŭigado per diversaj aliaj finiĝoj kaj sufiksoj ŝajnas al mi tre bone permesebla. Kompreneble, se tio ĉi donus ion novan, kontraŭan al la ĝisnunaj kutimoj, ni devus tion ĉi eviti, ĉar absoluta kaj laŭlitera reguleco tion ĉi ne permesus; sed, ĉar la vortoj “neniigi” kaj “neniiĝi” estas jam de longa tempo tre bone konata j kaj uzataj de ĉiuj Esperantistoj, tial mi opinias, ke malpermesi la uzadon de tiu ĉi formo estus tute senbezone.
Respondo 14, La Revuo, 1907, Aprilo
Mallonge do: Betriebsunfall (negrava akcidento pro neatento), ne imitinda sed tolerinda.

sudanglo (顯示個人資料) 2016年1月7日上午11:57:10

Vortoj kiel neniiigi kaj nenifarulo estas tro oportunaj por ilin malpermesi.

Aliflanke, logike, nenio kaj nenio ne povas esti konsiderataj kiel kunmetitaj vortoj, ĉar tiel nenie signifus neniel.

La 'o' kaj la 'a' en nenio kaj nenia estas do memorhelpiloj rilate la signifon. Same kiel la 'es' en alies kaj la 'el' en aliel.

Eble en la epoko de Zamenhof internaciaj vortoj (sub regulo 15) ne tiel abundis kiel nun. Sed nuntempe la internaciaj vortoj dise importis en Esperanton la fenomenon de la pseudo-prefikso.

Do ni havas vortojn kiel 'teleskopo' kaj 'telekomandilo'; la unua analizebla kiel teleskop-o la lasta kiel tele-komand-ilo-o.

Tiel la plej simpla afero estas konsideri 'neni' en neniigi kiel pseŭdo-prefikson, sed nenio restu kiel unu radiko.

回到上端