본문으로

Projekto pri infanaj kantoj kaj filmetoj

글쓴이: ombresaco, 2016년 2월 2일

글: 6

언어: Esperanto

ombresaco (프로필 보기) 2016년 2월 2일 오후 10:12:55

Saluton, mi dissendas projekton de Babelofilmoj.

Babelo filmoj kunlaboras pri projekto, kiu temas pri infanaj kantoj en esperanto. Ni serĉas homojn (ĉefe familiojn) el la tuta mondo, kiu interesiĝas partopreni pri ci tiuj infanaj kantoj. Ĉi tiu projekto celas diskonigi la internacian lingvon kaj instigi la gepatrojn instrui esperanton al la gefiloj.
Estas neniu mona celo, kaj, same, via kunlaboro estos tute sindonema.
Kiel vi helpos?
Se vi interesiĝas partopreni, ni sendos filmeton kun la kanto, kaj kelkaj indikoj pri la bildoj aŭ filmetoj, kiujn vio devos registri. Ni avertas vin, vi devos ridi, kanti kaj danci. Por ke la fina rezulto estos bonan kvaliton, estos dezirinda, ke la filmo estu full HD (1080). Tio eblas per preskaŭ ĉiuj ciferecaj kameraoj, kaj ankaŭ per multaj poŝtelefonojn. Vi devos nur registri, tion kion oni petis.
Post ricevi la filmetojn, Babelo Filmoj muntos ĉion, kaj la fina rezulto publikiĝos ĉe youtube kaj ĉe facebook.
Por la unua filmo, ni elektis "Saluton". Se vi interesiĝas partopreni, sendu al ni (babelofilmoj@gmail.com aŭ private per nia facebook-paĝo - Babelo Filmoj) filmetojn aŭ bildojn kie la vorto "Saluton" estu videbla. Elektu vi mem, kiel la vorto aperas (eblas filmoj/fotoj/pentraĵoj), kaj grandaj kaj malgrandaj literoj, surpapere, skribita sur sando, per ŝtonoj, desegnita... Estus bonege, ke kaj gepatroj kaj gefiloj partoprenu, ĉar la celo estas ridi, danci, kanti, kaj ĝui lernante la internacian lingvon. La nura kondiĉo, estas eviti esperantan simbolojn (verdajn stelojn / esperantajn flagojn...).
Atendante viajn respondojn, vin salutas,
Babelo filmoj.


Mi ŝatus aldoni, ke oni malfermis hashtagon (#infankantoj) por twiter, kaj oni povas aladoni tie la fotojn/filmojn/bildojn, kondiĉe, ke ĝi estus amuza por geinfanoj.

ombresaco (프로필 보기) 2016년 2월 26일 오후 6:00:31

Jen la unua filmo:
Saluton.
Infanaj kantoj.

ombresaco (프로필 보기) 2016년 3월 7일 오후 7:13:43

ombresaco:Jen la dua filmo:
Eta araneo
Ĝi estas libera versio de la fama "incy wincy spider", "incy wincy araña" en la hispana. Mi supozas, ke ĝi ekzistas ankaux en aliaj lingvoj.

ombresaco (프로필 보기) 2016년 3월 25일 오후 10:05:45

Jen la tria:

Adaptiĝo el la hispana popola lulkanto "Duérmete niño".

Dormiĝu Bebo

ombresaco (프로필 보기) 2016년 5월 11일 오후 8:16:27

Jen la Kvara kanto:

Kanto originala en esperanto. Dek bovinoj.

Dek bovinoj

Ĝis nun, la plej sukcesa el la vidpunkto de spektaĵoj. Pli ol 800 en 5 tagoj!

Ĝuu ĝin!

ombresaco (프로필 보기) 2016년 7월 19일 오후 5:11:06

Jen la kvina kanto, la Krokodilo en la kavo:

다시 위로