Al la enhavo

Ĉu vi estus feliĉa, se la komunisma Sovetio reviviĝos?

de Alkanadi, 2016-februaro-17

Mesaĝoj: 103

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2016-februaro-19 19:54:12

vincas:Kiu voĉdonis jes?
Sufiĉe multaj, ĝis nun. Entuziasmuloj pri Sovetio pripensu la historian de Eŭgeno Miĥalski.

Серёга (Montri la profilon) 2016-februaro-19 20:02:57

vincas:
Серёга:En okupa litovio okupataj litovoj havis la samajn rajtojn kun okupantoj.
Pri kiuj rajtoj vi parolas? Ĉu deportado en Siberion al vi estas rajto? Aŭ morti batalante kontraŭ okupantoj estas rajto?
Mi pensas ke tio estas granda rajto de ĉiu kion donis de Dio, sed mi pensas ke okupo ĉeestas se divido de rajtoj ĉeestas.
Tial ja viaj batalantoj el partio "Sąjūdis" glorigis sin mortiginta 13 protestantajn homojn antaŭ militistoj laŭ ĉiuj reguloj de tiaj majdanoj kun anticipe pretigita "versio" de amaskomunikiloj.

Серёга (Montri la profilon) 2016-februaro-19 20:33:19

Miland:
vincas:Kiu voĉdonis jes?
Sufiĉe multaj, ĝis nun. Entuziasmuloj pri Sovetio pripensu la historian de Eŭgeno Miĥalski.
"Fajro kuracas" kiel li diris. Fajro de revolucio kuracis sian revoluciulon.

vincas (Montri la profilon) 2016-februaro-19 20:50:04

Серёга:
vincas:
Серёга:En okupa litovio okupataj litovoj havis la samajn rajtojn kun okupantoj.
Pri kiuj rajtoj vi parolas? Ĉu deportado en Siberion al vi estas rajto? Aŭ morti batalante kontraŭ okupantoj estas rajto?
Eĉ por deportado en Siberion rajtoj tutegale estis egalaj. ridulo.gif
Pardonu, sed viaj pensoj estas tiel implikitaj ke ne eblas kompreni.

vincas (Montri la profilon) 2016-februaro-19 20:58:39

Серёга:Tial ja viaj batalantoj el partio "Sąjūdis" glorigis sin mortiginta 13 protestantajn homojn antaŭ militistoj laŭ ĉiuj reguloj de tiaj majdanoj kun anticipe pretigita "versio" de amaskomunikiloj.
https://en.wikipedia.org/wiki/Lithuanian_partisans
http://genocid.lt/centras/en/514/c/

Miland (Montri la profilon) 2016-februaro-19 22:27:15

Серёга:"Fajro kuracas" kiel li diris.
Mia punkto estis ke la Soveta reĝimo ne kuracis sed komprimitis la poezion de Miĥalski. Jen revuoj de Boris Kolker kaj Baldur Ragnarsson.

Altebrilas (Montri la profilon) 2016-februaro-19 22:47:59

La komunismo alportis prosperon kaj feliĉon, sed bedaŭrinde ne en la landojn kiujn ĝi regis. Tio okazis en Okcidento, kaj de post la falo de la Berlina Muro, la situacio de la laboristoj (ĉefe de tiuj kiuj ne plu laboras) iĝis pli kaj pli malbona. Eble la konkurenco inter la du sistemoj profitis al la meza klaso, kiu nun estas pli kaj pli malmulta.

Mi ne scias, ĉu Rusio volas revivigi komunismon aŭ Sovetion, sed mi timas revivigon de la malvarma milito, kiel ŝajnas okazi pro la Siria milito. En la 1960-aj jaroj, tiaj militoj okazis en Afriko, por sendependeco, kaj pro lukto de influo inter komunismaj kaj okcidentaj landoj.

Vestitor (Montri la profilon) 2016-februaro-20 10:19:55

Amiko, mi ne timas komunismo; mi estas marksisto, sed mi ne ŝatas faŝismo kiu pretendas esti komunismo. Ĉu ne estas jam sufiĉe putra koruptado en via registaro? La komunismo ne estas nur fari militojn. Se homoj volas reviviĝi tian sistemon, ili estas ĉarlatanoj, malsaĝa (kaj eble ankaŭ frenezuloj).

cromañon (Montri la profilon) 2016-februaro-20 12:17:39

La decida interveno de Sovetunio kaj Kubo en preskaŭ ĉiuj afrikaj landoj por liberigi ilin el la manoj de la eŭropaj koloniismaj banditoj kondukis al la sendependeco de ĉiuj afrikaj landoj. Nur pro tiu fakto ni ĉiuj devus deziri eternan gloron al sovetaj kaj kubaj herooj.

Miland (Montri la profilon) 2016-februaro-20 21:21:11

Тerurĉjo:nur proletoj saviĝos
u-ĥa-ĥa-ĥa
Tio memorigos min pri ŝerco.

Viro eniras aŭtobuson.

- Unu bileto, sinjoro, mi petas.
- Indas, ke vi voku nin "kamarado".
- Ĉu vi estas freneza? Kamaradoj ne vojaĝas en aŭtobusoj, sed en tiuj grandaj nigraj aŭtoj.

Reen al la supro