Vai all’indice

Eŭropa Unio ne povas forpuŝi la rifuĝintojn viktimoj de la europa terorisma politiko

di cromañon, 29 gennaio 2016

Messaggi: 6

Lingua: Esperanto

cromañon (Mostra il profilo) 29 gennaio 2016 10:41:27

Eŭropa Unio ne povas fermi la pordon al la viktimoj de la europa terorisma politiko en la mondo kaj forpuŝi ilin. Eŭropo direktis aŭ aktive kunlaboris en la detruo de Libio, Sirio, Irako, Afganio, ktp. financante kaj armigante terorismajn grupojn en tiuj landoj, detruante ties ŝtatajn strukturojn kaj ŝtelante ties naturajn resursojn. Milionoj da viktimoj bezonas nian helpon kaj ni ne povas perfidi ilin denove. Ĉi tiu krizo de rifuĝintoj donas la eblecon al eŭropo montri al la mondo ke la europanoj ne estas krimaj banditoj.

http://www.elperiodico.com/es/noticias/internacion...

http://mundo.sputniknews.com/europa/20160128/10561...

http://www.eluniversal.com.mx/articulo/mundo/2016/...

Clarence666 (Mostra il profilo) 03 febbraio 2016 10:52:24

cromañon:Eŭropa Unio ne povas fermi la pordon al la viktimoj de la europa terorisma politiko
Bedauxride, EU estas nur poltronema kaj kverelema bando de infanemaj diktatoroj, kiu kopias terorisman politikon (politikon kiu apogas, generas kaj rekte praktikas terorismon) de USA. Ekstremdektremuloj krias, sagxaj logxantoj plejparte silencas, aux jam elmortis. malgajo.gif
alemania-prohibira-refugiados-reunirse-con-familiares
Cxu vi kuragxus havigi tradukon de viaj Espanaj tekstoj?

cromañon (Mostra il profilo) 04 febbraio 2016 18:17:34

Clarence666:
cromañon:Eŭropa Unio ne povas fermi la pordon al la viktimoj de la europa terorisma politiko
Bedauxride, EU estas nur poltronema kaj kverelema bando de infanemaj diktatoroj, kiu kopias terorisman politikon (politikon kiu apogas, generas kaj rekte praktikas terorismon) de USA. Ekstremdektremuloj krias, sagxaj logxantoj plejparte silencas, aux jam elmortis. malgajo.gif
alemania-prohibira-refugiados-reunirse-con-familiares
Cxu vi kuragxus havigi tradukon de viaj Espanaj tekstoj?
eŭropaj civitanoj devus respondeci pri siaj propraj krimoj, eĉ se tiu krimo estus nur voĉdoni konatajn banditojn, kaj ne kulpi ĉiam usonon aŭ aliajn.

mi povus fari traduklaboron se iu pagus min.

Sunjo (Mostra il profilo) 04 febbraio 2016 20:45:49

Mi dezirus ke ni (do mia lando kaj des pli tuta Eŭropo) helpus pli al
- la rifuĝintoj, kiuj jam sukcesis veni
- la rifuĝintoj, kiuj suferas en aliaj lokoj - por ke ili ne plu suferu kaj pro tio ne plu risku la vojon ĉi tien kaj la kulturajn problemojn
- al ĉiuj kiuj ankoraŭ ne fuĝis - por ke ili ne havu kialon por fuĝi

Mi kredas ke ni povus fari kaj atingi multe pli, se ni nur volus. Sed, kvankam ne ĉiam facile eltenebla, la eŭropaj landoj estas sendependaj kaj demokratiaj. Do mia lando ne rajtu devigi aliajn landojn. Kaj minoritato ne rajtu devigi majoritaton.
Bedaŭrinde la majoritato jam delonge ne plu aŭskultas argumentojn - ili nur timas perdi la proprajn privilegiojn (ke oni unue pensas pri si mem kaj tiuj kiujn oni amas kaj al kiuj oni similas, kaj vidas la malpli proksimajn kiel kontraŭantojn, havas evoluajn kialojn kaj verŝajne ne estas rapide ŝanĝebla).

Ke iam venus amasoj da rifuĝintoj (ĉu pro milito aŭ ĉu pro malsato), estis scieble. Tamen la politikistoj ne pretis elspezi monon antaŭe por prepari solvojn kaj mildigi la problemojn. Kaj nun ni ĉiuj pagas multe pli por malpli efika helpo.

Ĉu estas proponoj kiel oni povus ŝanĝi la opinion de la majoritato por ke ili pretiĝos helpi pli? Mi ne havas ideon...

@Clarence666: se vi aŭtomate tradukas la fremdlingvajn artikolojn vi sufiĉe komprenos por poste retserĉi artikolojn pri la temo en via propra lingvo

cromañon (Mostra il profilo) 08 febbraio 2016 10:49:12

sunjo, mi komprenas la volon de landoj kiel francio, britio aŭ usono, kiuj havas nukleajn armilojn, provoki ekonomiajn blokadojn, internaciajn konfliktojn kaj eĉ tutmondan militon kiu ŝajne jam komencis. sed en landoj kiel la niaj, hispanio kaj germanio, nur idiotaj politikistoj, frenezaj, faŝismaj stultegoj unuiĝus al tiuj politikoj kiuj minacas la pluan ekziston de niaj landoj en tre proksima estonteco.

yyaann (Mostra il profilo) 09 febbraio 2016 15:47:09

cromañon:[...] provoki [...] eĉ tutmondan militon kiu ŝajne jam komencis.
Ĉi tie vi fakte eraras. Kvankam pli efika novaĵ-kovrado de konfliktoj kaj centriĝo de amaskomunikiloj en la malpozitivajn novaĵojn ŝajnigas, ke la nombro de konfliktoj pligrandiĝas, fakte okazas ĝuste la malo. Kompreneble tio estas kontraŭ-intuicia, sed veras malgraŭe.
La jena filmeto (anglalingva kun hispanaj subtekstoj aktivigeblaj) tre bone klarigas la aferon: https://www.youtube.com/watch?v=NbuUW9i-mHs

Torna all’inizio