Zum Inhalt

La Usona Elekto...Kio Ŝanĝiĝos?

von Polaris, 21. Januar 2016

Beiträge: 85

Sprache: Esperanto

PlaidMouse (Profil anzeigen) 2. Februar 2016 14:29:38

ludomastro:Mi voĉdonos por la 'Libertarian' kandidato. Nuna, mi ne gravas kiun estas la 'Libertarian' kandidato; nura ke estas nek la Respublika nek la Demokrata.

(Me ne scias la vorton por 'Libertarian.' Kredas ke estas pli malpli 'Liberecana'.)
Ankaŭ mi! Kontraŭŝtatismo! Kapital-anarĥiismo! Liberecana! Liberecismo!

robbkvasnak (Profil anzeigen) 2. Februar 2016 15:44:37

En la kalvinisma pensmondo de uloj kiel Cruz, ni homoj estas riĉfontoj - samkiel financaj riĉfontoj (rimedoj), naturaj riĉfontoj, datumriĉontoj, ktp. La centra dio estas la kapitalo - tial ilia religio nomiĝas 'kapitalismo' (samkiel kristanismo, islamismo, protestantismo, ktp). La centro de ilia ismo estas la kapitalo.
Bernie Sanders rekonas ke la kapitalo estas simpla ilo kaj ke la homo estas la centro de nia estado. Ekde pli ol 30 jaroj Bernie batalas por la bono de la homo. Mi voĉdonos por Bernie. Mia edzo ankaŭ voĉdonos por Bernie. Ĉiuj miaj amikoj voĉdonos por Bernie. Ni subtenos lin ĉar li subtenas nin kiel homojn.
Mi ĝojis vidi liajn gajnojn en Iovo dum la antaŭelektado. Pli kaj pli da usonanoj ekkonas ke la riĉuloj regis nin ĝis nun pere de racismo kaj iu falsa ideo de dio(j). Ili egaligas religion (ĉefe kalvinismon) al kapitalismo - jen ili malkovras siajn verajn korojn - korojn de oro sed ne de sango kaj karno. Ili vivas por la dolaro ne por la feliĉo de la homaro.

ludomastro (Profil anzeigen) 2. Februar 2016 21:16:28

@ robbkvasnak

Ĉu vi diras ke la religio estas sama ismo kiel kapitalismo? Kiel persono de fido, mi ne pensas ĉi tion. Mi pensas kaj kredas ke ĉiu persono havas respondecon zorgi pri ĉiu ano de la homaro.

coderiferous (Profil anzeigen) 2. Februar 2016 23:44:33

ludomastro:@ robbkvasnak

Ĉu vi diras ke la religio estas sama ismo kiel kapitalismo? Kiel persono de fido, mi ne pensas ĉi tion. Mi pensas kaj kredas ke ĉiu persono havas respondecon zorgi pri ĉiu ano de la homaro.
Mi ne estas robbkvasnak, sed mi pensas la kontraŭan ideon; ke la plejparto da Republikanoj kandidatoj taksas/trakti kapitalismo kiel religio, kaj ia atako aŭ kritiko pri kapitalismego iĝas kiel personaj insultoj kontraŭ sia religio. Tio estas kiel mi pripensas, almenaŭ.

ludomastro (Profil anzeigen) 3. Februar 2016 02:41:27

coderiferous:Mi ne estas robbkvasnak, sed mi pensas la kontraŭan ideon; ke la plejparto da Republikanoj kandidatoj taksas/trakti kapitalismo kiel religio, kaj ia atako aŭ kritiko pri kapitalismego iĝas kiel personaj insultoj kontraŭ sia religio. Tio estas kiel mi pripensas, almenaŭ.
Ho. Jes, iu respublikanoj pensas tion.

Polaris (Profil anzeigen) 3. Februar 2016 04:35:11

coderiferous:
ludomastro:@ robbkvasnak

Ĉu vi diras ke la religio estas sama ismo kiel kapitalismo? Kiel persono de fido, mi ne pensas ĉi tion. Mi pensas kaj kredas ke ĉiu persono havas respondecon zorgi pri ĉiu ano de la homaro.
Mi ne estas robbkvasnak, sed mi pensas la kontraŭan ideon; ke la plejparto da Republikanoj kandidatoj taksas/trakti kapitalismo kiel religio, kaj ia atako aŭ kritiko pri kapitalismego iĝas kiel personaj insultoj kontraŭ sia religio. Tio estas kiel mi pripensas, almenaŭ.
Eble estas iuj, kiuj tiel pensas, sed mi kredas ke nur tre malmultaj da konservemaj homoj estas tiel. Mi scias, ke la vasta plejmulto da la Republikanoj (almenaŭ la konservemaj kandidatoj kaj siaj subtenantoj) estas bonkaraj, religemaj, kaj konsciencaj homoj, kiuj havas solidajn familiajn valorojn, kaj tradiciajn familiajn principojn. Estas ridinda mito ke la plimulto da ili estas monavidaj riĉuloj, kiuj nur volas ekxpluati aliulojn.

Aliflanke, la maldekstremuloj VERE traktas siajn kredojn kiel religio. Ili vere kredas--nur pro fido--je la tutmonda varmiĝo, malgraŭ la sciencaj faktoj, kaj ke la solvaĵo konsistas el malhelpi la petrolan industrion, plialtigo impostojn, kaj vendi karbonajn kreditojn. Ili vere kredas--efektive sia tuta mondvido estas--ke iu ajn, kiu ne aprobas samseksemulan "edzecon" aŭ kiu ne aprobas la samseksemulan konduton estas "malamanto", "bigoto", ktp....

Ili vere kredas ke virinoj havas la rajton detrui siajn infanetojn dum ili estas en la utero, kaj NUN ke oni tute ne devas rekoni nenian diferencon inter la seksoj--ĝis la punkto en kiu knaboj, kiuj pensas ke ili estas knabinoj rajtas uzi la banĉambroj de la knabinoj--eĉ la knabinan duŝon en la gimnazioj. Ili akseptas ĉion ĉi nur pro la blinda fido.

coderiferous (Profil anzeigen) 3. Februar 2016 18:16:25

Polaris:Eble estas iuj, kiuj tiel pensas, sed mi kredas ke nur tre malmultaj da konservemaj homoj estas tiel. Mi scias, ke la vasta plejmulto da la Republikanoj (almenaŭ la konservemaj kandidatoj kaj siaj subtenantoj) estas bonkaraj, religemaj, kaj konsciencaj homoj, kiuj havas solidajn familiajn valorojn, kaj tradiciajn familiajn principojn. Estas ridinda mito ke la plimulto da ili estas monavidaj riĉuloj, kiuj nur volas ekxpluati aliulojn.
Jes, vi pravas... mi ne intencis diri ke ĉiuj konservemaj homoj (Usonanoj, aparte, kiel la temo de la fadeno) estas malhonestaj aŭ trompemaj aŭ iaj. Mi ja kredas ke plejparte homoj volas esti bonaj, simple ke ni havas malsamajn ideojn pri kion tio intencas. Sed certe iuj, ambaŭ respublikanoj kaj demokratanoj (kvankam, laŭ mi, estas pli da respublikanoj ol demokratanoj, sed eble mi malpravas), tenas siajn politikajn kredojn sufiĉe forte kiel religiojn kredojn, do kiam oni kritikas iliajn politikajn kredojn ili iĝas tre ofenditaj.

Polaris:Aliflanke, la maldekstremuloj VERE traktas siajn kredojn kiel religio. Ili vere kredas--nur pro fido--je la tutmonda varmiĝo, malgraŭ la sciencaj faktoj, kaj ke la solvaĵo konsistas el malhelpi la petrolan industrion, plialtigo impostojn, kaj vendi karbonajn kreditojn. Ili vere kredas--efektive sia tuta mondvido estas--ke iu ajn, kiu ne aprobas samseksemulan "edzecon" aŭ kiu ne aprobas la samseksemulan konduton estas "malamanto", "bigoto", ktp....

Ili vere kredas ke virinoj havas la rajton detrui siajn infanetojn dum ili estas en la utero, kaj NUN ke oni tute ne devas rekoni nenian diferencon inter la seksoj--ĝis la punkto en kiu knaboj, kiuj pensas ke ili estas knabinoj rajtas uzi la banĉambroj de la knabinoj--eĉ la knabinan duŝon en la gimnazioj. Ili akseptas ĉion ĉi nur pro la blinda fido.
Mi ne tre volas debati la valorojn de tiuj kredoj, ĉar kvankam mi havas miajn proprajn kredojn mi komprenas ke aliuloj pensas alie. Mi mem estas tre maldekstrema, kiel vi diras, sed plejparte miaj amikoj estas mezuloj (?) aŭ dekstremuloj. Mi ja diros ke certe kelkaj homoj estas tro malcedemaj, eĉ sociaj-justecaj milituloj (certe vi konas la akronimon SJW en la anglan?), estas tro malcedaj, kaj pro tio iliaj metodoj melhelpas ilian mesaĝon. Sed mi ripetas ke mi kredas ke plejparte homoj volas esti bonaj, respublikano aŭ demokratano. Bedaŭrinde, ni havas malsimilajn mondovidpunktoj. Pro tio, opiniojn kiujn vi tenas, kiuj ŝajnas tre klare al vi pro via mondovidpunkto, ne estas klaraj al iu kun malsimila mondvidpunkto, ekzemple abortigo kaj semseksemula edzeco.

morico (Profil anzeigen) 4. Februar 2016 23:22:37

Estas artikolo pri la usona elekto en http://eo.mondediplo.com/article2317.html
Februaro 2016

Komenco de la artikolo.
"Hillary Clinton fronte al neatendite pugnema rivalo
Socialisto sturme kandidatas al la Blanka Domo

La antaŭelektoj (partia nomuma procezo) por la usona prezidanta elekto de novembro 2016 komenciĝos la 1-an de februaro. Ĉe la demokratoj, s-ino Hillary Clinton estas oficiale la plej ŝatata, sed ŝia socialista rivalo Bernie Sanders realigis rimarkitan progreson dum la lastaj monatoj. Kvankam li estigas oponon de la vaŝingtonaj reganta kasto kaj amasinformiloj, liaj ideoj sukcesis katalizi parton de la popola malkontento."

Diplomatia mondo, aŭ monde-diplo estas monata gazeto tradukita en esperanto ekde multaj jaroj. La artikoloj estas libere disponeblaj sur la reto en esperanto. La gazeto estas ne financata de bankoj aŭ firmegoj. Do ĝi estas sendependa de la dekstremaj aŭ ekstremdekstremaj sed ankaŭ de la maldekstremaj partioj
Tiu gazeto estas interesa por pli bone kompreni la internaciajn novaĵojn pri la mondo en eo

Mustelvulpo (Profil anzeigen) 5. Februar 2016 19:31:58

Mi esperas ke la Respublikanoj kanditatigos aŭ Cruz aŭ Trump, ne gravas kiu el ili. Tiuokaze, estos facila venko por la Demokratia kandidato, aŭ Clinton aŭ Sanders. Se la Respublikanoj kandidatigos Marco Rubio, li eble povos venki.

robbkvasnak (Profil anzeigen) 5. Februar 2016 19:57:30

Bedaŭrinde la respublikanoj en Usono ofte provas argumenti pri politikaj problemoj uzante religiajn citaĵojn. En Anglio oni dum pli ol cent jaroj intermurdis unu la alian pro 'religiaj' motivoj. Tial la fondintoj de Usono decidis disigi religion de la ŝtataj aferoj.
Kelkaj homoj ne volas respekti tion.
Kaj la slogano 'familiaj valoroj' - kion signifas tio? Laŭ la ekspliko de la uzantoj de tiu slogano temas pri 'tradicia nupto' - kion ili definas kiel 'unu viro kun unu virino kaj tiom aŭ tiom da infanoj'. Interese ili ne uzas la defnojn de sia verkaĵo (kion ili nomas 'biblion') ĉar en tiu teksto oni inkluzivas ankaŭ la sklavojn kaj sklavinojn kaj estas ankaŭ kelkaj ekzemploj de pluvirina edzo.
Sed kiam ili volas argumenti ili citas tiun nomitan verkaĵon kies scienca vereco certe dubas.
Krom tio, kaj la kialo por mia ideo ke kapitalismo estas forma de religio devenas de la esprimo 'homaj fontoj' kiuj egalas al 'financaj fontoj', 'naturaj fontoj', 'datumaj fontoj', ktp. Por la korporacioj la homo estas nura rimedo. Ankaŭ la produkto nur krome gravas. Kio gravegas estas la profito - do la profito (la kapitalo) estas la centro de ĉio.
La ununura kristana personaĵo publika kiu parolass pri tio estas la nuna romkatolika Papo Franciso.

Zurück nach oben