본문으로

Funkciantaj lingvoj

글쓴이: nornen, 2016년 1월 28일

글: 2

언어: Esperanto

nornen (프로필 보기) 2016년 1월 28일 오후 5:02:11

Merely a common ancestor? English was already a functioning language in England (not radically different to now), and was then transported to the colonies. We then have diversion, though not anything like the sorts of diversion you see in other common languages. Dutch in The Netherlands and Dutch in Belgium, for example, are far more splintered.
(emfazo mia; fonto)

Traduko (mi petas al la skribinto de la cito ĝustigi tiun ĉi tradukon, se mi maltrafis lian celon): Ĉu nur komuna antaŭaĵo? La angla jam estis lingvo funkcianta en Anglio (ne tro malsama al la nuna [angla]), kaj tiam estis transportita al la kolonioj. Poste okazas malsamiĝo, tamen ne tia malsamiĝo, kian oni perceptas en aliaj kutimaj lingvoj. La nederlanda en Nederlando kaj la nederlanda en Belgujo estas ekzemple multe pli erigitaj.

Kio estas funkcianta lingvo? Kio estas nefunkcianta lingvo? Kio estas malfunkcianta lingvo?
Kiam oni taksu lingvon funkcianta kaj kiam ne?

Mi opinias, ke ĉiu lingvo parolata estas lingvo funkcianta, ĉar se ĝi ne funkcius por interparolo, oni ne povus ĝin uzi. Same ĉiu lingvo parolita estis lingvo funkcianta siatempe.

Lingvoj ĉiam trakuras senfinan, sencelan kaj senĉesan ŝanĝiĝadon. Lingvo neniam estas nefunkcianta interaĵo inter du funkciantaj statoj. Okazis ekzemple multe da ŝanĝoj sur la vojo de la latina vulgara al la nuntaga hispana, tamen en neniu momento ekde tiam ĝis nun la lingvo estis nefunkcianta paŝo inter du funkciantaj lingvoj. Lingva disvolviĝo havas nek celon nek finon, kaj ĉiu paŝo sur la vojo estas tute disvolviĝinta lingvo. La hispana de la XVIa jarcento certe estis malsama al la nuna, kaj “mankis” ankoraŭ multe por alveni al la nuna hispana, tamen ĝi ne estis parte kaj manke disvolviĝinta nuna hispana, sed tute disvolviĝinta tiama hispana. Kiam oni konstruas domon, la domo restas en nefunkcianta stato ĝis sia kompletigo, tamen lingvoj (naturaj) ne estas konstruaĵoj konstruataj cele kaj fine.

Ebla, kaj nur ebla, escepto estas piĝinoj antaŭ ol sperti kreoliĝon. Kaj eĉ pri piĝinoj mi ne tutkore kuraĝas diri, ke ili estas nefunkciantaj.

Sume, kion opinias vi? Ĉu ekzistas aŭ ekzistis nefunkciantaj lingvoj (naturaj kaj homaj)? Kio taksigus lingvon funkcianta aŭ nefunkcianta?

Aksolotlo (프로필 보기) 2016년 1월 28일 오후 6:36:49

Filozofaj demandoj! Funkcianta pro kio? Funkcianta kial kio? Ĉiuj lingvoj funkcias -- aŭ funkciis (aŭ funkcios?) kial komunikiloj. Nornen, vi diras
nornen: eĉ pri piĝinoj mi ne tutkore kuraĝas diri, ke ili estas nefunkciantaj.
Mi pensas ke piĝinoj estas klarege funkciantaj: se la parolado ne helpus kun la aferoj de reciproke fremdlingvanoj, ĝi ne sukcesus kial piĝino.
Ebla escepto: lingvoj kiuj oni parolas nur en religiaj ritaj. Proponeble, la lingvo ne funkcias kial komunikilo inter homoj. (Se Dio ekzistas, li ne bezonas ke oni komuniku kun li en iu homa lingvo.) Sed eĉ en tiu kazo, eble la lingva havas duan funkcion: ĝi sciigas al la aŭskultantoj ke ili aŭdis la specialajn vortojn de ilia religio.

다시 위로