Al contingut

ĉu ekzistas esperanta modifo, kiu donas kapablon skribi per anglaj literoj?

de faust_twi, 9 de gener de 2016

Missatges: 67

Llengua: Esperanto

faust_twi (Mostra el perfil) 11 de gener de 2016 9.50.10

do, mi ripetu - kiel oni povus uzi literojn q kaj x? x povus anstatawigi ĥ sed mi tute ne povas kompreni kion fari kun q...

thyrolf (Mostra el perfil) 11 de gener de 2016 10.37.40

faust_twi:do, mi ripetu - kiel oni povus uzi literojn q kaj x? x povus anstatawigi ĥ sed mi tute ne povas kompreni kion fari kun q...
Plej bone nenion, nek kun x nek kun q, ĉar Zamenhof tre bone sciis, kial li NE uzis tiujn literojn. Kial vi ne iomete enprofundiĝos en la alfabeto de la supre citata projekto:

https://sites.google.com/site/esperanto1894/gramat...

kaj rigardas la konforme adaptitan vortaron, trovebla sur la sama paĝo? Kaj kelkajn tagojn meditas pri la tiklaj detaloj de la konsekvencaro de via plano?

Sed vidu, kiun skribis Zamenhof mem:
http://www.cce.ufes.br/goa/esperanto/TextoDiv/espo...

Se vi tamen preferas trabori solecajn montojn, tio estas via plezuro. Vi verŝajne multon lernos per viaj penoj, kaj tute ne estos la unua.

Ekzemplo: https://it.wikipedia.org/wiki/Nova_Help-Alfabeto

(Riceve il suo nome da Jon Walter Yung (1937-1991), il quale dedicò gran parte della sua vita allo studio dell'ortografia. = ricevis sian nomon de Jon ..., kiu grandan parton de sia vivo deciĉis al la studado de ortografio)

faust_twi (Mostra el perfil) 11 de gener de 2016 11.01.14

thyrolf:https://sites.google.com/site/esperanto1894/gramat...
char ech se mi shatas reformitan esperanton, mi pretas uzi esperantan gramatikon. ech tia gramatiko estas plej bona ke mi vidis en mia tuta vivo (krom reformita esperanto, certe). reformita esperanto proponas ne nur alian alfabeton, sed alian manieron diri vortojn. ekzemple tiu tute ne havas literon "z". kial mi diris antawe - mi volas diri esperanton, problemo estas nur en skribaĵo.

thyrolf:Sed vidu, kiun skribis Zamenhof mem:
http://www.cce.ufes.br/goa/esperanto/TextoDiv/espo...
"ĉ anstataŭ ch, ĉar la uzado de unu litero por unu sono" sed ch ne estas unua sono sed afrikato.

thyrolf:Se vi tamen preferas trabori solecajn montojn, tio estas via plezuro.
chu paroli kun mi sen tiaj insultetoj estas tro malfacile?

Kirilo81 (Mostra el perfil) 11 de gener de 2016 13.19.15

(mallonga reveno)

faust_twi, imagu nur veni al forumo por lernantoj de la angla, kie vi skribus
"heloŭ, aj vont tu: lörn Ingliŝ, bat aj doŭn't vont tu: ju:z the juĵuel Ingliŝ oatogrefi:, es it is sili:" - kian bonvenigon vi atendus?

Rilate la bazan problemon, mi ŝatus doni al vi konsilon (se nur por fini tiun diskuton), sed ĝis nun neniu geniulo sukcesis skribi 28 fonemojn (miaopinie estas 27, sed ne gravas) per 26 literoj, evitante digrafojn kaj ne atribuante precipe q, w arbitre al iu sono tute fremda. Ankaŭ vi ne sukcesos, mi kuraĝas prognozi.

novatago (Mostra el perfil) 11 de gener de 2016 13.31.56

Kvankam ne estas ĝuste la sama kazo, la afero similas.

externalImage.png

novatago (Mostra el perfil) 11 de gener de 2016 14.01.57

Alia eblo por vindozaj uzantoj, kiuj volas elŝuti nenion estas elekti la kanadan plurlingvan fasonon, kiu jam estas en ĉiu vindozo (almenaŭ en tiuj de okcidento, mi ne certas pri oriento). Oni povas lerni kiel tajpi la ĉapelitajn literojn per tiu klavararanĝo en https://eo.wikipedia.org/wiki/Klavarfasono#Kanada_...

Mi ĵus malkovris tion, pruvis ĝin kaj tio funkcias senprobleme. Fakte per tiu mi povas skribi eĉ la hispanajn kromsignojn.

Ĝis, Novatago.

faust_twi (Mostra el perfil) 11 de gener de 2016 14.31.43

novatago:Kvankam ne estas ĝuste la sama kazo, la afero similas.

externalImage.png
jes, diakrito estas problemo. gis.

faust_twi (Mostra el perfil) 12 de gener de 2016 3.11.24

mi komprenis kial zamenhof ne volis uzi q,w kaj kelkajn aliajn literojn antaw pli ol 100 jaroj. char tiujn literojn franca, hispana kaj germana ne havas. kaj eble aliaj lingvoj kiujn mi ne konas. estis bona decido por tiu tempo. sed ne por nia.

faust_twi (Mostra el perfil) 12 de gener de 2016 3.16.02

Kirilo81:(miaopinie estas 27, sed ne gravas)
heh, unu afero kiu vere gravas en chi tiu konversacio ci ne volis diri.

novatago (Mostra el perfil) 12 de gener de 2016 9.28.27

faust_twi:mi komprenis kial zamenhof ne volis uzi q,w kaj kelkajn aliajn literojn antaw pli ol 100 jaroj. char tiujn literojn franca, hispana kaj germana ne havas.
La q ĉiam ekzistis en la hispana alfabeto. Nur la k kaj la w estas konsiderataj eksterlandaj eĉ se nuntempe ambaŭ ĉeestas en la alfabeto.

faust_twi:estis bona decido por tiu tempo. sed ne por nia.
Tio, laŭ via ŝato kaj malmolkapa decido pri ne voli agordi telefonojn kaj komputilojn, krom via, tute kapriĉa, decido pri ne uzi le tute validajn sistemojn x-an kaj h-an.

Niaj ŝatoj kaj malŝatoj ne estas atentindaj aferoj por decidi ĉu io estas bona, malbona, ŝanĝenda aŭ konservinda.

Sekvu tiun vojon, homoj serioze atentos vin. lango.gif

Ĝis, Novatago.

Tornar a dalt