Ke daftar isi

ĉu ekzistas esperanta modifo, kiu donas kapablon skribi per anglaj literoj?

dari faust_twi, 9 Januari 2016

Pesan: 67

Bahasa: Esperanto

thyrolf (Tunjukkan profil) 10 Januari 2016 13.28.21

faust_twi:sed sen digramoj kiel sx, gx, jx k.t.p.

se tia alfabeto ne ekzistas, ĉu ekzistas branĉoj de esperanto uzantaj esperantan vortaron sed kun ŝanĝoj en esperanta gramatiko?

bonvolu ne skribi ke esperanto estas perfekta kaj zamenhof ne povis fari erarojn.
Rigardu sub la vorto "Mondzeo" en iu serĉmaŝino, ekz. google. Ekzemploj:

http://mondezo.lucaslarson.net/
http://planetvix.tripod.com/archive/mondezo/
http://planetvix.tripod.com/archive/mondezo/rules....

Ĝi estas inventajo de iu Viktor Medrano, kiu ankaŭ inventis aliajn lingojn.

Aliflanke vi povus uzi kodigilon, kiu faras supersignitajn literojn el literkombinaĵoj:

http://www.esperanto.be/konvertilo.php

faust_twi (Tunjukkan profil) 10 Januari 2016 13.31.40

novatago:Vi celas diri “io, kion mi pli ŝatas ĉar ne havas ion, kion mi ne ŝatas”.
ne. pardonu, sed mi ne diris plu kaj vere petas vin forlasi.

faust_twi (Tunjukkan profil) 10 Januari 2016 13.35.50

akueck:"Patsema" signifas:
ne povas trovi pats* en vortaro. se mia ideo vere kreas pli multe da homonimoj ol nun ekzistas en esperanto, ĝi vere estas malbona ideo.

alia ideo - kunigi literojn h/ĥ kaj u/ŭ.

faust_twi (Tunjukkan profil) 10 Januari 2016 13.47.07

thyrolf:http://mondezo.lucaslarson.net/

http://www.esperanto.be/konvertilo.php
dankon por ligilo. tiu alfabeto aspektas pli bone sed ankoraŭ ne uzas q kaj y sed havas 4 digramojn. ĉu ci scias kiel kontakti lin?

pri konvertilo - mi serĉas plej simplan manieron. ĉiuokaze uzi konvertilon aŭ instali programon nur por skribi ion per esperanto ne ŝajnas tre simple.

akueck (Tunjukkan profil) 10 Januari 2016 14.10.00

faust_twi:
akueck:"Patsema" signifas:
ne povas trovi pats* en vortaro.
Sed vi trovos "pat'", "sem'" kaj "a". Lau Regulo 11 oni povas fari la kunmetajhon "pat'sem'a", skribite sen streketoj: "patsema".

faust_twi (Tunjukkan profil) 10 Januari 2016 14.51.31

akueck:
faust_twi:
akueck:"Patsema" signifas:
ne povas trovi pats* en vortaro.
Sed vi trovos "pat'", "sem'" kaj "a". Lau Regulo 11 oni povas fari la kunmetajhon "pat'sem'a", skribite sen streketoj: "patsema".
ah, mi pensis ke tiu estas pats+em+a kaj ne pensis pri unuiĝitaj vortoj. tio vere povas esti problemo.

thyrolf (Tunjukkan profil) 10 Januari 2016 16.33.35

faust_twi:
thyrolf:http://mondezo.lucaslarson.net/

http://www.esperanto.be/konvertilo.php
dankon por ligilo. tiu alfabeto aspektas pli bone sed ankoraŭ ne uzas q kaj y sed havas 4 digramojn. ĉu ci scias kiel kontakti lin?

pri konvertilo - mi serĉas plej simplan manieron. ĉiuokaze uzi konvertilon aŭ instali programon nur por skribi ion per esperanto ne ŝajnas tre simple.
Ne supozi, sed provi. Vi povas verki eĉ grandajn tekstojn per la x-Methodo, kopii ĝin en la kodigilo, sendi ĝin kaj tuj ricevi la ĉapelitan tekston. Tio estas por la komenco.

Krome ekzistas programetoj ("peliloj" - drivers) kiuj povas disponigi al vi paralele redifinon de via nacia klavaro, por ke vi povas rekte skribi ĉapelitajn literojn. Tiel faras mi nun.

Alia eblo estas, ke vi en via tekstprilaborilo (ekz. en WORD tion fareblas) ŝangas la rezultojn de klav-kombinoj, por ke tiuj produktas la deziratajn literojn. Ekzemple laŭ tiu modelo:

https://eo.wikipedia.org/wiki/Klavarfasono#Klavaro...

Hodiaŭ fakte ne plu necesas trovi malsimülajn aŭ ekzotikajn alternativojn por la ĉapelitaj literoj. Tio estis alia afero, kiam ne ekzistis potencaj komputiloj kiel la hodiaŭaj.

faust_twi (Tunjukkan profil) 10 Januari 2016 17.32.20

sed komputiloj kreis tiun problemon. per skribilo mi povas skribi ion ĉion mi volas sen programoj kaj klavarmapoj.

novatago (Tunjukkan profil) 11 Januari 2016 00.38.13

faust_twi:sed komputiloj kreis tiun problemon. per skribilo mi povas skribi ion ĉion mi volas sen programoj kaj klavarmapoj.
Do, vi ne volas fari ion, kion verdire ĉiu faras, kiam oni lernas lingvon kaj oni bezonas tajpi en tiu lingvo. Videble la problemo ne estas komputiloj, sed via sinteno.

Se mi lernas la rusan mi devas ŝanĝi la klavararanĝon, se mi lernas la ĉinan mi eble devas eĉ uzi la Vindozan originalan diskon (aŭ fari ion similan). En tiuj lingvoj tio ne estas problemo, en Esperanto jes, kial? Nu, eble por vi Esperanto ne estas vera lingvo. Tio eksplikus vian sintenon, tamen, ĝi estas vera lingvo, kaj same al aliaj lingvoj vi devas tuŝi aferojn en via komputilo se vi volas skribi Esperanton, fakte multaj personoj devas fari aferojn por skribi en la angla. Sed por specialaj homoj tio estas neakceptebla. Huuuu, en Esperanto ne, dio mia! Oni ŝanĝu la lingvon!

Grandega nombro da lingvoj uzas kromsignojn kaj, por iuj, ŝajnas ke en planlingvo la modelo nepre devas esti la angla alfabeto, kiu fakte nesufiĉas por la angla lingvo. Ne! Oni rajtas ne ŝati la ĉapelitajn literojn sed uzi kromsignojn en planlingvo ne estas eraro, estas io tute akceptebla, kaj fakte, kontraŭe al ĝenerala opinio pri la afero, komputiloj pruvas ke tio estas akceptebla.

Ĝis, Novatago.

novatago (Tunjukkan profil) 11 Januari 2016 00.49.33

Por tiuj, kiuj preferas rekte tajpi la ĉapelojn kaj uzas Vindozon ĝis la 7-a versio: http://ttt.jubilo.ca/ttt/tajpi/

Ubuntu permesas tajpi en Esperanto sen elŝuti aferojn.

Ĝis, Novatago.

Kembali ke atas