Contenido

La Usona Elekto...Kio Ŝanĝiĝos?

de Polaris, 21 de enero de 2016

Aportes: 85

Idioma: Esperanto

Vestitor (Mostrar perfil) 22 de enero de 2016 16:24:23

La Esperanto vorto(j) por Libertarian estas: lupo en sxafaj feloj.

nornen (Mostrar perfil) 22 de enero de 2016 16:32:08

Polaris:Pro tio, mi scivolas, kion pensas la cetera mondo, precipe en Rusio kaj en la EU? Kiam ni havos realan, respekteman gvidanton (anstataŭ klaŭno) en la ĉefurbo, kiel malsamos la cetero de la mondo? Ĉu la oficialuloj de aliaj landoj sentos malŝarĝiĝon kiam ni havos kompetentan gvidanton, kiu direktos niaj internaciajn aferojn?
Mi ne loĝas nek en Rusio, nek en la EU, tamen en Ameriko.
Kio malsamos, se respektema, saĝa kaj honora gvidanto regos Usonon?
Certe mi ne povas scii, kio fakte malsamos, mi nur povas esprimi miajn esperojn:
Se respektema, saĝa kaj honora gvidanto regos Usonon, mi esperas, ke Usono ĉesos mortigi eksterleĝe personojn en aliaj landoj, ekz per dronoj.
Mi esperas, ke Usono ekrespektos la rajton de memdetermino de la popoloj kaj sekve ĉesos enŝovi sian nazon en la politiko de aliaj landoj.
Mi esperas, ke Usono ĉesos eksporti siajn internajn problemojn al aliaj landoj, ekz la "militon kontraŭ la narkotaĵoj".
Mi esperas, ke Usono estos malpli militema.
Mi esperas, por la Usonanoj mem, ke la polico mortigos malpli da homoj.
Mi esperas, por la Usonanoj mem, ke la aliro al servoj estos ebla por pli da homoj.
Mi esperas, por la Usonanoj mem, ke la malsameco inter enspezoj malgrandiĝos.

Tamen ĉiuj ĉi estas nur esperoj, kaj mi forte dubas pri ilia realiĝo.
Nek mi povas, nek mi volas taksi ĉu iu el la ĉi-jaraj kandidatoj estas respektema, saĝa aŭ honora, aŭ kiel vi diris: reala. Estas via devo kaj la devo de viaj kunlandanoj ilin taksi. Vi taksu viajn politikistojn, ni taksu niajn.

Cetere mi pensas, ke Joseph-Marie comte de Maistre pravis:
Toute nation a le gouvernement qu'elle mérite.

Sunjo (Mostrar perfil) 22 de enero de 2016 17:41:36

nornen:
Cetere mi pensas, ke Joseph-Marie comte de Maistre pravis:
Toute nation a le gouvernement qu'elle mérite.
La problemo pri Usono estas ke ne nur usonanoj sed la tuta mondo iel dependas (estas pozitive aŭ negative influita) de decidoj de la usona registaro.
Eble, pro la forta enmiksiĝemo de Usono en la aferoj de aliaj landoj, oni donu al ĉiuj mondcivitanoj balotrajtojn pri usona registaro okulumo.gif

Sunjo (Mostrar perfil) 22 de enero de 2016 17:45:51

ludomastro:Mi voĉdonos por la 'Libertarian' kandidato. Nuna, mi ne gravas kiun estas la 'Libertarian' kandidato; nura ke estas nek la Respublika nek la Demokrata.

(Me ne scias la vorton por 'Libertarian.' Kredas ke estas pli malpli 'Liberecana'.)
Kio ŝanĝiĝus se libertarianoj povus pli influi la usonan politikon?

ludomastro (Mostrar perfil) 22 de enero de 2016 19:12:29

Vestitor:La Esperanto vorto(j) por Libertarian estas: lupo en sxafaj feloj.
Kio estas via kialo por diri tion?

Sunjo:Kio ŝanĝiĝus se libertarianoj povus pli influi la usonan politikon?
malpli registaro perturbanta en niaj vivoj
malpli milito - almenaŭ malpli usonaj soldatoj je la mondo
pli ŝanco vivi niajn vivojn laŭ nia deziroj

Ĉu ĉio estas bonega se la Libertariana havas influon? Ne. Mi kredas ke ĝi estus pli bona por mi kaj la homoj ke mi konas. Almenaŭ pli bona ol la samon ni havas kun la Respublika kaj la Demokrata. La du estas malsama je iliaj ideoj sed la rezultoj ĉiam estas pli kaj pli registaro.

Hodiaŭ:
La Demokrata volas havi pli registaron por direkti la ekonomion. (salajroj, impostoj, ktp)
La Respublika volas havi pli registaron por direkti la vivon de la popolo. (abortigo, edzeco, ktp)

Morgaŭ:
La Respublika volas havi pli registaron por direkti la ekonomion. (impostoj, firmoj kiel homo, ktp)
La Demokrata volas havi pli registaron por direkti la vivon de la popolo. (pafiloj, lernejoj, ktp)

Ni estas je rondo. Aliajn ideojn ni bezonas. Ĉar ĉi tio, mi kredas ke la libertariana estas bona.

Sunjo (Mostrar perfil) 22 de enero de 2016 19:51:47

@ludomastro: bone, dankon. Mi almenaŭ iomete komprenas vian vidpunkton.

robbkvasnak (Mostrar perfil) 22 de enero de 2016 20:41:27

Mi estas usonano kaj ankaŭ mia edzo. Ni voĉdonos por Bernie Sanders kaj ni ankaŭ jam laboras por subteni lin. Ni donas monon al lia kampanjo. Ni scias ke se gajnas iu ajn repsublikano, niaj vivoj eĉ pli malboniĝas ol nun. Ili ĉiuj estas duon-faŝistoj - la respublikanoj estas racistoj, homofoboj, kontraŭ virinaj rajtoj kaj kontraŭ ĉiu kiu ne estas kristana, blanka angladevena ulo. Ili ĉiuj volas fari pli grandajn militojn kaj ili eĉ jam promesis ĵeti bombojn sur Mezoriento. Ili estas kontraŭ ĉiu lingvo krom la usona. Ili subtenas nur la riĉulojn.
Bernie estas nia granda espero. Li jam ekde multaj jardekoj reprezentas la laboristojn. Li estis tre bona urbestro kaj senatano por sia ŝtato Vermonto.
La plej malicaj inter la respublikanoj estas Rafael Cruz (kiu sin nomas Ted sed li negas sian devenon kaj li malŝatas sian propran popolon, la hispandevenuloj) kaj Trump kiu estas eĉ pli malhonesta ol Cruz.

Vestitor (Mostrar perfil) 22 de enero de 2016 22:15:52

ludomastro:
Vestitor:La Esperanto vorto(j) por Libertarian estas: lupo en sxafaj feloj.
Kio estas via kialo por diri tion?
Vi konfuzas liberecon kun Libertarianismo. La granda timo en Usono estas 'granda registaro', sed la ideo ke 'grandaj korporacioj' povus kontroli ĉion (en la foresto de registaro kontraŭpezo) ŝajnas ne inspiri la saman timon.

Privataj firmaoj ne povas 'forigita de oficejo'. Ili eĉ ne estas elektita. Ĉiu kiu kredas 'komerco' ne apartenas en registaroj, eraras per pensi ke 'libertarianismo' ne malfermas la pordon por tiu. Ĝi estas la sama "novo-liberalo" kapitalismo - por la super-riĉuloj - kaŝvestita kiel 'granda libereco'.

Estas ofta mito ke korporacioj ekzistas nur ĉar registaroj permesas kaj faciligis tiun. La reala vero estas dolora por dekstruloj. Korporacioj estas la vera rezulto de kapitalismo. La sankta 'malgranda firmao' nuntempe nur estas firmao kiu ankoraŭ ne iĝas granda. Ili ĉiuj volas regi aŭ super-regi.

Iu bezonas klare klarigi ke la dekoka jarcento (rilate al politika-ekonomio) estas jam finiĝis.

robbkvasnak (Mostrar perfil) 22 de enero de 2016 22:36:04

La radika problemo en Usono estas la origino de la angla regado. La angloj venis al nia kontinento kaj trudigis al ĉiuj sian formon de kalvinisma religio. Feliĉe 150 jarojn post la alveno de la unuaj anglaj koloniistoj (hispanoj kaj fancoj jam alvenis antaŭ tio sed ne trudigis siajn ideojn al ĉiuj) la fondintoj de Usono deklaris ke disiĝas la ŝtato de ĉiu religio. Bedaŭrinde ankoraŭ estas usonanoj kiuj volas trudigi sian religion al ĉiuj aliaj usonanoj kaj loĝantoj de nia kontinento.
Trump, Cruz, Huckabee, Paul kaj Rubio malamas nin. Ili estas dikatoremaj kaj volas limigi nian liberecon. Ili volas esti tutpotencaj ŝtatestroj kun sia propra religio kaj sia propra kredo je senlima kapitalismo en kio la unuopulo ne gravas se tiu unuopulo ne estas riĉa kaj protestanta.
Bernie Sanders vidas la senliman povon de la grandaj firmaoj kaj bankoj. Li venas el tre malriĉa familio kaj li komprenas kiel ni sufras kuirante por ĉiu panero. Li NE havas religian dogmon kaj ne volas uzi la bazlibron de iu ajn religio por regi nian landon. Li NE citas 'religiajn' vortojn el iu ajn malnovega teksto sed li parolas pri nia vera vivo nuna, kiel ni povas prosperi komune. Li NE kredas ke iu dio kreis la mondon antaŭ kelkmilaj jaroj. Li SCIAS ke nia monda klimato varmiĝas kaj ke tio kaŭzas malpacon kiel en Sirio - la milito kaj ribelo kontraŭ Asad komencis pro jaroj de mankantaj pluvoj post kiam la malsataj homoj migris en la urbon sed ankaŭ tie ne trovis panon.
Mi subtenas Bernie ĉar mi kredas ke ĈIU usonano meritas bonan vivon senrigarde de religio, haŭtkoloro, amrilatoj, deveno, handikapoj, regiono... Mi ne kredas ke senlima kapitalismo eblas - ĝi ne konstruis niajn stratojn, ne donas al ni edukadon, ne organizas bibliotekojn... Tiuj estas komunaj institucioj - samkiel nia Esperanto-parolantaro.

Justpatrolo (Mostrar perfil) 23 de enero de 2016 17:30:01

ludomastro:Me ne scias la vorton por 'Libertarian.'
= liberala = anarĥia = kontraŭŝtata

Volver arriba