Späť na obsah

Chu la preteco akcepti lingvon kiel lingvafrankaon dependas de la nombro de lernendaj silaboj?

od akueck, 31. januára 2016

Príspevky: 7

Jazyk: Esperanto

akueck (Zobraziť profil) 31. januára 2016 13:09:16

En "Kauderwelsch - Slowakisch Wort für Wort" estas jena slovaka frazo kun traduko en la germanan:

"Vždy kupujem príliš veľa zmrzliny." [11 silaboj]
"Ich kaufe immer zu viel Eis." [8 silaboj]

Mi aldonas la tradukojn en Esperanton kaj la anglan:

"I always buy too much ice cream." [8 silaboj]
"Mi chiam achetas tro da glaciajho." [12 silaboj]

Ni vidas, ke per la angla (kaj ankau per la germana) oni bezonas malpli da silaboj, ol okaze de la slovaka kaj Esperanta.
Kvankam temas pri nur unu specimena frazo kaj mi ne sisteme esploris la aferon, shajnas al mi, ke meznombre (tendence) estas tiel, ke, por komuniki la saman enhavon per la angla, oni bezonas malpli da silaboj, ol okaze de alia lingvo (mi koncedas, ke "alia" certe ne egalas al "chiu alia").

Kiom kontribuas tiu chi supozita eco de la angla al tio, ke akcepti ghin, kiel lingvafrankaon, estas pretaj tiom da homoj?

Ekzemple pri mi estas tiel, ke lerni la anglan frazon, postulas draste malpli da klopodo, ol okaze de la sam-enhava slovaka frazo.

SEN7759 (Zobraziť profil) 31. januára 2016 16:45:12

https://www.wolframalpha.com/

Skribu: Esperanto --> "typical translation length: 0.94xEnglish length"

Altebrilas (Zobraziť profil) 5. februára 2016 23:24:17

franca: "j'achète toujours trop de glace": sep aŭ silaboj, laŭ ke vi kalkulas aŭ ne la dua "e" de "j'achète".

Fenris_kcf (Zobraziť profil) 6. februára 2016 9:22:05

Altebrilas:franca: "j'achète toujours trop de glace": sep aŭ silaboj, laŭ ke vi kalkulas aŭ ne la dua "e" de "j'achète".
La Franca ja jam estis lingua franca.

Mi pensas ke la silab-nombro ja rolas, sed ne tre grave. Aliaj historiaj linguae francae havis/havas multe da silaboj komparite al aliaj lingvoj; ekzemple la Latina, la Rusa kaj la Hispana.

yyaann (Zobraziť profil) 12. februára 2016 4:33:44

Meznombraj silaboj estas maltrafa datumo se preteratenti la averaĝan rapidecon de elparolado, kiu fakte ŝanĝiĝas laŭ la lingvo.

En la hispana, la ĉi-fadena ekzempla frazo estus 11-silaba: Siempre compro demasiados helados. Tamen, laŭ lingvoscienca eksperimento de 2012, la hispana estas pli rapide elparolata ol la angla, kun supera averaĝa nombro de silaboj/sekundo.

Tiu diferenco de rapideco faras, ke la 8 lingvoj studitaj en la eksperimento transdonas similan meznombron da inform-unuo por sekundo. Iuj lingvoj kompensas sian long-vortecon per sia rapida elparolado. Dume, la lingvoj kun la plej alta proporcio de inform-unuo per silabo (kiel la ĉina) kompensas tion per sia malpli rapida prononco.

Unu el la kialoj de la rapid-diferenco inter la hispana kaj la angla estas, ke la angla estas akcent-ritma (stress-timed) dum la hispana estas silab-ritma (syllable-timed). En la angla la akcentataj silaboj elparoliĝas pli longe ol la ne-akcentataj. En la hispana, male, ĉiuj silaboj samdaŭras.

Kompreneble, mezuri la averaĝan rapidecon de la Esperanta elparolado povus esti malfacile, ekzemple ĉar ĉu ĝi estas elparolata silabritme aŭ akcentritme povas varii laŭ la denaska lingvo de la parolanto.

Alia faktoro komplikiga estas, ke Esperanto kutima stilo estas konciza. Komparu "Am I the only one who does this?" (8 vortoj, 9 silaboj) kun "Ĉu nur mi faras tion?" (5 vortoj, 7 silaboj). Esperanto certe disvolvis strategiojn por kompensi sian multsilabecon per ia malmultvorteco.

nornen (Zobraziť profil) 12. februára 2016 6:50:21

Neniel gravas la nombro de silaboj, la strukturo, la komplekso, la bonsonorecon ĉu lingvo fariĝas lingvafrankao.

Lingvo fariĝas lingvafrankao en regiono, kiam uzi tiun lingvon
a) helpas transvivi,
b) helpas alianci kun fortuloj,
c) helpas komerci.

Tio pravas kun la latina, la nahuatla, la hispana, la franca, la angla ktp.

Justpatrolo (Zobraziť profil) 12. februára 2016 8:35:34

nornen:Neniel gravas la nombro de silaboj, la strukturo, la komplekso, la bonsonorecon ĉu lingvo fariĝas lingvafrankao.

Lingvo fariĝas lingvafrankao en regiono, kiam uzi tiun lingvon
a) helpas transvivi,
b) helpas alianci kun fortuloj,
c) helpas komerci.

Tio pravas kun la latina, la nahuatla, la hispana, la franca, la angla ktp.
Gravas! Gravas kaj ankoraŭfoje gravas por planaj lingvoj. Artefarita lingvo devas esti tre facila, belsona, aŭdebla, multnobresilaba ktp.
Sed en reala vivo la homaro akceptas pli disvastigitan lingvon, eĉ se ĝi estas tre malfacila.

Nahor