Al la enhavo

Proverbaro Esperanta kaj kopirajto

de harlandski, 2016-januaro-16

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

harlandski (Montri la profilon) 2016-januaro-16 16:24:18

Saluton! Mi havas kvar demandoj (fakte nur la dua estas strikte pri lernu.net, sed por mi ĝi estas la plej grava).

1. Ĉu la Proverbaro Esperanta estas ĝenerale senkopirajta?
2. Ĉu mi rajtas uzi la Proverbaron de lernu.net por fari kurson ĉe Memrise.com. Kompreneble mi ligilos lernu.net en la priskribo tie.
3. Ĉu la angla traduko de Montagu C Butler estas senkopirajta, kaj ĉu ĝi ekzistas ie rete?
4. Ĉu tradukoj en aliajn lingvojn ekzistas, kaj ĉu ili estas senkopirajtaj, kaj troveblaj rete?

Se vi nur povas respondi al 2., tio sufiĉas! ridulo.gif

erinja (Montri la profilon) 2016-januaro-17 00:24:09

Supozeble la proverbaro ne plu estas sub kopirajta protekto.

Tiukaze vi eĉ ne nepre devas preni ĝin de lernu, estas multaj fontoj en la reto, kiuj eble eĉ havas ĝin en formo kiu estas pli taŭga al via bezono. https://eo.wikipedia.org/wiki/Proverbaro_Esperanta

Vi povas libere preni ĝin de lernu kaj ligi al ĉi tiu paĝaro, mi donas la supran ligilon ne por forpuŝi vin, sed por doni al vi aliajn fontojn de la proverbaro, kiuj eble havas ĝin en pli facile elŝutebla versio.

harlandski (Montri la profilon) 2016-januaro-17 19:09:09

erinja:Supozeble la proverbaro ne plu estas sub kopirajta protekto.

Tiukaze vi eĉ ne nepre devas preni ĝin de lernu, estas multaj fontoj en la reto, kiuj eble eĉ havas ĝin en formo kiu estas pli taŭga al via bezono. https://eo.wikipedia.org/wiki/Proverbaro_Esperanta

Vi povas libere preni ĝin de lernu kaj ligi al ĉi tiu paĝaro, mi donas la supran ligilon ne por forpuŝi vin, sed por doni al vi aliajn fontojn de la proverbaro, kiuj eble havas ĝin en pli facile elŝutebla versio.
Dankon por la rapida respondo! Mi jam legis la artikolon ĉe Vikipedio, kaj ŝajnas al mi, ke la versio ĉe lernu.net estas la plej utila por miaj celoj, ĉar mi povas facile konverti ĝin al simpla teksto.

314 Rory (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-28 19:52:23

Kie estas la lernu.net Proverbaro? Estas du aŭ tri jaroj de kiam mi vizitis lernu.net kaj gi aliaspektas. Kial? La novan aspekton mi ne ŝatas, kiel la malnova. Ankaŭ, ĝi estas malpli utila ol la malnova, kaj mi ne povas trovi aliaj tekstoj. Kial la ŝanĝoj?

Mi scias ke me trovus la Proverbaro ie, sed mi ŝatas la utilo por vortkaki, vidi la angla traduko en la lernu.net retejo.

Reen al la supro