Sisu juurde

Diferenco inter skatolo kaj kesto.

kelle poolt minombreespollo, 5. veebruar 2016

Postitused: 4

Keel: Esperanto

minombreespollo (Näita profiili) 5. veebruar 2016 4:24.45

Saluton, Mi estas komencanto kaj uzi vortarojn estis tre malfacila sen vortprovizon. La tradukoj ne solvi la miaj demandoj. Do, mi demandas vin por pri la uzo de tiuj vortoj. (Mi esperas, ke la antaŭa frazo estas amikeca).

Vin
kokido

r_mateo (Näita profiili) 5. veebruar 2016 7:47.41

minombreespollo:Saluton, Mi estas komencanto kaj uzi vortarojn estis tre malfacila sen vortprovizon. La tradukoj ne solvi la miaj demandoj. Do, mi demandas vin por pri la uzo de tiuj vortoj. (Mi esperas, ke la antaŭa frazo estas amikeca).

Vin
kokido
Saluton,

Skatolo estas malpreciza ol kesto.

Jen definoj de vortaro :
- Kesto :
Ujo ligna, metala, plasta aŭ el alia materialo, ofte en formo de orta paralelepipedo
- Skatolo :
Ujeto diversforma, fermebla kaj malfermebla, el solida substanco kiaj ligno, kartono, plasto, metalo...

Amike,
rolando.

r_mateo (Näita profiili) 5. veebruar 2016 8:03.14

r_mateo:
minombreespollo:Saluton, Mi estas komencanto kaj uzi vortarojn estis tre malfacila sen vortprovizon. La tradukoj ne solvi la miaj demandoj. Do, mi demandas vin por pri la uzo de tiuj vortoj. (Mi esperas, ke la antaŭa frazo estas amikeca).

Vin
kokido
Saluton,

Skatolo estas malpreciza ol kesto.

Jen definoj de vortaro :
- Kesto :
Ujo ligna, metala, plasta aŭ el alia materialo, ofte en formo de orta paralelepipedo
- Skatolo :
Ujeto diversforma, fermebla kaj malfermebla, el solida substanco kiaj ligno, kartono, plasto, metalo...

Amike,
rolando.
Pardonu min, « Skatolo estas pli malpreciza ol kesto. »

Amike.

opalo (Näita profiili) 5. veebruar 2016 11:23.33

Kesto estas pli fortika ol skatolo, kaj ĉiam granda.

En sia traduko de La Batalo de l' Vivo, Zamenhof metis fajreltenaj kestoj kun pendantaj seruroj por "boxes, padlocked and fireproof." En Fabeloj de Andersen, li asertis ke kesto staris en angulo, aŭ ke ĝi enhavas monon aŭ oron.

Kontraŭ tio, en Marta li skribis ŝi malfermis longforman skatolon, en kiu troviĝis ilaro por desegnado.

En la Universala Vortaro oni trovas:
kest' caisse, coffre | chest, box | Kiste, Kasten, Lade | ящикъ | skrzynia.
——tir'kest' tiroir | drawer | Schublade | выдвижной ящикъ | szuflada.

skatol' boîte | small box, case | Büchse, Schachtel | коробка | pudełko.
Do, tre simple:

externalImage.png

Tagasi üles