Til innholdet

ĉu ekzistas esperanta modifo, kiu donas kapablon skribi per anglaj literoj?

fra faust_twi,2016 1 9

Meldinger: 67

Språk: Esperanto

novatago (Å vise profilen) 2016 1 16 14:32:31

Altebrilas:
Precize, iu el la internaj kvalitoj de la angla por iĝi internacia lingvo estas ke ĝi uzas la komunan parton de la latinidaj alfabetoj de la plejparto de eŭropaj lingvoj. Tial ĝi estas tuj tajpebla per francaj, germanaj, hispanaj, polaj, ktp. klavaroj.
… tajpebla sed ne ĉiam dekfingre, sed unufingre aŭ dufingre, kio ja estas ĝenega kaj ĉagrenega se oni volas tajpi dekfingre kaj oni uzas neanglan klavaron. Do, fine oni devos ŝanĝi la klavararanĝon, kaj fakte multaj personoj devas ŝanĝi ĝin eĉ se ili nur uzas du fingroj por skribi.

Ĉiel, tio estas stulta plendo. Plendi pri ĉi tio estas kiel plendi pri ĉiutage ellitiĝi, ĉiutage manĝi, ĉiutage vestiĝi aŭ pri fari alian agon tute kutima. Same kiel oni alkutimiĝas ŝanĝi ilojn kaj vestojn en laboro aŭ ŝatokupo se tio estas bezonata, oni alkutimiĝas ŝanĝi klavararanĝon se oni bezonas tion. Ago, kiu daŭras ĝis unu sekundo, post la unua agordo. Tio se oni rifuzas uzi la x-sistemon kune kun konvertilo, se malmolkape oni ne volas agordi la komputilon.

Problemo, nek estas en la lingvo, nek estas en la komputiloj. Oni ŝanĝu la lingvon ĉiutage laŭ ĉies hazardaj kapriĉoj. Ĉiu volos lerni tian lingvon.

Aparte, la alfabeto, kio laŭ vi estas kvalito de la angla lingvo por iĝi internacia, por aliaj estas ĝuste kvalito por ne esti tio. Aldone, oni ne rajtas paroli pri malinda limigo de la unuaj tempoj de komputiloj, kvazaŭ io dezirinda.

Ĝis, Novatago.

lagtendisto (Å vise profilen) 2016 1 16 14:44:58

Altebrilas:... kiuj konceptas la komputilojn.
Bedaŭrinde, ankaŭ tion fuŝis germanoj: Z3

(Pardonu min, ke estas kontraŭ temo de fadeno.)

akueck (Å vise profilen) 2016 1 17 03:16:14

Altebrilas:
Tial mi ne kontraŭus reformon, kiu malaperigus ĉapelojn.
Bonvole priatentu jenon:

1) Malaperigo je literoj de Esperanto - chu ne kromsignaj chu kromsignaj - ne estas ebla, char ili estas Fundamentaj.

2)
Zamenhof:
Ni havas ja tre bone la eblon presi sen signetoj, farante tamen nenian reformon en nia lingvo

faust_twi (Å vise profilen) 2016 1 17 18:32:20

Altebrilas:Tial mi ne kontraŭus reformon
ne estos iu reformo, nur uzu alfabeton sen diakrito. esperantistoy tro ne shatas shanjoyn do tio estas sola maniero por fari ion. mi proponas tiun alfabeton http://mondezo.lucaslarson.net, sed esperas ke ekzistas io pli bona.

thyrolf (Å vise profilen) 2016 1 19 19:04:27

Por reiri al la demando de tiu ĉi fadeno: Jes, ekzistas modifo, aŭ pli bone dirita: varianta lingvo surbaze de Esperanto, kiu zorge eliminis la plej gravajn problemojn de Esperanto, sen plene detrui ties substancon.

La nomo estas NEO de Arturo Alfandari, publikigita en 1961, kaj havis kelkajn sukcesojn, sed la aŭtoro subite mortis. Mi trovas tiun lingvon bonege, sed la plej grava manko estas, ke verŝajne maksimume 10 personoj scipovas ĝin. Do senespera.

Tamen leginda (en la angla, la franca, kaj la germana).

Altebrilas (Å vise profilen) 2016 1 21 00:41:56

spreecamper:
Altebrilas:... kiuj konceptas la komputilojn.
Bedaŭrinde, ankaŭ tion fuŝis germanoj: Z3

(Pardonu min, ke estas kontraŭ temo de fadeno.)
Interese. Ĝi ŝajnas esti iu el la unuaj programlingvoj, sed ne tre facile legebla...

Mi ankaŭ uzis komence de mia komputilista kariero la programlingvon APL, kiu ankaŭ uzis specialajn literojn kaj kvazaŭ mortis pro tio. (Fakte, ĝi ne mortis, sed nur pluvivas, ne disvolviĝante tiel rapide kiel ĝi indus).

thyrolf (Å vise profilen) 2016 2 10 20:51:17

faust_twi:sed sen digramoj kiel sx, gx, jx k.t.p.

se tia alfabeto ne ekzistas, ĉu ekzistas branĉoj de esperanto uzantaj esperantan vortaron sed kun ŝanĝoj en esperanta gramatiko?

bonvolu ne skribi ke esperanto estas perfekta kaj zamenhof ne povis fari erarojn. mi bezonas helpon kaj tio estos nur malŝparo de via tempo.
Mi nun trovis iun ne malelegantan manieron:

http://maklerejo.de/?Esperantismo___Mi_%C5%9Datus_...

Se vi sekvas la ligilon, vi trovas broŝuron, en kiu sur la paĝojn ekde la 33/39 vi trovas ian ruzan substituadon de la alfabeto.

Se vi alklakas la bildon Kavlan, tio estas tuta paĝaro de tiu aŭtoro, sed ti ne necesas por kompreni la adaptitan alfabeton. Tiu distingas ekz. ĉu en klasika Esperanto la j staras meze aŭ fine de la vorto

Tibake til toppen