Mesaĝoj: 11
Lingvo: Esperanto
JoeyJoJo (Montri la profilon) 2016-januaro-19 02:22:00
La Rakonto de la Arbohakisto, Pridemandata de la Polico
Jes. Ne estas dubo pri tio, mi estis tiu, kiu trovis la korpon. Ĉi-matene, kiel ordinare, mi supreniris la malantaŭmontetojn por faligi ojn. Tie, en bosko je la ombro de la monto, jen estis la korpo. Kie? Tio situas proksimume 4 aŭ 5 ĉō-j for de la Jamaŝina-vojo. Tio estas senhoma regiono, kie magraj cedroj kaj bambuoj kreskas kune.
La korpo kuŝis frontsupre, surhavis bluetan tunikon kaj ĉefurban ĉifitan eboŝi-n. Ĉiukaze, estis unusola bato, pikvundo je la brusto. La defalintaj bambufolioj ĉirkaŭ la korpo estis farbitaj malhelruĝaj. Ne, la sango ne plu fluis. La tranĉego ŝajnis seka. Kio plu estas, tabano fiksiĝis en tio, neaŭdante miajn paŝojn.
Ĉu mi vidis glavon aŭ ion tian? Ne, nenio. Nur ŝnuro, kiun falis ĉe la radikoj de cedro. Kaj — ho, krome la ŝnuro, jen estis kombilo. Tiuj du aĵoj estis ĉirkaŭ la korpo. Sed, laŭ la piedpremita herbo kaj bambuo, la viro ja dure batalis ol li mortis, sendube. Kio, ĉu estis ĉevalo proksime? Ĉevalo tie estus vera enigmo, ĉar oni apenaŭ povas eniri tien. Ĉiukaze, la ĉevalvojo estas malproksime de la bosko.
JoeyJoJo (Montri la profilon) 2016-januaro-19 02:23:37
La Rakonto de la Nomada Monaĥo, Pridemandata de la Polico
Se mi memoras ĝuste, mi hazarde trovis la korpon de viro hieraŭ. Hieraŭ je — hmm, tagmezo. Li situis duonvoje inter Sekijama kaj Jamaŝina. Li piediris al Sekijama kun surĉevala virino. Ŝia kaskedo estis malsuprentirita, do mi ne povis rekoni ŝian vizaĝon. Mi nur povis vidi la koloron de ŝia robo, kiu ŝajnis esti ordinara siringkolora aŭtuna kimono. La ĉevalo estis kremkolora — kun stucaj kolharoj, laŭ mia memoro. Kiom longa? Estis 4 sun-oj longaj? — Ĉar mi estas nur ŝramano, mi ne tute koncentriĝas je tiaĵoj. La viro — nu, li estis armita kun glavo, kaj li portis pafarkon. Mi klare memoras, ke li havis pli ol 20 sagojn, en nigrega laka sagujo.
Mi neniam imagus, ke la viro finiĝos tiamaniere. Vere, homa vivo estas la sama kiel la matena roso kaj la fulmo. Ho ve, mankas al mi la vortoj, por tia bedaŭrinda okazo.
JoeyJoJo (Montri la profilon) 2016-januaro-19 02:24:08
La Rakonto de la Ekskondamnulo, Pridemandata de la Polico
Kiu estas la viro, kiu mi arestis? Mi asertas, ke li estas Taĵōmaru, la fifama rabisto. Kiam mi lin arestis, li defalis de sia ĉevalo. Li dolorĝemis supre sur la Aŭataguĉi Ŝtonponto. Precize kiam? La hieraŭan nokton, je la unua gardo. Mi kaptis lin unufoje antaŭe, sed li eskapis. Ĉiukaze, li surhavis indigan tunikon, kaj martelreliefan glavon sur la kokso. Kaj, kiel vi povas vidi, li portis ian pafarkon. De la sama tipo, kiun la korpo havis? Taĵōmaru verŝajne estas la murdinto. Leda-ŝnurita pafarko, nigrega sagujo, 17 falkoplumaj sagoj … tio estas ĉio, ke li portis. Jes. La ĉevalo estis kiel priskribis, kremkolora kun stucaj kolharoj. Tiu bruto defalis de la ĉevalo certe estas karmo. Estis iom pli antaŭ la ŝtonponto, paŝtiĝis en verda kortaderioj, la longa kolbrido pendetis.
Ili diris, ke el ĉiuj banditoj en la ĉefurbo, Taĵōmaru estas la plu voluptema. Lastaŭtune, en la montoj preter la statuo de Pindola de Toribe-dera, korteganino, kiu certe iris por viziti la templon, estis mortigita, kune kun juna virino. Ili diris, ke li fifaris tion. Se li mortigis la viron, mi ne scias, kien la virino sur la kremkolora ĉevalo iris. Se mi rajtas paroli senpere, mi tre ŝatus esti komisiita al plia enketado.
JoeyJoJo (Montri la profilon) 2016-januaro-19 02:24:48
La Rakonto de la Oldulino, Pridemandata de la Polico
Jes, tio estas la korpo de la viro, kiu edziĝis mia filino. Sed, li ne estas ĉefurbulo. Li estis samurajo de la ĉefa urbo de la provinco Ŭakasa. Li nomiĝis Kanazaŭa no Takehiro, kaj li havis 26 jarojn. Nu, pro lia ĝentila inklino, li ne devintus suferi iun ajn malamikecon.
Kio pri mia filino? Mia filino nomiĝas Masago, kaj ŝi havas 19 jarojn. Ŝi havas fortan volon, ne malpli ol viro, sed ŝi ankoraŭ ne ekkonis viron krom Takehiro. Ŝi havas malhelan vizaĝkoloron, belgrajnon sub sia maldekstra okulo, kaj ovalan vizaĝon.
Takehiro foriris al Ŭakasa hieraŭ kun mia filino, sed estis fifato, ke aferoj finiĝis tiamaniere. Sed kio okazis al mia filino? Mi povas akcepti la sorton de mia bofilo, sed mi ne povas ne ĉagreni. Mi petas, kiel la deziro de maljuna virino, eĉ se vi devas serĉi la tutan arbaron, trovu mian filinon. En ĉiu kazo, li estas abomena, tiu Taĵōmaru aŭ kio ajn li nomiĝas, tiu brutalo. Ne nur mia bofilo, sed ankaŭ filino……… (Post kio ŝi senvorte eklarmis).
JoeyJoJo (Montri la profilon) 2016-januaro-19 02:26:32
La Konfeso de Taĵōmaru
Mi mortigis lin. Sed mi ne mortigis ŝin. Do, kien ŝi iris? Mi ne scias tion. Oj, atendu! Eĉ se vi torturus min, mi ne povas diri al vi, kion mi ne scias. Krome, ĉar ĝi jam okazis, mi ne antaŭvidas poltrone kaŝi detalojn.
Hieraŭ, post la dekdua, mi renkontis la geedzojn. Dum momento, la vento blovis supren la vualon de ŝia ĉapo, kaj mi ekvidis la vizaĝon de la virino. Dum momento — mi vidis ĝin nur momenteto antaŭ ekstervidigis, kaj eble pro tio, ŝajnas kiel la vizaĝo de bodisatvino. Tiutempe, eĉ se mi devus mortigi lin, mi decidis preni la virinon.
Kio? Mortigi viron aŭ ian tion ne estas tiel grava, kiel vi pensas. Tial ke mi prenis ŝin, necesis mortigi la viron. Kiam mi mortigas, mi uzas la glavon sur la kokso. Vi ne uzas glavojn. Vi mortigas kun via prestiĝo, kun via riĉeco, iafoje kun kelkaj egoistaj vortoj. Estas vero, ke ili ne sangas, ke ili bone vivas — sed vi malgraŭe mortigis ilin. Kiam mi kontrolas la gravecon de niaj pekoj, mi ne certas, kiu estas la fiulo, aŭ vi aŭ mi. (Sardona rideto).
Sed oni povus preni virinon sen mortigi sian edzon, neniel utilas mortigi. Nu, pro mia animstato tiutempe, mi decidis preni ŝin sen mortigi la viron, laŭeble. Tamen, ne estas la afero tia, ke oni povus fari sur la Jamaŝina-vojo. Do mi elpensis planon por logi la geedzoj en la montoj.
Ne estas malfacila. Mi iĝis ilia kuniranto, kaj mi komencis konversacion: “Jen estas antikva tumulo trans la monto. Kiam mi elfosis la tumulon, mi trovis multe da glavoj kaj speguloj. Por certigi neniun alian scius pri tio, mi enterigis ĝin en bosko je la ombro de la monto. Se vin tio interesas, mi vendos al vi iun ajn el tiuj malkare.” La viro iam komencis interesiĝi pri mia rakonto. Post tio — vi scias. Avido estas timiga aĵo, ĉu ne? Post iom da tempo, la geedzoj iris al la montvojo kun mi.
Kiam ni atingis la boskon, mi diris: “Jen tie, kie la trezoro estas enterigita, venu kaj vidu!” Tial ke la viro estis nebuligita per avido, li neniel obĵetis. Tamen, la virino ne deĉevaliĝis, diris ke ŝi atendos. Ŝi vidis, kiel densa la bosko estis, do kion ŝi diris havis sencon. Se paroli sincere, ŝi ludis en miajn manojn, do mi postlasis la virinon, kaj mi eniris la boskon kun la viro.
JoeyJoJo (Montri la profilon) 2016-januaro-19 02:27:51
Mallongaspace, la bosko konsistas el nur bambuoj. Sed, kiam oni iris proksimume duonan ĉō-n, jen estas malgranda maldensejo plena de cedroj — mi ne povintus trovi pli oportunan lokon por plenumi mian aferon. Trapuŝe la boskon, mi aprobeble mensogis, ke la trezoro estas enterigita sub la cedroj. Kiam mi diris tion al li, li laboreme antaŭiris al la magraj cedroj, kiuj estis videblaj tra la interspacoj. La bambuo iutempe maldensiĝis, kaj cedroj kreskis en linio — ekkiam ni alvenis tien, mi senaverte premis mian kuniranton. La viro havis glavon sur la kokso, do li ŝajnis forta, sed li ne povis trakti neatenditan baton. Mi tuj ligis lin al radikoj de cedro. Kie mi prenis la ŝnuron? Ŝnuro estas beno por rabisto. Oni neniam scias, kiam oni devos surgrimpi muron, do mi portis ĝin ĉirkaŭ mia talio. Certe, mi devis malebligi al li ekkrii, do mi plenŝtopis lian buŝon per bambufolioj, sen iu problemo.
Traktinte la viron, mi reiris al la virino, kaj diris al ŝi, ke ŝi venu kaj vidu sian edzon, ĉar li ŝajnis malsaniĝi. Mi ne bezonas diri, ke mi trafis la celon. La virino demetis sian kareksoĉapelon, kaj mi tenis sian manon, kaj mi kondukis ŝin en la bosko. Sed kiam ŝi venis kaj vidis la viron ligita al la radikoj de cedro — ekkiam ŝi ekvidis, ŝi elingigis ponardon el sia brustpoŝo kun brileto. Mi neniam antaŭe vidis virinon kun tia perforta karaktero. Se mi estus senatenta tiutempe, mi estintus pikvundita je la flanko. Nu, mi kapablis eviti, sed ŝi daŭrigis rapide piki, kaj ŝi eble vundis min. Sed mi estas Taĵōmaru, do mi sukcesis forigi ŝian ponardon sen elingigi mian glavon. Eĉ se ino havas fortan volon, ŝi nenocas sen armilo. Finfine, kiel mi volis, mi prenis la virinon sen devi mortigi la viron.
Jes, sen devi mortigi la viron. Krome, mi ne intencis mortigi lin. Mi estis forironta la boskon, lasante ŝin disfali kaj ekplori, sed ŝi ekprenis mian brakon, kvazaŭ ŝi estus freneza. El ŝia konfuza ululado, mi povis aŭdi ŝin diri: “Aŭ vi aŭ mia edzo devas morti! Morti ne estas tiel kruela, kiel esti malhonorigita antaŭ du viroj!” Ŝi eldiris: “Mi edziĝos tiu, kiu postvivos!” Sekve, mi feroce deziris mortigi la viron. (Malgaja ekscito).
Kiam mi diris ĝin tiele, sendube vi rigardas min kiel pli kruelan ol vi. Sed tio estas, ĉar vi ne vidis ŝian vizaĝon. Ĉar vi ne vidis ŝiajn ardajn pupilojn tiumomente. Kiam niaj okuloj renkontiĝis, eĉ se mi estos frapita de fulmo el ĉielo, mi volis edzinigi ŝin. Edzinigi ŝin — tio estis sola pensado, kiu trafis mian menson. Tio ne estis vulgara volupto, kiel vi pensas. Se mi sentis nenion krom volupton, mi estus piedbatinta la virino kaj forkuri. Se tio estis la kazo, mi ne estus makulinta mian glavon kun ties sango. Sed ekkiam mi fiksrigardis la vizaĝon de la virino en la malhela bosko, mi decidis, ke mi ne foriris la lokon, se mi mortigos lin.
JoeyJoJo (Montri la profilon) 2016-januaro-19 02:28:31
Tamen, eĉ se mi mortigus lin, mi ne volus fari tion poltrone. Malligante la ŝnuron, mi diris lin, ke ni duelos. (Do la ŝnuro je la radikoj de la cedro estas same kiel tiu, kiun mi uzis). Lia mieno ŝanĝis dum li elingigis sian glavon. Tiam li kolere ĵetis sin al mi, sen vorton diri. — Diri la elvenon de la duelo neniel utilas. Je la dudek tria bato, mia glavo pikis la bruston de mia kontraŭulo. Dudek tri batoj — bonvolu ne forgesi tion. Retrorigarde eĉ nun, li tre imponas al mi. Li estis la sola viro sub ĉielo, kiu povis alfronti min por dudek batoj. (Neserioza rideto).
Kiam li kolapsis, mi mallevis mian sangokovritan glavon, kaj turni sin por rigardi la virinon. Sed poste — kiel? Ŝi videblis nenie, ĉu ne? Mi serĉis ŝin en la aro de cedroj, kie ŝi fuĝis. Sed spuro ne estis sur la defalintaj bambufolioj. Mi aŭskultis denove, sed mi ne povis aŭdi ion, krom la stertoro el la gorĝo de la viro.
Eble ŝi eliris por peti helpon tuj kiam mi komencis la glavlukton. — Kiam mi pensis tiele, mi pensis, ke tio estis afero de mia vivo, do mi prenis lian glavon kaj pafarkon, kaj mi tuj iris al la montvojo. La ĉevalo de la virino ankoraŭ estis tie, trankvile paŝtiĝis. Diri kion sekvis estus malŝparo de vortoj. Sed, antaŭ ol mi alvenis ĉe la ĉefurbo, la glavo jam estis el miaj manoj. — Tio estas mia konfeso. Mi jam scias, ke mia kranio pendos de la branĉoj de la bida melio, do donu al mi la maksimuman punon! (Triumfa sinteno).
JoeyJoJo (Montri la profilon) 2016-januaro-19 02:29:48
La Pentofarado de la Virino, kiu Venis al Kijomizu-dera
— La viro, kiu surhavis la indigan tunikon, seksperfortis al mi; li moke grimacis dum mia ligita edzo spektis. Li verŝajne estis humiligita. Sed dum li baraktis, la ŝnuroj ligitaj ĉirkaŭ lia korpo eĉ pli strikte mordis lin. Malgraŭ mi, mi kuris kaj falis ĉe la flanko de mia edzo. Ne, mi provis kuri. Sed la viro tuj piedbatis min. Mi perceptis nepriskribeblan brilon en la okuloj de mia edzo. Estis nepriskribebla — eĉ nun, mi ne povas imagi lian rigardon sen tremeti. Mia edzo, kiu ne povis diri vorton, komunikis sian koron al mi per sia rigardo. Tiu, kiu brilis en liaj okuloj estis nek kolero nek bedaŭro — ĉu tio nur estis glacia rigardo de malestimo kontraŭ mi? Pli doloris min la rigardon, ol la piedbaton de la viro, malgraŭ mi, mi komencis krii kaj senkonsciiĝis.
Post momento, kiam mi rekonsciiĝis, la viro, kiu surhavis la indigan tunikon jam foriris. La sola afero, kiu li lasis estis mian edzon, ligita al la radikoj de la cedro. Ekde povis suriĝi de la bambufolioj, mi rigardis la vizaĝon de mia edzo. Sed liaj okuloj tute ne ŝanĝiĝis. Sub lia glacia malestimo, estis esprimo de malamo. Honto, malĝojo, ĉagreno — mi ne scipovas esprimi tion, kio estis en mia koro tiutempe. Mi hezitante ekstaris kaj apudiĝis al mia edzo.
“Vi. Post tio okazis, mi ne povas resti kun vi. Mi pretas morti. Tamen — ankaŭ vi devas morti. Vi vidis mian humiliĝon. Mi ne povas lasi vin vivi.”
Mi bezonis tutan mian fortostreĉon por diri tion. Mia edzo ankoraŭ fiksrigardis min, naŭzite. Mi havis la senton, ke mia koro rompis dum mi serĉis la glavon de mia edzo. Sed ĝi verŝajne estis ŝtelita de la rabisto; nek la glavon nek la pafarko estis en la bosko. Fortune, ponardon estis antaŭ miaj piedoj. Mi levis la ponardon kaj ankoraŭ parolis al mia edzo. “Forlasu vian vivon. Mi tuj sekvos vin.”
Aŭdante tiujn vortojn, mia edzo apenaŭ movis siajn lipojn. Lia buŝo estis plenŝtopita per bambufolioj, klare, do mi ne povis aŭdi lin. Tamen, rigardante lin, liaj vortoj estis klaraj. Mia edzo malestime rigardis min, kaj diris “Mortigu min.” En ravo, mi plonĝis la ponardon tra la malhelblua tuniko en sia brusto.
Poste, mi senkonsciiĝis denove. Kiam mi finfine ĉirkaŭrigardis, mia edzo ankoraŭ estis ligita, kaj li jam ĉesis spiri. Sur lia pala vizaĝo, el la ĉielo inter la bambuoj kaj cedroj, sunsubira radio brilis. Glutante miajn plorojn, mi malligis la ŝnuron de lia kadavro. Sed — sed kio mi iĝis? Mankas al mi forto por diri. Ĉiuokaze, mi ne havis la forton por sinmortigo. Mi ponardis min en la gorĝo, mi ĵetis min en la lageto ĉe la piedo de monto, mi faris diversaĵojn, sed mi ne mortis, do mi ne povas regajni mian dignon. (Soleca rideto). Mi estas tia timulo, eĉ la Kompatemega kaj Favorkora Bodisatvo Kannon certe min forlasis. Sed mi mortigis mian edzon, mi estis seksperfortita de la rabisto, kion plu mi povas fari? Kion plu… mi povas… (Subita perforta plorado).
JoeyJoJo (Montri la profilon) 2016-januaro-19 02:30:51
La Rakonto de la Fantomo, el la Buŝo de Ŝamanino
— Post kiam li seksperfortis mian edzinon, la rabisto sidis kun ŝi kaj faris diversaĵojn por konsoli ŝin. Nature, mi ne povis uzi mian buŝon. Mia korpo estis ligita al la radikoj de la cedro. Interdume, mi palpebrumis al mia edzino. “Ne kredu lin! Malveras ĉio ajn, kion li diras!” — Tio estis la mesaĝo, ke mi povis sciigi. Sed mia edzino korpremite sidis sur la bambufolioj, ŝiaj okuloj je sia sino. Kaj ŝajnis ke ŝi aŭskultis la rabiston, ĉu ne? Mi baraktis pro ĵaluzo. Sed la rabisto adis konversi. “Tial ke via korpo estas malpurigita, la rilato kun via edzo estas difektita. Anstataŭ resti kun li, edzigi min, ĉu ne? Miaj aĉaj agoj estis pro mia amo por vi.” — Fine, la rabisto aŭdacis proponi.
Dum la rabisto parolis, mia edzino levis sian vizaĝon, kvazaŭ ebria. Mi neniam vidis ion tiel belan kiel mia edzino tiumomente. Sed kiel mia bela edzino respondis al la rabisto, kiam mi estis ligita? Eĉ kiam mi ŝanceliĝis en Limbo, memori la respondon de mia edzino sen koleriĝi estas malfacila. Vere, mia edzino diris: “Do prenu min kun vi, kien ajn vi iros.” (Longa silento).
Tio ne estas la sola peko de mia edzino. Ke tio estis ĉio, mi ne suferus tiajn turmentojn en la malhelo. Sed dum mia edzino reve eliris la boskon, tenante la manon de la rabisto, ŝia vizaĝo subite paliĝis, kaj ŝi montris al la radikoj de la cedro, al mi. “Mortigu lin! Mi ne povas iri kun vi kiam li vivis!” — Mia edzino estis kvazaŭ freneza, ripete kriante, “Mortigu lin!” — Kiel tempesto, tiuj vortoj ankoraŭ forblovas min, renversite, en la abismo. Ĉu la homa buŝo jam diris tiajn abomenajn vortojn? Ĉu la homa orelo jam aŭdis tiajn damnitajn vortojn? Ĉu la… (Abrupta eksplodo de disdegno). Ĉe tiuj vortoj, ankaŭ la rabisto paliĝis. “Mortigu lin!” Dum mia edzino kriis, ŝi tenis la brakon de la rabisto. La rabisto rigardis mian edzinon, kaj li ne diris ĉu li mortigos aŭ savos min. — Antaŭ ol mi povis pensi, li piedbatis ŝin sur la bambufolioj. (Dua eksplodo de disdegno). Senbrue krucante la brakojn, la rabisto rigardis min kaj diris. “Kion mi devus fari al la ino? Mortigu ŝin aŭ savu ŝin? Vi povos respondi per kapjeso. Ĉu mi devus mortigu ŝin?” — Nur laŭ la vortoj, mi pardonus al li siajn krimojn. (Dua longa silento).
JoeyJoJo (Montri la profilon) 2016-januaro-19 02:31:34
Kiam mi hezitis, mia edzino ekkriis kaj kuris en la bosko. La rabisto subite postkuris ŝin, sed li eĉ ne ekkaptis ŝian manikon. Mi fiksrigardis al la okazejo, kvazaŭ nur estis iluzio.
Kiam mia edzino forkuris, la rabisto prenis mian glavon kaj pafarkon, kaj li tranĉis la ŝnuron. Mi memoras, ke li forpasis el la bosko, murmurante “Nu, jen mia sorto.” Post tio, ĉio silentas. Ne, voĉo ankoraŭ ploris. Malligante la ŝnurojn, mi atenteme aŭskultis. Sed kiam mi aŭskultis, mi konsciis, ke tio nur estis mi, ĉu ne? (Tria longa silento).
Mi levis mian lacegan korpon el la radikoj de la cedro. Antaŭ mi estis la brila ponardo, kiu estis lasita de mia edzino. Mi levis ĝin, kaj ponardis min je la brusto. Sange odora bulo plenigis mian buŝon. Tamen, mi ne sentis ajnan doloron. Dum mia brusto malvarmiĝis, ĉio estis tute trankvila. Ho, kia silento! Eĉ ne unu kantbirdo kvivitis en la ĉielo super la bosko je la ombro de la monto. Nur sola sunradio restis sur la branĉoj de la cedroj kaj la bambuoj. La sunbrilo — lante ekfadis… Mi ne vidis la cedrojn kaj bambuojn. Tie mi kolapsis, vualata per la profunda silento.
Sekve iu ŝteliris apud mi. Mi provis kontroli kiu estis. Tamen, krepusko ŝvebis super mi. Iu — iu tiris la ponardon el mia brusto kun nevidita mano. Samtempe, sango denove plenigis mian buŝon. Kaj poste, mi finfine sinkis en la tenebron de Limbon………
(Decembro 1921)