Al la enhavo

Sovetaj Filmoj

de usonano78, 2016-februaro-11

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

usonano78 (Montri la profilon) 2016-februaro-11 17:54:59

Mi ŝategas Sovetajn Filmojn! Unua mi vidis per Esperantaj subtextoj Kin Dza Dza kaj Moskva Kassiopeja.

Tiam mi trovis filmojn de Polujo per Anglaj subtextoj nomita Seksmisio, kaj Ga, Ga - Gloro al Herooj.

Mi nuntempte opinionas, ke Komunistaj Landoj havas komikecegan humoron!

Tiam mi trovis plu seriozan filmon de sciencfikcio nomita Per Aspera ad Astra[/i].

Laste mia plej ŝatata Soveta Filmo estas ne sciencfikcio: Kiu estas Kantado Tie? (Ko to tama peva) de Serbio.

Bedaŭrinde ne ĉiu filmo estas Esperante subtexita.

Mescheryakov (Montri la profilon) 2016-februaro-13 21:15:31

Mi ankaŭ ŝatas sovetajn rusajn filmojn, sed mi povas spektas filmojn ruse ridulo.gif

usonano78 (Montri la profilon) 2016-februaro-14 03:34:01

ridulo.gif

Mi studis iom da Rusa lingvo, sed mi ne eklernis.

Mi vojaĵis iam en Orienta Eŭropo kaj Uzbekujo.

Mi ja ĝuas maljunajn filmojn. Ili havas interesajn colorojn. Mi estas pentristo. Ekzemple mi faris pentraĵon de Ko To Tama PevaKiu Estas Kantado Tie?

abaligu (Montri la profilon) 2016-februaro-14 04:01:49

Kvankam estas senspura sur la ekrano en Ĉinio, sovetaj filmoj estis la favoritoj de la ordinaraj homoj, speciale dum la mielmonato de la du landoj. Tiutempe, la ĉina registaro politike komenciĝis movadoj por lerni de Rusio. Pro la politka gvido, la importado de sovetiaj filmoj iĝis oftaj kune kun ĉiuj specoj de ĝenerala imitaĵo, kiu estas, en alia vorto, asimilado. Kiam tempo daŭriĝis, la entuziasmo iris plu, populariganta eĉ la rusaj kantoj, la lingvo, eĉ ilia vivstilo en la filmoj.

vincas (Montri la profilon) 2016-februaro-14 13:04:11

Iam mi spektis iun burlokan komedion pri Shoorik. Tie li kaptis ŝtelistojn. Aliajn burlokajn filmojn mi ne memoras.

usonano78 (Montri la profilon) 2016-februaro-14 17:43:26

abaligu:Kvankam estas senspura sur la ekrano en Ĉinio, sovetaj filmoj estis la favoritoj de la ordinaraj homoj, speciale dum la mielmonato de la du landoj. Tiutempe, la ĉina registaro politike komenciĝis movadoj por lerni de Rusio. Pro la politka gvido, la importado de sovetiaj filmoj iĝis oftaj kune kun ĉiuj specoj de ĝenerala imitaĵo, kiu estas, en alia vorto, asimilado. Kiam tempo daŭriĝis, la entuziasmo iris plu, populariganta eĉ la rusaj kantoj, la lingvo, eĉ ilia vivstilo en la filmoj.
Ĝi estas mirinde, ke mi povus leĝi vortojn de Ĉinulo ne Angle. Vin dankas mi por via rigardo.

Justpatrolo (Montri la profilon) 2016-februaro-14 17:57:04

usonano78:ridulo.gif Mi estas pentristo. Ekzemple mi faris pentraĵon de Ko To Tama PevaKiu Estas Kantado Tie?
'Kiu tie kantas' bona jugoslavia filmo.

Ko to tamo peva

usonano78 (Montri la profilon) 2016-februaro-14 18:06:25

Mi ŝategas filmon Dersu Uzala.

Kvankam ĝi estis verko de Japana direktoro Akira Kurosawa, Soveta Unio estis ĝi filmita en. Mi spektis ĝi dufoje, ĉar ĝi estas tiel bela.

usonano78 (Montri la profilon) 2016-februaro-14 18:19:10

Justpatrolo:

'Kiu tie kantas' bona jugoslavia filmo.

Ko to tama peva
Ĝi estis ja bona filmo de jugoslavio. Alia komedio de tiu lando dum Socialismo estas Balkana Ekspreso.

Justpatrolo (Montri la profilon) 2016-februaro-14 20:28:32

Dersu Uzala for Windows

Se diri pri jugoslavia aŭ serbia kinematografo, necesas nepre rememori ĉiujn filmojn de reĝisoro Emir Kusturica. ridulo.gif

Reen al la supro