Späť na obsah

Enigmo pri lito

od sergejm, 25. februára 2008

Príspevky: 41

Jazyk: Esperanto

oskar12 (Zobraziť profil) 28. februára 2008 6:02:22

Mi pensas, ke tio estas sino de patrino antaŭ naskiĝo de ido

sergejm (Zobraziť profil) 28. februára 2008 7:38:05

oskar12:Mi pensas, ke tio estas sino de patrino antaŭ naskiĝo de ido
Vi respondis preskaŭ samtempe kun mi kaj poste korektis preserarojn, via respondo perdiĝas pro tio.

Miland (Zobraziť profil) 28. februára 2008 10:45:14

Eble 'ĝi' ne temas pri la lito mem, sed kovrilo?

Miland (Zobraziť profil) 28. februára 2008 11:02:25

Terurĉjo:Ĉu denove miskompreno estas?
Jen kion diras PoMEGo...
Ĉu oni ne scias la diferencon inter gramatikoj kaj vortaro? PMEG estas gramatiko, do temas pri la strukturo de E-o. Por eltrovi la signifo de vorto, oni turnu sin al vortaro. Tiel mi ĵus eltrovis ke la bezonita E-o vorto por 'flower bed' estas bedo.

sergejm (Zobraziť profil) 28. februára 2008 11:34:38

Certe, Terurĉjo montris ReVon, sed erare skribis PoMEGo.

Terurĉjo (Zobraziť profil) 28. februára 2008 11:39:50

Mia kulpo ploro.gif.

Miland (Zobraziť profil) 28. februára 2008 13:42:50

Ne gravas. Do, reveni al la enigmo..
Eble la lito havas alia funkcion ol dormi por 'No.1', kaj la nova lito estas tro malgranda por ĝi, ekz. la malnova lito havis grandan spacon sube por stori aĵojn, kaj la novan havas malaltan krurojn kiuj malhelpas storado. Ĉu ĝuste?

Filu (Zobraziť profil) 28. februára 2008 15:35:50

Krom el senedza virino, mi pli facile imagus gepatro priparolanta pri lulilo dirante: "Tio estas nia lito" anstataŭ "...mia lito".

Eble ankaŭ meblisto povus diri pri beblito, ke ĝi estas lia (aŭ ŝia).

Sed eĉ en tiuj kazoj, mi malfacile imagas, ke eblus alimaniere ol ŝerce post la diro deklari, ke tro malgrandas la lito.

Tiu demando laŭ mi ja temis pri maloftega situacio.

Ne zorgu pri tiu mesaĝo, mi estas nur rubemulo, kiu serĉadas kulojn ĉie.

sal.gif

Miland (Zobraziť profil) 28. februára 2008 15:44:07

Alia ebleco. N-o. 1. estas infano kiu antaŭ nelonge kreskiĝis el lia eta lito, sed ĵus vidas la saman (aŭ similan) liton preparita por lia nova juna frato aŭ fratino. Li diras 'Panjo, mia lito!', sed, kompreneble, Panjo diras al li ke ĝi estas (nun) tro malgranda por li.

Filu (Zobraziť profil) 28. februára 2008 17:18:24

Miland:Alia ebleco. N-o. 1. estas infano kiu antaŭ nelonge kreskiĝis el lia eta lito, sed ĵus vidas la saman (aŭ similan) liton preparita por lia nova juna frato aŭ fratino. Li diras 'Panjo, mia lito!', sed, kompreneble, Panjo diras al li ke ĝi estas (nun) tro malgranda por li.
Vi certe jam scias, ke vi pravas, sed eble ankaŭ ĝojus vi scii, ke mi tre ŝatas vian respondon al mia mesaĝo antaŭa.
sal.gif

Nahor