Contenido

Esperanto kaj la Paska Ribelo en Irlando

de Bruso, 6 de febrero de 2016

Aportes: 2

Idioma: Esperanto

Bruso (Mostrar perfil) 6 de febrero de 2016 23:14:36

2016 estas la jarcentiĝo de la Paska Ribelo en Irlando:

Paska Ribelo

Ĉu vi sciis ke kvar el la martiroj de la Ribelo estis Esperantistoj? James Connolly, Joseph Plunkett, Francis Sheehy-Skeffington kaj Peadar Macken.

James Connolly and Esperanto (angle)

abaligu (Mostrar perfil) 12 de febrero de 2016 11:33:10

Kiel kion mi scias pri tibeta liberigo en Ĉinio, Paska Ribelo estis eble pro la perdo de onia propra etnocentrismo, kiu estas kolekto de preferoj en nutraĵoj, religioj, lingvoj ktp. Kiam Paska Ribelo krevis, ilia fiereco gvidis la irlandaj pioniroj defii la aŭtoritaton de Britio kaj ekipis sin per nova lingvo, Esperanto. Tamen, la artefarita lingvo havas nenion komunan kun onia etnocentrismo. Ĝi estis enkondukita de Zamenhof kiel elekto de egala komunikado por uzi ĉie en la mondo. En mia opinio, la irlandaj pioniroj nepre volis malpliiĝi la brita influo per Esperanto, esperante Britio povus esti lando de egalaj ŝancoj, kaj eĉ pli internaciaj. Negrave ĉu Paska Ribelo rilatis al etnocentrismo aŭ ne, Esperanto estas kolombo kun oliva branĉo, anstataŭ bombo al onia reganto. Sekve, por eviti etnocentrismo, ĉiuj registaroj devus alligi gravecon al tiu lingvo.

Volver arriba