Til innholdet

La Usona Elekto...Kio Ŝanĝiĝos?

fra Polaris,2016 1 21

Meldinger: 85

Språk: Esperanto

Polaris (Å vise profilen) 2016 1 21 20:58:38

Ĉi-jare, Usono havos prezidantan elekton. Malsimile al la elektoj de la ĵuspasintaj jaroj, dum la primara elekta ciklo de 2016, Usono (fine) vere havos bonegan selekton inter "preziduntaj" kandidatoj!

Nuntempe, malkovriĝas klare ke Hillary Clinton estas krimulino, (kiu devas esti en malliberejo), kaj Bernie Sanders ne estas pli ol socialista frenezulo, kiu eĉ ne havas la prudenton eniri el la pluvo. Sed estas multaj aliaj bonaj kandidatoj ĉi-foje. Fakte, mi ne memoras alian elektan ciclon, kiam ni havis tiajn imponajn opciojn. Finfine ni povos prezidantigi iun, kiu plibonigos la nacion kaj malfaros la damaĝon, kiu estis farita dum la pasintaj ok jaroj.

Pro tio, mi scivolas, kion pensas la cetera mondo, precipe en Rusio kaj en la EU? Kiam ni havos realan, respekteman gvidanton (anstataŭ klaŭno) en la ĉefurbo, kiel malsamos la cetero de la mondo? Ĉu la oficialuloj de aliaj landoj sentos malŝarĝiĝon kiam ni havos kompetentan gvidanton, kiu direktos niaj internaciajn aferojn?

Sunjo (Å vise profilen) 2016 1 21 21:13:06

Mi malsamopinias kun vi pri politiko kaj deziras al Usono, kaj eĉ pli al la cetera mondo ke neniu respublikana kandidato iĝos prezidanto.
Mi ne opinias ke havas sencon diskuti tion interrete, sed vi demandis kaj mi respondis.

IkuTurso (Å vise profilen) 2016 1 21 21:15:49

La nuna prezidanto restauris ekonomion kaj sanservosistemon kaj trovis klarigi eksterpolitikajn konfuzajojn cion kiujn la teksasa antauulo ruinis.

morico (Å vise profilen) 2016 1 21 21:46:01

Se la miliardulo Donald Trump aŭ alia Republikano gajnus, tre rapide estus grandega financa krizo kaj la 99% de laboristoj kaj iliaj familioj en la tuta mondo perdus multe da mono kaj laboro . La militoj devenus pli multnombraj.

La lasta granda krizo estis la prirespondeco de republikana prezidento G.Bush (2007, 2008). Li rajtigis la grandegan financan spekulacion kiu estis la kaŭzo de la krizo.

Vestitor (Å vise profilen) 2016 1 21 21:54:42

Via 'analitiko' estas tre amuzega. Estas tamen domaĝe ke kune kun la amuziĝo estas ankaŭ timo ke pli da homoj en Usono havas la samajn konfuzitajn opiniojn kiel vi.

Kiam la respublikanoj estas venkinta, la mondo (inklusive usono) kutime suferas. Vi tenas elekti pajacojn, sed la cirko neniam estas amuza.

Vi neniam lernas...klare

Mescheryakov (Å vise profilen) 2016 1 21 22:33:24

Jes, nun gravaj eventoj devenas en Usono, sed ankaŭ en Ĉinio, Rusio kaj la Proksima Oriento. Mi ne scias - ĉu vi komprenas min?

Mescheryakov (Å vise profilen) 2016 1 21 22:37:34

Sunjo:Mi malsamopinias kun vi pri politiko kaj deziras al Usono, kaj eĉ pli al la cetera mondo ke neniu respublikana kandidato iĝos prezidanto.
Mi ne opinias ke havas sencon diskuti tion interrete, sed vi demandis kaj mi respondis.
Pro kiu vi voĉdonos en la prezidantaj elektoj? Ĉu tio estos Tramp, ne?

Sunjo (Å vise profilen) 2016 1 21 22:41:29

Mescheryakov:
Sunjo:Mi malsamopinias kun vi pri politiko kaj deziras al Usono, kaj eĉ pli al la cetera mondo ke neniu respublikana kandidato iĝos prezidanto.
Mi ne opinias ke havas sencon diskuti tion interrete, sed vi demandis kaj mi respondis.
Pro kiu vi voĉdonos en la prezidantaj elektoj? Ĉu tio estos Tramp, ne?
Mi supozas ke vi volis demandi tion al Polaris.

Mescheryakov (Å vise profilen) 2016 1 21 23:08:45

jes )

ludomastro (Å vise profilen) 2016 1 22 13:19:48

Mi voĉdonos por la 'Libertarian' kandidato. Nuna, mi ne gravas kiun estas la 'Libertarian' kandidato; nura ke estas nek la Respublika nek la Demokrata.

(Me ne scias la vorton por 'Libertarian.' Kredas ke estas pli malpli 'Liberecana'.)

Tibake til toppen