目次へ

Neŭtrala aŭ vola modo en kom. programoj

tp2001,2016年1月11日の

メッセージ: 9

言語: Esperanto

tp2001 (プロフィールを表示) 2016年1月11日 2:21:53

Ambaŭ en pola kaj en angla lingvo oni uzas volan modon en komputilaj programoj, ekzemple: usuń/delete, zaznacz/select, pokaż/show... Kial oni tradukas ilin kiel: forigi, elekti, montri... anstataŭ kiel: forigu, elektu, montru? Sed ne en ĉiuj programoj, ekzemple en Notepad++ oni tamen uzas volan modon, do kia varianto estas pli korekta?

En tiu ĉi forumo oni ankaŭ uzas neŭtralan modon (ekz. krei fadenon)...

Kirilo81 (プロフィールを表示) 2016年1月11日 9:04:26

La angla ne nepre havas ĉi tie imperativon, la formoj estas simple neŭtralaj kaj same bone povus esti infinitivoj.
Aliaj lingvoj, ekz. la germana, uzas en tiuj okazoj la infinitivon, tial en E-o oni trovas ambaŭ manierojn, kvankam miaimprese la infinitivo estas pli ofta ol la volitivo. Certe kun la paso de la tempo unu aŭ alia formo ĝeneraliĝos, ambaŭ havas sian enhavan pravigon.

sergejm (プロフィールを表示) 2016年1月11日 13:08:05

Rigardu dekstren:
Vi vidos:
"Subtenu lernu!"
"Premu suban butonon."
Tio estas agojn kiujn sole vi faru.
Sed la surskribo sur la butono estas "Fari donacon".
Se vi premos la butonon, sekvos agoj, kiujn vi kaj komputilo faros kune.

Se en la angla vi vidas menuon "open file...", ĉu tio estas ordono aŭ infinitivo, kie "to" estas forlasita por ŝpari spacon? Mi pensas, ke fakte estas la dua. En la rusa oni ankaŭ uzas infinitifon "открыть файл...", kvankam "открой файл..." estas malpli longa, sed ĝentila formo "откройте файл..." estas pli longa.

akueck (プロフィールを表示) 2016年1月12日 19:31:49

tp2001:Ambaŭ en pola kaj en angla lingvo oni uzas volan modon en komputilaj programoj, ekzemple: usuń/delete, zaznacz/select, pokaż/show... Kial oni tradukas ilin kiel: forigi, elekti, montri... anstataŭ kiel: forigu, elektu, montru?
Chu eble pro konvencio? Chiuokaze vi povas subkompreni "Bonvolu", kaj rezultas vola modo: "Bonvolu elekti."

yyaann (プロフィールを表示) 2016年1月16日 7:29:04

Kirilo81:Aliaj lingvoj, ekz. la germana, uzas en tiuj okazoj la infinitivon
Okazas la samo en la franca kaj hispana.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2016年1月16日 10:10:14

Laŭ mia opinio, la volitivo uzindas kiam oni donas ordonon al la komputilo, kaj infinitivo kiam estas elekto por la uzanto.

sergejm (プロフィールを表示) 2016年1月18日 6:14:25

Altebrilas:Laŭ mia opinio, la volitivo uzindas kiam oni donas ordonon al la komputilo, kaj infinitivo kiam estas elekto por la uzanto.
Tute male.
Mi jam ekplikis - kiam estas ebla/elektebla ordono al komputilo aŭ al uzanto, estas uzata ifinitifo:
(la komputilo povas/Vi povas elekti) malfermi dosieron
Se estas ordono/peto al la uzanto, estas uzata volitivo:
Enigu vian nomon:
(marko en dialogo antaŭ redakto-linio)
sed: Enigi la nomon en menuo.

PS: Tamen, maldekstre de la redatilo de Via mesaĝo, Vi vidas "Redakti mesagon*".
Laŭ mia opinio, tie devas esti "Redaktu mesagon*", sed supre devas resti la titolo "Redakti mesagon".

tp2001 (プロフィールを表示) 2016年1月18日 10:43:29

Tute male.
Mi jam ekplikis - kiam estas ebla/elektebla ordono al komputilo aŭ al uzanto, estas uzata ifinitifo:
(la komputilo povas/Vi povas elekti) malfermi dosieron
Se estas ordono/peto al la uzanto, estas uzata volitivo:
Enigu vian nomon:
(marko en dialogo antaŭ redakto-linio)
sed: Enigi la nomon en menuo.
Mi komprenas nun, vi verŝajne pravas...

Do, mi tradukas na SMSSecure aplikaĵo, kaj mi miskorektis tiujn frazojn, kiujn la eks-tradukisto tradukis korekte...
forigi, ĉifri datumbazon, sendi SMS-on..., sendi mesaĝon (malgraŭ tio, ke uzanto skribas/tajpas mesaĝon, tio estas elekto de uzanto) sed: bonvolu atendi, entajpu pasfrazon (uzanto entajpas pasfrazon, kaj li devas entajpi ĝin)...
https://www.transifex.com/smssecure/ - Mi esperas, ke mia traduko estas komprenebla, se vi vidas iu eraro, bonvolu sciigi min.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2016年1月18日 13:33:57

tp2001:.. se vi vidas iu eraro, bonvolu sciigi min.
iuN eraroN! okulumo.gif

先頭にもどる