目次へ

Mi ne komprenas la muziko de Jacques Yvart

danielkoch,2016年2月17日の

メッセージ: 5

言語: Esperanto

danielkoch (プロフィールを表示) 2016年2月17日 17:13:46

Saluton!

Mi estas komencanto kaj mi lernas Esperanton per legi muziko. Tamen mi ne komprenas la sekvontajn versaĵojn de la muziko La geamantoj sur la verda benk' de Jacques Yvart:

aŭdi en Youtube
Pri l' tapeto sur la mur'
Kaj varmo de sekur
Estonte en trankvil',
Kio estas la vorto sekur? Kio signifas tiun versaĵon varmo de sekur en tiu muziko? La vortaro diris sekura (= safe, secure - Angla).
Kiam ilia famili' ekvidas
Kun envi'
Tiajn friponojn du,
Ĝi al ili ĵetas nur parolojn kun venen'
Tamen tiu bigotar filfilin
Kaj la panj' spirito kaj tiel plu
Ŝatus foje en sekur
Frandati tiujn mem
Kio estas la esprimo bigotar filfilin, foje en sekur kaj la vorto frandati?

Dankon!
Ĝis!

nornen (プロフィールを表示) 2016年2月17日 19:08:48

Unue pri viaj demandoj vortaraj:

Kiam vi vidas Esperantan vorton mankantan finan vokalon, ĉiam aldonu -o, ĉar o estas la ununura vokalo forlasebla. Escepto estas la vorteto l' kiu estas mallonga formo de la.

Do:
sekur = sekuro = safety, security
varmo de sekur = warmth of safety
bigot'ar'o = bigot-group-noun = group of bigots = all the bigots
fil'fil'in'o = son-son-female-noun = maybe granddaughter (just an educated guess)
foj'e en sekur'o = occasion-adverb in safe-noun = sometimes in safety
frand'at'i = enjoy-contemporal passive-infinitive = to be enjoyed

Due, la lasta propozicio:
Tamen tiu bigotar filfilin
Kaj la panj' spirito kaj tiel plu
Ŝatus foje en sekur
Frandati tiujn mem

Aldoninte la mankantajn -o:
Tamen tiu bigotaro filfilino
Kaj la panjo spirito kaj tiel plu
Ŝatus foje en sekuro
Frandati tiujn mem

Ĉar oni ne povas simple ŝovi unu o-vorton post alian, eble ni enigu kelke da komoj:
Tamen tiu bigotaro, filfilino
Kaj la panjo, spirito kaj tiel plu
Ŝatus foje en sekuro
Frandati tiujn mem

Restas la problemo de la pasivo "frandati" kaj la akuzativo "tiujn" post ĝi. Tio miakomprene ne eblas. Se la vorto estus "frandadi" aŭ "frandi" la propozicio signifus:

However that group of bigots, the granddaughter
and the mother, spirit and so on
would like (or: esteem highly) sometime in safety
to enjoy those exact things (sc. those venomous speeches).

Tamen mi ne scias, ĉu tio ĉi estas sencplena.

Simon_Gauvain (プロフィールを表示) 2016年2月17日 21:07:16

Kiam ilia famili' ekvidas
Kun envi'
Tiajn friponojn du,
Ĝi al ili ĵetas nur parolojn kun venen'
Tamen tiu bigotar filfilin
Kaj la panj' spirito kaj tiel plu
Ŝatus foje en sekur
Frandati tiujn mem
La teksto kiun vi kopiis enhavas erarojn. Jen la ĝustaj paroloj, kun rim-respekta prezento:

Kiam pia famili'
ekvidas Kun envi'
Tiajn friponojn du,
Ĝi al ili ĵetas nur
parolojn kun venen'
Tamen tiu bigotar',
fil', filin', kaj la par',
spirito kaj tiel plu
Ŝatus foje en sekur
Frandadi tion mem

Por certiĝi pri la senco, jen la teksto de la originala franclingva kanto - ekde "tamen":

N'empêche que toute la famille,
le père, la mère, la fille,
le fils, le Saint-Esprit
voudrait bien de temps en temps
pouvoir s'conduire comme eux


Kio laŭvorte signifas:

Tamen la tuta familio,
la patro, la patrino, la filino,
la filo, la Sankta Spirito
ŝatus de temp-al-tempo
povi konduti same kiel ili

danielkoch (プロフィールを表示) 2016年2月19日 20:12:13

Dankon nornen kaj Simon_Gauvain por la helpo. Estas mia unua semajno kun Esperanto.

Mi havas plu unu demando:
Unu alian kisas sur la verda benk'
Verda benk', verda benk'
Kiu estas la subjekto en tiu frazo? Kial estas Unu alian la objekto? Kiu kisas sur la verda benko?

Dankon!
Ĝis!

nornen (プロフィールを表示) 2016年2月19日 21:23:58

danielkoch:Dankon nornen kaj Simon_Gauvain por la helpo. Estas mia unua semajno kun Esperanto.

Mi havas plu unu demando:
Unu alian kisas sur la verda benk'
Verda benk', verda benk'
Kiu estas la subjekto en tiu frazo? Kial estas Unu alian la objekto? Kiu kisas sur la verda benko?

Dankon!
Ĝis!
Subjekto: unu
Rekta objekto: alian
Predikato: kisas
Loka adverbialo: sur la verda benko

Tio estas samsignifa al "Ili kisas sin reciproke".

先頭にもどる