Vai all’indice

ĉu ekzistas esperanta modifo, kiu donas kapablon skribi per anglaj literoj?

di faust_twi, 09 gennaio 2016

Messaggi: 67

Lingua: Esperanto

faust_twi (Mostra il profilo) 09 gennaio 2016 10:13:24

sed sen digramoj kiel sx, gx, jx k.t.p.

se tia alfabeto ne ekzistas, ĉu ekzistas branĉoj de esperanto uzantaj esperantan vortaron sed kun ŝanĝoj en esperanta gramatiko?

bonvolu ne skribi ke esperanto estas perfekta kaj zamenhof ne povis fari erarojn. mi bezonas helpon kaj tio estos nur malŝparo de via tempo.

al_lastor (Mostra il profilo) 09 gennaio 2016 10:42:24

faust_twi:bonvolu ne skribi ke esperanto estas perfekta kaj zamenhof ne povis fari erarojn.
Estas malbona, miaopinie, modifo el la Fundamento.

ŝ -> sh
ĉ -> ch
ĥ -> hh
ĝ -> gh
ĵ -> jh
ŭ -> u

Sed ĝi estas pli malĝusta ol x-sistemo.

faust_twi (Mostra il profilo) 09 gennaio 2016 11:52:59

sed tiu estas sama x-sistemo, ĝi nur uzas h anstatau x.

novatago (Mostra il profilo) 09 gennaio 2016 14:27:55

faust_twi:sed sen digramoj kiel sx, gx, jx k.t.p.

se tia alfabeto ne ekzistas, ĉu ekzistas branĉoj de esperanto uzantaj esperantan vortaron sed kun ŝanĝoj en esperanta gramatiko?
Se oni volas paroli Esperanton, gravas Esperanto, ne branĉoj. Unueco de Esperanto estas nepra por ke ĝi funkciu.

Centoj aŭ eble miloj da proponoj ekzistas, fakte ĉiutage aperas iu, kiu prezentas sian propran proponon. Ĉiuj el ili estas neakceptitaj pro esti sennecesaj. Inventu la vian kaj zorge konservu ĝin por vi ĉar ĝi estos alia senutilaĵo pli por entirkestigi. Zamenhof ne estis perfekta, via propono ankaŭ ne estos tia nek pli bona, same kiel aliaj ne estas perfektaj, nek pli bonaj.

faust_twi:bonvolu ne skribi ke esperanto estas perfekta kaj zamenhof ne povis fari erarojn.
Esperanto ne estas perfekta, tamen Esperanto certe ne bezonas ion tian. La angla alfabeto ne sufiĉas por la sonoj de la angla lingvo, la Esperanta alfabeto sufiĉas por la sonoj de Esperanto. Eĉ se Esperanto ne estas perfekta, tiu afero estas pli bone solvita ol en la angla kaj en aliaj lingvoj. Preskaŭ ĉiam estas solvo por uzi kaj vidigi la Esperantajn literojn, kaj se ne eblas oni havas du alternativajn sistemojn. Se vi volas uzi Esperanton, uzu la sistemojn akceptitajn, se vi ne volas uzi la sistemojn akceptitajn, ne ĝenu.

Mi esperas ke vi estas kontenta ĉar mi ne diris ke Esperanto estas perfekta, kaj mi ne diris ke Zamenhof ne faris erarojn. Mi ne bozonis diri tion, kaj mi ne pensas tion.

Ĝis, Novatago.

akueck (Mostra il profilo) 09 gennaio 2016 15:01:23

al_lastor:
faust_twi:bonvolu ne skribi ke esperanto estas perfekta kaj zamenhof ne povis fari erarojn.
Estas malbona, miaopinie, modifo el la Fundamento.

ŝ -> sh
ĉ -> ch
ĥ -> hh
ĝ -> gh
ĵ -> jh
ŭ -> u

Sed ĝi estas pli malĝusta ol x-sistemo.
Ne. H-skribo per si mem ne estas malghusta Esperanto. Jen, kiel Zamenhof interpretis la koncernajn regulojn (kiujn cetere ja donis li mem):

Zamenhof:
La fundamentaj reguloj de nia lingvo permesas presi "h" anstatau supersigno; sed kio estas permesata por presado, tio ankau estas permesata por skribado. Tiel same, kiel neniu povas protesti, se vi skribos ekzemple per artifikaj gotaj literoj anstatau per literoj ordinaraj, au per literoj presaj anstatau skribaj, tiel same ankau neniu povas protesti, se vi skribos per "h" anstatau supersignoj
[...]
Se vi volas skribi per "h" anstatau supersignoj, vi povas tion fari, ne bezonante demandi ies permeson ...
[kompleta teksto de la lingva respondo]

faust_twi (Mostra il profilo) 10 gennaio 2016 08:08:28

novatago:Se oni volas paroli Esperanton, gravas Esperanto, ne branĉoj
mi volas paroli esperanton sed skribi per alia alfabeto. kaj se estas branĉo pli bona ol esperanto - kial mi ne volus paroli per ĝi?

akueck (Mostra il profilo) 10 gennaio 2016 09:26:54

faust_twi:sed sen digramoj kiel sx, gx, jx k.t.p.
Per "anglaj literoj" vi kredeble celas la 26 literojn a, b, c, d, e, f, g, h, i, j, k, l, m, n, o, p, q, r, s, t, u, v, w, x, y, z.

Esperanto havas 28 sencdistingajn parolsonojn. Chiu el eli estas skribe redonata per aparta litero. Char 28 > 26, la respondo al via demando (konsidere la aldonan kondichon "sen digramoj") estas ne.

faust_twi:se tia alfabeto ne ekzistas, ĉu ekzistas branĉoj de esperanto uzantaj esperantan vortaron sed kun ŝanĝoj en esperanta gramatiko?
Ekzistas variantoj de Esperanto. Ili vaste uzas radikojn de Esperanto. Tiuj variantoj unuflanke uzas kelkajn private enkondukitajn regulojn, aliflanke ignoras la validecon de ghenerale akceptitaj reguloj. Ekzemplo de tia varianto estas la La Bona Lingvo.

faust_twi (Mostra il profilo) 10 gennaio 2016 10:06:13

akueck:28 > 26
c povas esti skribita kiel ts kaj ĉ kiel tŝ. mi nur ne povas uzi 6 digramojn kiam mi havas 4 senuzitajn literojn sur klavaro.

dankon por ligilo. mi certas ke aliaj homoj komprenas tiujn aferojn ankaŭ, do mi ne devos krei unu alian modifon.

novatago (Mostra il profilo) 10 gennaio 2016 10:18:50

faust_twi:
novatago:Se oni volas paroli Esperanton, gravas Esperanto, ne branĉoj
mi volas paroli esperanton sed skribi kun alia alfabeto. kaj se estas branĉo pli bona ol esperanto - kial mi ne volus paroli per ĝi?
Esperanto ne estas perfekta, sed, kion signifas “pli bona”? Vi celas diri “io, kion mi pli ŝatas ĉar ne havas ion, kion mi ne ŝatas”.

Vi rajtas paroli tion, kion vi volu se vi ne ĝenas parolantojn de Esperanto per io, kio ne estas Esperanto kaj vi ne nomas Esperanton al tio, kion vi volas paroli. Se vi volas paroli Esperanton, parolu Esperanton. Se vi ne volas uzi la ĉapelitajn literojn, la h-sistemon aŭ la x-sistemon, vi ne volas paroli Esperanton.

Kiam oni volas lerni lingvon por paroli ĝin kun ties parolantoj, oni akceptas tiun lingvon, kiel ĝi estas uzata. Tamen se vi volas ludi al planlingvoj, vi povas agi kiel vi volas, se vi ne ĝenas parolantojn de Esperanto. Ĉiel, verŝajne ne ekzistas io uzata kun tiuj ecoj: 28 sonoj > 26 literoj, kaj vi ne volas digrafojn. Malfacile, ĉu ne?

Posta redakto:
Ha! Fine vi ja volas digrafojn! Kia “pli bona” “Esperanto”!! Esperanto ne havas eĉ unu digrafo. lango.gif Ĉi tiuj diskutoj, ĉiam, ĉiam, ĉiam, ĉiam estas absurdaj. Aliflanke komprenu ke c sono ne estas tute same al ts, kaj ekzemple la ĉ sono estas ankaŭ en la hispana kaj mi neniam diras tŝ. Neniam.

Ĝis, Novatago.

akueck (Mostra il profilo) 10 gennaio 2016 11:30:57

faust_twi:
akueck:28 > 26
c povas esti skribita kiel ts kaj ĉ kiel tŝ. mi nur ne povas uzi 6 digramojn kiam mi havas 4 senuzitajn literojn sur klavaro.
Sed tio ne plenumas vian kondichon "sen digramoj". Krome "c" kaj "ts" estas malsame prononcataj. Kaj ankau estas almenau konfuzanta tio, uzi "ts" anstatau "c"; ekzemplo:

"Pacema" signifas: "inklina esti paca".
"Patsema" signifas: "semanta patojn" au "rilata al la ago semi patojn" au "rilata al semo de pato".

Analoge statas pri via alia digramo.

Torna all’inizio