Aller au contenu

Ĉu vere kaj transitivaj kaj netransitivaj?

de gregorynacu, 4 février 2016

Messages : 15

Langue: Esperanto

minombreespollo (Voir le profil) 7 février 2016 04:49:51

Kio estas «kekaj» ?

nornen (Voir le profil) 8 février 2016 16:26:54

gregorynacu:Unue, mi pardonpetas se la temo estas tro ofte vizitata. Mi malofte legas/uzas la forumojn. Mia demando estis pri tiuj kvin verboj specife, ne pri la rolo de transitiveco en Esperanto ĝenerale.
[...]
Laste, mi afiŝis, kaj levis la temon por instigi konversacion pri temo kiun mi ŝategas. okulumo.gif Do, dankon pro viaj pensigaj kontribuoj.
Ho, fakte pardonpetas mi, se mia afiŝo aludis, ke la temo traktata ĉi-fadene estas superflua. Tion mi ne celis. Mi dankas vin pro estigi tiun ĉi fadenon kaj ties pridiskutadon.

Se marki verbojn per la etikedoj "tr" kaj "ntr" helpas vian lernanton, uzu ilin. Helpas ĉio, kio ne malhelpas, kaj taŭgas ĉio, kio helpas.

Mi samopinias, ke kun "tipaj" transitivaj verboj, tiuj etikedoj povas pli malpli doni la saman informaĵon kiel ekzempla frazo, kaj eĉ pli koncize:
ruli: roll (tr) pli mal pli = ruli: roll something. I rolled the stone.

"Tipaj" verboj estu tiaj, kiuj havas klaran aganton kaj klaran suferanton, kiel ekzemple "bati". Kun aliaj verboj la etikedo ne helpas multe:
ŝati: like (tr) --> I like dogs. Mi ŝatas hundojn. -- En la Angla tio funkcias, ĉar hazarde la Angla kaj la Esperanto konstruas tiun verbon sammaniere.
ŝati: plaire (tr) --> Les chiens me plaisent. La hundoj min ŝatas. -- Bum! Kvankam mi sciis, ke ŝati estas transitiva, mi ne povis konjekti, kio estu subjekto kaj kio estu objekto.

koleri: to be angry (tr) --> Hmm. Kion interpretus anglaparolanto ĉi tie? I am angry him?
koleri: anger (tr) --> Okej. Tute klare. This angers me (transitive) --> Tio koleras min (transitive). -- Bum denove! Ĝuste estus: Mi koleras tion. Aŭ: Tio kolerigas min.

Mi persone ŝatas vortarojn, kiuj klarigas la argumentojn de verboj por ambaŭ lingvoj. Iel kiel:
koleri (ion): estar enojado (por algo).
koleri (ion): to be angry (about/at something).
soifi (ion): tener sed (de algo); fig.: estar sediento (de algo)
soifi (ion): to be thirsty (for something); fig.: to thirst (for something)
kredi ion: creer algo
kredi je io: creer en algo
ŝati ion: gustar. Mi ŝatas hundojn. Me gustan los perros.

(Bonvole ignoru ĉiajn erarojn en la Angla. Tiu ne estas mia lingvo.)

Tamen ĉio ĉi estas nur hazardaj ideoj miaj. Kiel jam dirite, se tiu etikedado helpas vian lernanton, li/ŝi ĝin uzu. Ĉiu lernanto lernas malsame.

Altebrilas (Voir le profil) 12 février 2016 11:13:18

Ni memoru, ke transitiva verbo povas aspekti netransitiva, kiam oni ne esprimas la objekton;
mi manĝas -> mi manĝas ion

Same, netransitiva verbo povas aspekti transitiva, kiam oni uzas akuzativon anstataŭ prepozicio:
li soifas venĝon -> li soifas je venĝo

Sed tio estas nur facilaĵoj, kiujn ofertas la lingvo al progresantoj, kaj plibone ni lernu la verbojn tradicie.

gregorynacu (Voir le profil) 19 février 2016 22:56:11

Altebrilas:Ni memoru, ke transitiva verbo povas aspekti netransitiva, kiam oni ne esprimas la objekton;
mi manĝas -> mi manĝas ion

Same, netransitiva verbo povas aspekti transitiva, kiam oni uzas akuzativon anstataŭ prepozicio:
li soifas venĝon -> li soifas je venĝo

Sed tio estas nur facilaĵoj, kiujn ofertas la lingvo al progresantoj, kaj plibone ni lernu la verbojn tradicie.
Via unua punkto estas prava. Transitivaj verboj povas aspekti netransitivaj. Manĝi estas bona ekzemplo de tio.

Tamen, ne ĉiu prepozicio povas esti anstataŭigita per aldono de akuzativo. Nur "al" kaj esprimoj de la mezuro de grado, longo, pezo aŭ tempo.

Ĉiuj ĉi tiuj ekzemploj mi jam listigis en antaŭa mesaĝo. "Ĝi pezas kilogramon" povas esti anstataŭ "ĝi pezas je kilogramo." Tamen, tiu "je" nur anstataŭiĝeblas pro tio ke kilogramo temas pri mezuro de io, pezo ĉi-kaze.

Mi ja estas konvinkita nun ke blovi (ntr) kaj blovi (tr) estas homonimoj. La vento blovas, kaj Li blovas fajfilon estas tre malsamaj signifoj de "blov-". Kiam vento blovas aero en la atmosfero moviĝas de loko al loko. Kiam oni blovas fajfilon, tiu funkciigas la fajfilon per elspiro en la fajfilon. Kiel tiuj eĉ rilatas? Krom ke kiam oni blovas ion, aero moviĝas el la buŝo.

Bernadox (Voir le profil) 8 mai 2016 20:02:10

Pardonu, mi nun ne legis la tutan fadenon, sed ŝajnas al mi ŝajnproblemo.

Unue, tio estas, kion la Fundamento havas pri soif- (cit. laŭ BK II):

soif’ - avoir soif | thirst | dursten | жаждать | pragnąć, doznawać pragnienia. — soifi - avoir soif | thirst | dursten | жаждать | pragnąć [FE 15]. — [UL].
● soifo — Kiam la bona virino trankviligis sian soifon, ŝi diris al la knabino: ... [FE 15.4].

Laŭ la tradukoj do netransitiva.

soifi venĝon = soifi je venĝo (nura apliko de R 14.5: "Anstataŭ la prepozicio "je" oni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen prepozicio." ). La Ekzercaro havas (cit. laŭ BK I):

-- Mi sopiras je mia perdita feliĉo (aŭ: mian perditan feliĉon) [FE 29.7].
-- Ekzemple, ni povas diri “obei al la patro” kaj “obei la patron” (anstataŭ “obei je la patro”) [FE 29.9].

Ĉu tiu solvas la demandon?

Retour au début