Ke daftar isi

Ĉu leviĝo de la angla mallevigas sciencon? - BBC

dari Demian, 14 Januari 2016

Pesan: 8

Bahasa: Esperanto

Demian (Tunjukkan profil) 14 Januari 2016 12.27.13

Interesa artikolo pri parenco inter angla kaj scienco: Does the rise of English mean losing knowledge?

Dufraza resumo: Galileo, Newton kaj aliaj sciencistoj uzis siajn gepatrajn lingvojn anstataŭ (kaj kun) la tiama eŭropa lingvo de science, la latina. Per uzado de la angla, ĉu ni riskas malfari ilian laboron?

cromañon (Tunjukkan profil) 14 Januari 2016 13.05.53

mi uzas mian denaskan hispanan por studi sciencon preskaŭ ĉiam, la anglan nur kiel kroma lingvo. sed mi ankaŭ komencas legi en aliaj lingvoj eĉ en esperanto.

Mescheryakov (Tunjukkan profil) 14 Januari 2016 13.24.21

Demian:Dufraza resumo: Galileo, Newton kaj aliaj sciencistoj uzis siajn gepatrajn lingvojn anstataŭ (kaj kun) la tiama eŭropa lingvo de science, la latina. Per uzado de la angla, ĉu ni riskas malfari ilian laboron?
Ĉu vi uzas la anglan lingvon de la laboro(hejmo,lernejo)?

ludomastro (Tunjukkan profil) 14 Januari 2016 19.41.16

Mi legis la artikolon kaj al mi ĝi ŝajnas malbonan skribatan. La ideo pro kio la angla malhelpas la sciencon en la artikulo ne estas klara al mi. Eble, ĝi devus legi kiel:

La uzo de nur unu lingvo (en ĉi tia okazo, la angla) malhelpas la sciencon ĉar ĝi restriktas la numeron de ideojn ke la homaro povas uzi por ekspliki tion ke lernas la sciencisto.

robbkvasnak (Tunjukkan profil) 14 Januari 2016 20.13.00

Ne estas "la angla" kiel minaco al scienco sed estas la fakto ke "la angla" (en diversaj formoj) estas la lingvo nacia de kelkaj landoj kun sia kulturo. Ĉiu lingvo kunportas certan kulturon kaj kulturo estas aro da reguloj, do ĉiu kulturo per defino havas limojn. Von Humboldt foje skribis ke ili estis limigita en sia pensado pro sia "lingva trudjako". Sapir kaj Whorf esploris tiun kampon. Memkompreneble multaj anglosaksonaj sciencistoj malŝatas la ideojn de tiuj kleruloj, ĉar tio signifas ke ili en sia unulingvismo pensas en la limoj de la angla. Mi havis tre akran argumenton kun profesoro el Sudafriko pri tio. Ekde tiam li ne plu parolas kun. mi. Esperanto estas iomete escepto kvankam eĉ uzante Esperanto ni devas atenti la limojn de nia lingvo, kiu estas post ĉio eble la plej libera lingvo de la mondo.

yyaann (Tunjukkan profil) 14 Januari 2016 20.33.37

Ke la malkovraĵoj faritaj de ne-anglaparolantoj ne povas facile disvastiĝi tutmonde, tio estas certe solvenda problemo.

Tamen, la lingva muro inter ideoj povas ankaŭ estigi aliajn specojn de problemoj.

Plej ofte, la franc-lingvaj, psikologi-esploraj publikaĵoj plenplenas je science arkaaj, Freud-aj kredaĉoj delonge forlasitaj de psikologiaj sciencistoj alilande. La francaj anglalingvaj artikoloj, kontraste, estas ĝenerale science fidindaj.

Koncede, ĉi tiu lingva divido inter sciencaj kaj ne-sciencaj ideoj en psikologio en Francio ne havas nur lingvajn kialojn. Tamen, se la sciencaj pri-psikologiaj scioj estus pli facile alireblaj por la ne-anglaparolantaj studentoj, ekzemple per Esperanto, mi pensas, ke estus pli malfacile por la profesoroj instrui malekzaktajn ideojn (malhepajn por iliaj estontaj pacientoj!) en francaj universitatoj.

robbkvasnak (Tunjukkan profil) 14 Januari 2016 22.20.01

Mi loĝas en Usono. Mia fako estas "akirado de dua lingvo". En Usono estas tre malfacile ekhavi artikolojn pri tiu temo de aliaj landoj, eĉ se ili estas en la angla. Ĉar mi ne povas pagi la altajn prezojn de fakĵurnaloj, mi devas uzi la lokan universitatan bibliotekon (ankaŭ perretan). Sed tiu universitato ne abonas en mia fako multajn ĵurnalojn el aliaj landoj, eĉ ne el Kanado, lando kie estas bonegaj esploristoj en tiu fako. Mi ne memoras iam ajn vidi iun ĵurnalon el Francio.

Demian (Tunjukkan profil) 15 Januari 2016 10.58.39

Mescheryakov:
Demian:Dufraza resumo: Galileo, Newton kaj aliaj sciencistoj uzis siajn gepatrajn lingvojn anstataŭ (kaj kun) la tiama eŭropa lingvo de science, la latina. Per uzado de la angla, ĉu ni riskas malfari ilian laboron?
Ĉu vi uzas la anglan lingvon de la laboro(hejmo,lernejo)?
Hejme mi parolas panĝaban. En la ĉirkaŭaĵo de mia loĝejo (kiu ne estas en mia hejma urbo), hinda estas populara. Tial mi ĝin uzas por komuniki kun lokanoj. Angla estas mia labora lingvo, tial ĝin mi uzas laboreje.

Liber-tempe, mi legas librojn, kiuj estas plejparte en la angla. Antaŭ kelkaj tagoj, mi komencis legi rusan tradukon de Карлсон, который живёт на крыше ĉar mi lernas la rusan. Mi estas la plej mult-lingva, kiam mi legas novaĵojn, kiujn mi ofte legas angle, panĝabe, hinde, urdue kaj ruse. (Kelkfoje francan kaj hispanan ankaŭ uzas.) =)

Kembali ke atas