Al la enhavo

La tuta Angla - bela revo aŭ premsonĝo ?

de eddyh, 2016-januaro-30

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

usonano78 (Montri la profilon) 2016-februaro-24 03:51:19

yyaann:

Ne hezitu fari sciencan esploradon pri la temo sed mi dubas ke vi trovos ion ajn rimarkindan. La samtempa ĉeesto de la angla kaj malamo ne pruvas ke la angla kaŭzis malamon. Vi loĝas en Usono do vi havas pli da okazoj vidi kvereladojn inter usonanoj ol inter aliaj popoloj. Tamen kvereladoj ekzistas ĉie, inkluzive de la ĉi-forumo. Plie, en interreta diskutadoj esprimiĝas ĉefe la unuopuloj kun la plej fortaj sentoj pri iu temo. Tiuj ne necese reflektas la averaĝajn sintenon kaj konduton.
Konis mi pasinte Svedian viron, kiun meminstruis Anglan per komikso. Li amis Anglan komikson tiel multe! Do, li parolis bonan Anglan lingvon. Mi ankaŭ konis Francon, kiun meminstruis Anglan, ĉar li amis Usonan rokenrolon! Ambaŭ viroj estas bonaj ekzemploj de Usona kultura potenco.

Usono ne estas nur ĝia mola kultura potenco. Klare oni trovos amasajn pafantajn. Kial Usonanoj estas pafatoj? Ili havas pafilojn, sed ankaŭ ili sentas fortan malamon.

Ĉu estas scienca kialo? Usono estas elita nacio. Eĉ tiuj kredantoj en Egalismo koncedas, ke Usono havas kontraŭdiron. La Anglalando estas elita lando, kaj la disvastiganta de Angla lingvo estas rolo de imperio. Angla devenas de Germania Lingvo. Ne ekzistas scienca kialo. Eble ĝi estas tiel multe hibridita! Eble ĝi tranĉas la menson malbone.

"Skribanta per Angla estas puno por pekoj de pasinta vivo." --Samuel Beckett

yyaann (Montri la profilon) 2016-februaro-25 02:24:51

usonano78:Usono ne estas nur ĝia mola kultura potenco. Klare oni trovos amasajn pafantajn. Kial Usonanoj estas pafatoj? Ili havas pafilojn, sed ankaŭ ili sentas fortan malamon.
Se surhavi pafilon estus laŭleĝe en aliaj landoj, kiel scii, ĉu ne okazus ankaŭ tie amasaj mortpafadoj?

usonano78:Eble ĝi estas tiel multe hibridita! Eble ĝi tranĉas la menson malbone.
Mi lernis la anglan. Ĉu mian menson "tranĉis" la angla? Ĉu la vian?

usonano78 (Montri la profilon) 2016-februaro-25 02:49:15

yyaann:Se surhavi pafilon estus laŭleĝe en aliaj landoj, kiel scii, ĉu ne okazus ankaŭ tie amasaj mortpafadoj?
Mi ne scias tion. Svizianoj havas pafilojn, sed ne la samaj problemoj kiel Usono. Ĉi lando de mia havas multajn socialajn klasajn problemojn kiel Anglujo.

Kvankam Usono volas esti malsama de Anglujo, ĝi havas samajn klasajn problemojn.

Usono estas tutmonde grava kiel elita lando, sed esti Usonano ne vere bonas. Se vi estas Kanadano, tiam vi estas super Usono kaj havas memestimon. Se vi estas en Usono, vi estas malsupren en malmemestimeco. Nur iom da Latinidaj Amerikankoj volas vere leviĝi Usonen.

yyaann:Mi lernis la anglan. Ĉu mian menson "tranĉis" la angla?
Anglan roboton vi iĝos, se vi ne estas singarda. Angla estas avara lingvo. Mi lernas Esperanton pro tio, ke mi ne feliĉe diskutas ion ajn kun avaraj anglaj robotoj.

usonano78 (Montri la profilon) 2016-februaro-25 02:53:59

Kial Anglujo havus plej alta rango de perfortaj krimoj de Eŭropo?

mkj1887 (Montri la profilon) 2016-februaro-25 03:22:06

Ne forgesu, ke la plej bona metodo por lerni la anglan (aŭ la francan, aŭ la rusan...) estas unue lerni na Esperanto. Jen ligo al videaĵo pri tio:

https://www.youtube.com/watch?v=8gSAkUOElsg

Subtene al tiu ideo, mi estas kreanta enciklopedian vortaron, bazitan sur Esperanto, pri la merk-angla. Jen la adreso:

http://enciklopedia-vortaro-de-la-merk-angla.weebl...

Reen al la supro