Więcej

La Lernu ekzamenoj

od Vestitor, 7 stycznia 2016

Wpisy: 13

Język: Esperanto

Vestitor (Pokaż profil) 7 stycznia 2016, 16:47:24

Ĉu la Lernu ekzamenoj estis forigita de la retejo?

Muzikistino (Pokaż profil) 7 stycznia 2016, 17:25:35

Ŝajne jes. Ankaŭ mi miris rimarkinte tion. Dekomence la babilejo malaperis. Poste la bildkartoj perdiĝis. Iuj sabotantoj sisteme malplibonigas la retpaĝaron.

Vinisus (Pokaż profil) 7 stycznia 2016, 18:51:42

Eble, lernu mem verŝajne bedaŭrinde baldaŭ malaperos.

Vestitor (Pokaż profil) 7 stycznia 2016, 18:56:58

Mi pensas ke ĝi estas parto de la nova Lernu?

erinja (Pokaż profil) 7 stycznia 2016, 19:27:46

La ekzamenoj ĉesis funkcii. Ĉiuj ekzamenatoj "malsukcesis" (ne gravas ilia vera sukceso, la rezulto ĉiam montriĝis "malsukcesa" ). Anstataŭ plu labori je la malnova paĝaro por ripari la ekzamenojn, la teamo decidis malaperigi ilin kaj koncentriĝi je la nova paĝaro.

Vestitor (Pokaż profil) 7 stycznia 2016, 19:43:36

Mi ne malsukcesis la A (baza) ekzameno. Ĉiukaze mi ne volas plendi; mi nur scivolis.

erinja (Pokaż profil) 7 stycznia 2016, 20:20:05

Povus esti ke vi faris la ekzamenon antaŭ ol la sistemo komencis misfunkcii. Ili funkciis bone dum multaj jaroj antaŭ la paneo.

raffadalbo (Pokaż profil) 9 stycznia 2016, 07:42:02

erinja:La ekzamenoj ĉesis funkcii. Ĉiuj ekzamenatoj "malsukcesis" (ne gravas ilia vera sukceso, la rezulto ĉiam montriĝis "malsukcesa" ). Anstataŭ plu labori je la malnova paĝaro por ripari la ekzamenojn, la teamo decidis malaperigi ilin kaj koncentriĝi je la nova paĝaro.
Demando. Ĉu la plano estas:
* unue koncentriĝi je la nova paĝaro kaj poste repari aŭ rekrei la ekzamenojn
- aŭ -
* ke la ekzamenoj ne plu ekzistos?

Rimarko. Mi vidis ke ankaŭ la memoro de la faritaj ekzamenoj (antaŭ la paneo) malaperis.

Kelli (Pokaż profil) 9 stycznia 2016, 11:45:04

Mi multe bedaŭras pri ne povi sendi aŭ ricevi bildkartojn, kaj mi esperas ke malaperu pli nenio en Lernu.

erinja (Pokaż profil) 10 stycznia 2016, 17:43:11

raffadalbo:
erinja:La ekzamenoj ĉesis funkcii. Ĉiuj ekzamenatoj "malsukcesis" (ne gravas ilia vera sukceso, la rezulto ĉiam montriĝis "malsukcesa" ). Anstataŭ plu labori je la malnova paĝaro por ripari la ekzamenojn, la teamo decidis malaperigi ilin kaj koncentriĝi je la nova paĝaro.
Demando. Ĉu la plano estas:
* unue koncentriĝi je la nova paĝaro kaj poste repari aŭ rekrei la ekzamenojn
- aŭ -
* ke la ekzamenoj ne plu ekzistos?

Rimarko. Mi vidis ke ankaŭ la memoro de la faritaj ekzamenoj (antaŭ la paneo) malaperis.
La plano estas koncentriĝi unue je la nova paĝaro. Ni jam malfruigis la lanĉon de la nova paĝaro multajn fojon por anstataŭe pasigi tempon en riparoj al la nuna paĝaro, kaj nun, pro la multaj prokrastoj, ni vere devas koncentriĝi je la nova paĝaro anstataŭ dediĉi tempon al paĝaro kiu malaperos. Iam estos ekzamenoj sed mi ne povas promesi ke ili lanĉiĝos samtempe kun la nova paĝaro, sed mi povas raporti al la programisto, ke la uzantoj petas revenon de la ekzamenoj kiel eble plej frue.

La memoro de la faritaj ekzamenoj ne malaperis pro paneo, sed ni malaperigis ĝin. Montriĝis se oni ne faris ĉiujn ekzamenojn, oni ankoraŭ povis uzi tiun paĝaron por atingi la malfunkciantan ekzamenan sistemon, kaj ni plu ricevis raportojn pri misfunkciado de ekzamenoj, do ni malaperigis tiun paĝon por forigi tiujn ligilojn.

Wróć do góry