demando pri la vorto "kia"
dukemasuya :lta, 17. helmikuuta 2016
Viestejä: 3
Kieli: Esperanto
dukemasuya (Näytä profiilli) 17. helmikuuta 2016 12.01.00
Kaj se jes, mi havas du aliajn demandojn. Ĉu tio estas gramatike nomata "rilata frazo"? Kaj ĉu estas aliaj ekzemploj de tia uzado kun la vorto kia? Dankon antaŭan.
REDAKTO: Mi nun vidas alie ke oni diru "kiel estas nia kutimo". Ĉu tio ĝustas? Kaj se jes, kial oni uzas kiel anstataŭ kia?
Duko (Näytä profiilli) 17. helmikuuta 2016 16.05.33
Laŭ mi, post "kiel" sekvas implica "tiel":
"kiel kutime, tiel ni faros: ni komencos kun..."
sed la sama afero ne eblas per "kia" en tiu kazo.
Vi ja povas uzi "kia" por aliaj frazoj: "Kia [estas la] patro, tia [estas la] filo". "Kia estas mia parolo, tia estas mia ago". "Kia danco plej taŭgas por ĉi tiu muziko, mi ne scias".
sergejm (Näytä profiilli) 18. helmikuuta 2016 5.02.34
En via ekzemplo ĝi signifas 'as'.