Al la enhavo

[Rolludo] Risus en Esperanto! Ni ludu!

de sesflankoj, 2016-februaro-02

Mesaĝoj: 45

Lingvo: Esperanto

sesflankoj (Montri la profilon) 2016-februaro-02 03:33:39

Saluton, samideanoj!

Mi kaj harlandski ŝatas surtablajn ludojn, kaj ni ludos rolludon en ĉi tio forumo. Ni uzos senpagan sistemon: Risus. Estas ankaŭ traduko en Esperanto (zip).
Risus estas "rolludo", tio estas, ludo kie vi ludas la rolon de aventuristo, heroo aŭ alia rolulo. Risus (latina por rideto) estas facila, "leĝera" ludo, specife verkita por tiuj okazoj, kiam via cerbo tro lacas por kompreni detalajn regulojn. Risus aparte taŭgas por Ludomajstro (LM), kiu deziras gvidi mallongan ludon dum ludo-ekspozicio, aŭ amikecan ludon dum tut-nokta drinko-festeno. Kvankam Risus estas efektive Universala Komedio-Sistemo, oni povas uzi ĝin por seriozaj ludoj (sed ĉu vere ekzistas seriozaj ludantoj?). Kontraste al seriozaj regulsistemoj, menciindas ke, en ĉi tiu ludo vi nur bezonas 20 sekundojn por krei vian rolulon!
Ĉu vi interesas ludi kun ni? Ni uzos ĉi tiu fadeno por plani kaj diskuti. Kion muntumo kaj temo ŝatus roli: fantazio, sciencfikcio, hororo, historio, superheroo, kartuno, ktp. Memoru, infanoj ankaŭ uzas ĉi tiu forumo, do la temo kaj kontento devas taŭga. Eble estas feliĉa maniero lerni Esperanto.

harlandski (Montri la profilon) 2016-februaro-02 12:05:03

Bonege! Ni ludu!

Mi estis malfermita por ĉiuj ideoj. Mi scias, ke Barbaro Esperantisto ŝatas ĝermanan mitologion. Eble ni ludu "Vikingan" ludon? Mi ŝatus ekzemple ludi vikingan bardon (skaldo), kiu faras magion per siaj akraj vortoj.

Pri la maniero, kiel ni ludu per forumo. Mi rekomendas, ke ni unuiĝu pri la frekvenco de mesaĝoj (tio estas, kiel ofte ĉiuj provos skribi ion ajn ĉe la Forumo.) Mi rimarkis ĉe Gamersplane, ke ju *malpli* ofte (!), des pli longe daŭras la ludoj tie. Eble tri fojoj semajne taŭgas por la komenco? Tio estas, ĉiuj provos skribi po tri mesaĝojn semajne?

eraijk (Montri la profilon) 2016-februaro-02 13:15:07

Saluton!

Interesas min nur ludi la ludon, do la muntumo por mi ne estas grava (sed mi ja ŝatas la ĝermanan mitologion kiel harlandski diris).

Mi ne antaŭe ludis similan ludon...sed mi ŝatus lerni!

Tri mesaĝojn po semajno ŝajnas ebla por mi...mi ankaŭ abonis al ĉi tiun konversacion.

sesflankoj (Montri la profilon) 2016-februaro-04 02:21:33

Bonas al mi, ke ni trifoje skribos al ĉi tio forumo. Sufiĉas movi renkonton antaŭen. Mi ankaŭ ŝatas ĝermanan mitologio. Ĉu vi pensas la muntumo estus pra malnova erao kun magio aŭ miksita muntumo, kie teknologio kaj magio vivas kune? Ĉu estas nur homoj aŭ alia raso? Ekzemple: gnomoj, elfoj, trolo?

harlandski (Montri la profilon) 2016-februaro-05 20:06:23

Mi neniam pensis pri la miksaĵo de ĝermana mitologio kaj teknologio, sed laŭ mi, ĝi bonas! Sed mi ankaŭ ĝojus pri pli "historia" muntumo.

Pri la magio kaj la aliaj rasoj. Laŭ mi, estus interese, se estas "normalaj" formoj de magio ĉe la homoj (runoj, skaldaj rakontoj/kantoj), sed eble ankaŭ "nekonataj" formoj de magio ĉe fremdaj homoj, aŭ ĉe aliaj rasoj. Mi preferus, se la aliaj rasoj ja ekzistas, sed se ili estus malfacile por trovi.

eraijk (Montri la profilon) 2016-februaro-06 12:08:07

Jes, mi ankaŭ konsentas ke la miksaĵo bonos.

Do, kie estas la aliaj ludantoj? Mi nur povas sevki nuntempe kiam mi ludas ĉar mi ne havas spertojn kun ĉi tiuj ludoj (do mi bedaŭras se mi sonas mallaŭte nuntempe- ĝi ŝangos kiam mi havas pli da kompreno!). Estus bone se ni havus pli ol tri ludantoj... ridulo.gif

harlandski (Montri la profilon) 2016-februaro-07 01:36:13

Bone, do ni unuiĝis pri la muntemo, ĉu ne? Vikingoj kun teknologio!

Mi konsentas, ke pli ol 3 ludantoj estus bone, do mi ĵus pepis pri tio - bonvolu repepi, au alimaniere pripensi, kiel ni povus diskonigi la ludon. Sed ankaŭ eblas ludi kun tri ludantoj...

Barbaro Esperantisto - ne maltrankviliĝu, oni rapide lernas ludi tiajn ludojn per la ludado. La unua paŝo estas pripensi vian rolulon. Kiu vi volas esti en ĉi tiu teknologia vikinga medio? Ĉu batalisto? Ĉu mekanikisto? Ĉu runsorceristo? Ĉu bardo? La sistemo "Risus" estas tre fleksebla, kaj vi ja povas esti, kiu ajn vi volas.

sesflankoj (Montri la profilon) 2016-februaro-10 15:32:57

Okazas al mi, ke ni devas elekti la preciza eraon. Eble kiam la Vikingoj malkovris Nordameriko antaŭ aliaj, ili suksese establis sin. Leif Erikson kreis Vinlando, kio kreskis grandan militon kaj komercan landon. Estas kovrinta pli multa teraron, kion nun estas Kanado kaj nordorienta Usono. La komerca vojo per Islando al Vinlando farigis Islandon tre riĉan kaj grandan. Per tio alterna historio, ni povas elekti alia ajn jarcento komenci. Ekzemple: Viktorian epoko kun vapormaŝinoj, atoma erao kun spionado, nuntempo, postmoderna estonteco kun altateknologio, aŭ malproksima estonteco kun interstelo vojaĝo.

(Bonvolu, korektu miajn erarojn.)

eraijk (Montri la profilon) 2016-februaro-11 20:41:56

Bona ideo! Do, laŭ la alia historio, kiu nuntempe estas 'Usono' (almenaŭ la norda parto) kaj Kanado, nomiĝus 'Vinlando' kaj ĝi estas vikinga.

La situacio farus tre interesan mondon nuntempe, ĉu ne? Ankaŭ, ĝi estas bazita en la reala historio! Mi ŝatas!

Ĉu la muntemo estas en la pasinteco, aŭ nuntempe, ĝi estus interesa en ĉi tiu universo.

sesflankoj (Montri la profilon) 2016-februaro-12 05:49:54

Ĉu magio aŭ dioj helpis la vikingoj de pasintaj eraoj venki iliajn malamojn? Samoflanke, ĉu la indiĝenaj popoloj de Nordameriko ankaŭ havis supernaturan helpon per ilia propraj dioj kaj sorĉistoj. Certe, la destinoj de nacioj estus tre malsimilas ol hodiaŭ. Vinlando eble ne kovris la kontinento en tute, sed plimulto de teraro apud la marbordo, ĉu ne? Kie ŝipoj kaj ĉevaloj povis iri facile, tie la vikingoj venkis kaj regis. Kio vi pensas?

Reen al la supro