Al la enhavo

[Rolludo] Risus en Esperanto! Ni ludu!

de sesflankoj, 2016-februaro-02

Mesaĝoj: 45

Lingvo: Esperanto

harlandski (Montri la profilon) 2016-februaro-12 11:55:59

Ho! Tre interesaj ideoj! Mi ŝatas la ideon de alternativa historio, bazita sur la vera malkovro de Nord-Ameriko per la realaj Vikingoj.

Laŭ mi estus interese havi la deojn kaj spiritojn kaj de la Vikingoj, kaj de la indeĝenaj popoloj, kiuj verŝajne staras unuj (?!) kontraŭ la aliaj. Laŭ mi havus sencon, se la marbordo kaj la riveroj estis longtempe Vikingaj, kaj la resto restis ĉe la indiĝenoj. Mi proponas, ke ni komencas je la tempo, kiam la homeco malkovras la teknologion, kaj faras la unuajn vapormaŝinojn, speciale la trajnon.

Laŭ mi, estus interese, se la teknologio kontraŭstarus kaj la indiĝenajn, kaj la vikingajn diecojn. Eble la magio / la preĝoj simple ne funkcias en la ĉeesto de la nova teknologio, aŭ eble kaj magio kaj teknologio misfunkcias unu apud la alia. Ĉiuokaze, laŭ ĉi tiu skemo ni havas almenaŭ tri grupoj: !) Indiĝenoj kaj 2) Vikingoj fidantaj ankoraŭ je la dioj kaj 3) homoj (eble de la du grupoj), kiuj uzas aŭ volas uzi la novan teknologian. Se la Vikingoj havas la trajnon, tio donas al ili la eblecon venki la tutan landon, kaj kompreneble la indeĝenoj volus haltigi tion...

eraijk (Montri la profilon) 2016-februaro-19 10:23:27

Jes, mi tute konsentas ke ĉi tiuj estas interesaj ideoj! La dioj de la du popoloj ja certe devas esti engaĝitaj...sed mi ne scias multe pri la Nord-Amerika dioj aŭ mitologio.

Mi ne kutime ŝatas uzi supernaturajn ideojn...sed hodiaŭ mi sentas malsama pri tio.

Ankaŭ, la plimoderna tempo estus plibona (aŭ almenaŭ pli interese). Mi supozas ke mi volas ke ĝi estos malsama ol nur historia aktoraĵo haha! Mi faras tion en mia propra vivo.

sesflankoj (Montri la profilon) 2016-februaro-23 20:02:52

eraijk:...sed mi ne scias multe pri la Nord-Amerika dioj aŭ mitologio.
Jes, mi ankaŭ ne scipovas multe, sed en ĉi tio rolludo, nia karaktero ne devas scii. ridulo.gif

eraijk:Mi ne kutime ŝatas uzi supernaturajn ideojn...sed hodiaŭ mi sentas malsama pri tio. Ankaŭ, la plimoderna tempo estus plibona (aŭ almenaŭ pli interese). Mi supozas ke mi volas ke ĝi estos malsama ol nur historia aktoraĵo haha! Mi faras tion en mia propra vivo.
Do, ni ludus en mondo tie, kie vikingoj venkis iom da Nordameriko, en plimoderna aŭ postmoderna tempo, kaj teknologio kaj magio ekzistas kune, ĉu ne? Estas sufiĉe komenci!

eraijk (Montri la profilon) 2016-februaro-24 08:23:52

sesflankoj:Estas sufiĉe komenci!
La ideo sonas bone al mi ridulo.gif

harlandski (Montri la profilon) 2016-februaro-25 07:05:08

Do, kiu volas esti ludestro? ridulo.gif

sesflankoj (Montri la profilon) 2016-februaro-26 03:51:02

Unu, du, tri, mi ne estas ĝin! ridulo.gif

Ĉu ni bezonas ludestron? Mi ne havis multan sperton pri ludi per forumo. Kiel ni devus procedi? Eble unu el ni komencas porti tiun mantelon tiu, kiu havas bona ideon. Poste, iu alia metas la mantelon.

eraijk (Montri la profilon) 2016-februaro-26 13:28:19

Mi ne povas ludestriĝi, ĉar mi ne havas spertojn je ludoj!

Almenaŭ mi ne povas esti ĝin eke (se tiu vorto vere ekzistas...).

sesflankoj (Montri la profilon) 2016-februaro-26 14:37:16

Ĉefe, la ludmajstro estas rakontanta, sed ankaŭ estas la roluloj. La diferenco ekzistas kiu priskribas la agojn de aliaj karakteroj kaj personoj en la rekonto. Kiam ni priskribas niajn rolulojn, ni havos ideojn pri iliaj vivojn. Ili devus havi celoj, emoj, malemoj, sekretoj. Pensu pri vian rolulon. Eventuale, rekonto formos tio, kio vi povos partopreni.

Mi faros skribi pri mian ĉefan rolulon ĉi nokte.

MoutOp (Montri la profilon) 2016-marto-04 15:50:46

Saluton!

Ĉu ankoraŭ eblas aliĝi al tiu ludo? Mi neniam ludis kun Risus, sed tio ege interesus min.

Mi ĵus relegis la tutan fadenon, la temo (ukronio kun Vikingoj, Usonaj indiĝenoj, dioj, magio kaj vapormaŝinoj) ege interesas min, kaj mi pensas ke oni povus krei ege interesan historion!

Tamen, ĉu ne estas iom tro riĉa medio por unua ludo? Ni povus fari etan ludon kun pli simpla kaj familiara medio (sed ne tute reala, oni povus aldoni iom da magio; ekzemple nigra magiisto malbenis Nitran Universalan Kongreson kaj grupo de aventuristoj/esperantistoj serĉas venki ŝin/lin). Eble aliaj interesataj ludantoj iom timas ĉar ili ne bone konas nek la reguloj nek la Vikingoj, kaj se oni simpligus tion, kion oni povas simpligi, ili pli facile venus ludi. En la Franca oni dirus "un tour pour rien" (vico por nenio); ne estus tute por nenio, ĉar tiu ludpartio enkondukus la tutan ludon (kaj do ne bezonus daŭri longtempe). Mi ne volas fari tiun, kiu ĵus alvenas kaj ĉion ŝanĝi volas, se vi preferas resti kun la Vikingoj, tio tute bonas por mi ridego.gif .

Alia demando: ĉu iu propagandis la fadenon en Facebook Esperantaj grupoj?

eraijk (Montri la profilon) 2016-marto-11 16:53:34

Mi ne propagandis en grupoj, sed mi kreis filmeton sur Jutubo: https://youtu.be/OutTVAqt5nw (do bonvolu diskonigi ĝin!).

Ankaŭ, mi komprenas kion vi diris pri la temo kiu elbe ne tute bonas, sed mi ne bone komprenas kiel rolludojn funkcias do ne povas komenti pri tio.

Reen al la supro