Till sidans innehåll

Helpu elekti la prezon korektan por la Germana Esperanto-Kongreso 2016

av true_droid, 9 januari 2016

Meddelanden: 4

Språk: Esperanto

true_droid (Visa profilen) 9 januari 2016 22:30:52

Saluton,

Mi estos en Germanio en majo kaj mi volas partopreni la Germanan Esperanto-Kongreson, sed sia kotiz-elekto konfuzas min.

Jen la aliĝilo.

Mi loĝas en Ukranio kaj mi naskiĝis en 1989. Mi devas esti elektebla je KG1JE de la kongreskotizo (€25,00) kaj je RAE de la rabato (€-20,00). Entute estas €5.

Sed malsupre, inter la tagaj biletoj, la minimuma prezo estas €20 per tago, sen rabato. Ĉu eblas, ke estas malpli multekoste ĉeesti la ĉiujn tagojn ol nur unu tagon?

Mi ne komprenas, kial ĝi devas esti tiom malsimpla. Ĉu iu povas konfirmi mian konjekton pri la prezo de €5?

Dankon!

akueck (Visa profilen) 10 januari 2016 10:31:41

true_droid:
Mi estos en Germanio en majo kaj mi volas partopreni la Germanan Esperanto-Kongreson, sed sia kotiz-elekto konfuzas min.

Jen la aliĝilo
[...]
Mi ne komprenas, kial ĝi devas esti tiom malsimpla.
Mi konjektas, ke la farinto de tiu alighilo volas superatuti la malsimplecon de la formularo de la germana impostdeklaro okulumo.gif

nornen (Visa profilen) 10 januari 2016 10:45:50

Mi denaske parolas la Germanan, tamen mi neniel komprenas la kotiz-sistemon de tiu aliĝilon.

true_droid (Visa profilen) 10 januari 2016 21:42:42

Nu, mi aliĝis la Kongreson je la 10-a de januaro, sed la banka ĝiro estos sendita morgaŭ. Mi esperas, ke ne estos iuj problemoj.

Tillbaka till toppen