Al la enhavo

konkurso kaj konkuri

de dema90, 2016-januaro-26

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

dema90 (Montri la profilon) 2016-januaro-26 18:00:36

jen nova fonto por konfuzo.

'konkurso' kaj 'konkuro' ŝajnas sufiĉe samsignifaj, tamen kiel o-vorto 'konkurso' ŝajnas pli populara kaj kiel i-vorto 'konkuri' ŝajnas pli populara (laŭ tekstaro).

Ĉu iu povas klarigi tion? Ĉu estas ia malsamo inter la du vortoj?

dankon!

opalo (Montri la profilon) 2016-januaro-27 07:58:28

Konkuri estas provi superi aliajn homojn kiuj havas saman celon.
Konkursi estas partopreni en antaŭaranĝita konkurso.

Do, konkursado estas formala speco de konkurado.

(Konkurenci aludas al komerca konkurado, aparte grandskala.)

dema90 (Montri la profilon) 2016-januaro-27 18:20:21

dankon al vi

Reen al la supro