Tästä sisältöön

ĉu ekzistas esperanta modifo, kiu donas kapablon skribi per anglaj literoj?

faust_twi :lta, 9. tammikuuta 2016

Viestejä: 67

Kieli: Esperanto

faust_twi (Näytä profiilli) 11. tammikuuta 2016 3.11.01

kiel oni povus uzi literojn q kaj x? x povus anstatawigi ĥ sed mi tute ne povas kompreni kion fari kun q...

erinja (Näytä profiilli) 11. tammikuuta 2016 3.55.03

faust_twi:kiel oni povus uzi literojn q kaj x? x povus anstatawigi ĥ sed mi tute ne povas kompreni kion fari kun q...
Kial oni volus fari tion?

thyrolf (Näytä profiilli) 11. tammikuuta 2016 7.01.41

faust_twi:sed komputiloj kreis tiun problemon. per skribilo mi povas skribi ion ĉion mi volas sen programoj kaj klavarmapoj.
Kompreneble vi tute rajtas skribi ĉion permane, mi originas el sen'interreta tempo, kiam manskribado ankoraŭ estis ĉiutagaĵo. Elprovu ĝin, skribu belajn literojn, kaj viaj korespondantoj eble ja ĝojas pri tia raraĵo.

Preskaŭ ĉiu sin engaĝema Esperantisto havas periodon (ofte proksime al la komenco), kiam ri volas "plibonigi" la lingvon, kies unua vere efika rezulto estis Ido. Sed jam Zamenhof mem ellaboris reformitan projekton en 1894, pri kiu voĉdonis la Esperantistoj kun la rezulto, ke ili decidis resti ĉe la originala Esperanto. La detalojn pri tiu projekto, kiu jam tiam kovris viajn esecajn punktojn, vi trovas jen:

https://eo.wikipedia.org/wiki/Reformprojekto_de_Za...

Sed jam tiam reformoj de la lingvo fare de la fondinto(!) de Esperanto ne vere havis ŝancojn venki en la Esperantistaro, kaj hodiaŭ, post kiam la "Fundamento de Esperanto" estas delonge deklarita kiel netuŝebla (en la jaro 1905), kaj post tiom longa tempo de tradicio kaj enradikiĝo de la lingvo en la komunumo (ekzemple ankaŭ pro la abunda literaturo, kiun reverki simple ne estas ebla) la ŝancoj estas eĉ malpli grandaj, fakte nulaj. Vi povas provi ŝanĝojn, sed la ĝenerala komunumo ne akceptos ilin, kaj vi kaj kelkaj eblaj adeptoj fariĝus kvazaŭ sekto, apartigita de Esperantujo. La obeo al la fundamento estas la kaŭzo, kial Esperanto ne dissplitiĝis en multaj dialektoj tiel fariĝintaj sensignifaj, kaj ke vi hodiaŭ senprobleme povas legi ĉiujn librojn el ĉiu periodo.

Do se vi fakte volas enplektiĝi en la komunumon, neniu alia restas al vi ol simple akcepti la esencan formon kiel ĝi estas nun. Same kiel vi devas -kiel ĉiu- akcepti ekzemple la regulojn en la strata trafiko, eĉ se vi trovas kelkajn el ili idotaj.

Mi montras al vi alian homon, kiu ŝajne volas "plibonigi" Esperanton (inklude la frazosignojn) kun la rezulto, ke liajn tekstojn verŝajne neniu volas deĉifri. Lin vi ne povus malakcepti, ĉar li nenion alian faras laŭ sia pensmaniero ol vi planas laŭ la via pensmaniero:

http://esperanto.com/enhavo/por-kio-esperanton-uza... (Uzanto Ljeonjiid)

faust_twi (Näytä profiilli) 11. tammikuuta 2016 7.51.21

erinja:
faust_twi:kiel oni povus uzi literojn q kaj x? x povus anstatawigi ĥ sed mi tute ne povas kompreni kion fari kun q...
Kial oni volus fari tion?
mi ne volas instali programojn por skribi esperante en chiun komputilon, os, poshfonon kaj aliajn aparatojn aw programojn kiujn mi uzas aw uzos. mi scias ke vi volos skribi post legado de chi tiu masaĝo sed vere petas - ne faru tion. mi scias vian opinion kaj ne konsentas.

sergejm (Näytä profiilli) 11. tammikuuta 2016 8.03.42

Por krei artefaritan lingvon necesas:
1. krei gramatikon (kun alfabeto interalie).
2. krei komencan vortaron.
3. krei komencan kontenton (librojn, kantojn k.t.p.)
4. varbi komencajn uzantojn.
5. plenigi vortaron, kontenton, varbi novajn uzantojn
6. ripetu (5) multfoje.
Se vi volas fari ŝanĝojn en (1) kaj (2) vi devas fari ĉion de la komenco, kaj via antaŭa laboro estos vana, ĉefe ke la kontento devas esti kreota denove.

Plian disvastiĝon de Esperanto bremsas manko de kontento.
Iuj ŝanĝoj en la lingvo devigas rekrei la kontenton - do neniom 'bonigas' la lingvon.

Se estos sufiĉe multaj uzantoj de Esperanto - Microsoft kaj aliaj faros subtenon de Esperanto en siaj produktoj, kaj estos nenia problemo pri alfabeto.

faust_twi (Näytä profiilli) 11. tammikuuta 2016 8.06.32

thyrolf:https://eo.wikipedia.org/wiki/Reformprojekto_de_Za...
"Ĉefaj proponitaj ŝanĝoj

La supersignoj malaperas."

ekzakte kion mi bezonas. multaj daktoj pro tiu ligilo.

"artikolon la mi proponas tute forigi" hm, tiuj shanĝoj aspektas tre interese sed mi komprenas ke multaj shanĝoj farigas mian paroladon ne komprenebla. do mi nur trovas pli facilan alfabeton. mi nur shatas ke zamenhof komprenis liajn erarojn, ech tio okazis tro malfrue.

thyrolf:Vi povas provi ŝanĝojn, sed la ĝenerala komunumo ne akceptos ilin
ĝenerala homaro neniam parolos esperante chiuokaze. mi ne zorgas pri tiaj aferoj kaj faras kion mi devas fari. nun tio estas lernado de esperanto (estas plej bona lingvo kiun mi konas) kaj uzado de pli bona alfabeto.

Kirilo81 (Näytä profiilli) 11. tammikuuta 2016 8.35.31

faust_twi:ĝenerala homaro neniam parolos esperante chiuokaze. mi ne zorgas pri tiaj aferoj kaj faras kion mi devas fari. nun tio estas lernado de esperanto (estas plej bona lingvo kiun mi konas) kaj uzado de pli bona alfabeto.
Do faru, kion vi opinias farenda, kaj bonfartu sur via tre soleca insulo.

faust_twi (Näytä profiilli) 11. tammikuuta 2016 8.40.31

Kirilo81:
faust_twi:ĝenerala homaro neniam parolos esperante chiuokaze. mi ne zorgas pri tiaj aferoj kaj faras kion mi devas fari. nun tio estas lernado de esperanto (estas plej bona lingvo kiun mi konas) kaj uzado de pli bona alfabeto.
Do faru, kion vi opinias farenda, kaj bonfartu sur via tre soleca insulo.
ekzakte kion mi faras. mi uzas linux, jabber, diaspora, esperanton, tor k.t.p. probable ci ech ne awdis tiujn vortojn.

Kirilo81 (Näytä profiilli) 11. tammikuuta 2016 9.10.33

faust_twi:ekzakte kion mi faras. mi uzas linux, jabber, diaspora, esperanton, tor k.t.p. probable ci ech ne awdis tiujn vortojn.
Kara, ankaŭ mi de jaroj uzas Linukson (jabber, diaspora kaj tor mi neniel bezonas), do mi tiom pli miras, ke vi plendas pri la supersignoj, ĉar mi povas en KDE sen ia problemo facile tajpi E-e, pli facile ol ekz. la polan.
Sed laŭ la impreso, kiun mi ekhavis el ĉi tiu diskuto, vi entute ne pretas diskuti pri la baza demando, ĉu uzi veran E-on aŭ esperantosimilan dialekton, kiun neniu alia parolas.
Adiaŭ.

faust_twi (Näytä profiilli) 11. tammikuuta 2016 9.47.38

Kirilo81:Sed laŭ la impreso, kiun mi ekhavis el ĉi tiu diskuto, vi entute ne pretas diskuti pri la baza demando
o, chu ci vere komprenis tion? adiaw.

Takaisin ylös