לתוכן העניינים

konkurso kaj konkuri

של dema90, 26 בינואר 2016

הודעות: 3

שפה: Esperanto

dema90 (הצגת פרופיל) 26 בינואר 2016, 18:00:36

jen nova fonto por konfuzo.

'konkurso' kaj 'konkuro' ŝajnas sufiĉe samsignifaj, tamen kiel o-vorto 'konkurso' ŝajnas pli populara kaj kiel i-vorto 'konkuri' ŝajnas pli populara (laŭ tekstaro).

Ĉu iu povas klarigi tion? Ĉu estas ia malsamo inter la du vortoj?

dankon!

opalo (הצגת פרופיל) 27 בינואר 2016, 07:58:28

Konkuri estas provi superi aliajn homojn kiuj havas saman celon.
Konkursi estas partopreni en antaŭaranĝita konkurso.

Do, konkursado estas formala speco de konkurado.

(Konkurenci aludas al komerca konkurado, aparte grandskala.)

dema90 (הצגת פרופיל) 27 בינואר 2016, 18:20:21

dankon al vi

לראש הדף